Ondo-fasko por detekti vivaĵojn el la kosmospaco faliĝis sur punkton en la kontinento Azio iom sude. La ondo-fasko formis sur la tereno cirklon proksimume kvin mil metrojn grandan. Se estus la tago, oni povus percepti la ekziston de la ondo-fasko per nudaj okuloj, ĉar kiam la ondo-fasko alvenis, interne en la areo kovrita de ĝi, ĉiuj objektoj senvivaj fariĝis travideblaj. Nun ĝi kovris ĉi tiun montan regionon de nordokcidenta Ĉinujo. La flavgrundaj montoj aspektus al la spektantoj kvazaŭ kristalaj montaroj, kaj la refraktado de sunlumo en tiuj montaroj estus stranga kaj grandioza spektaklo. La spektantoj ankaŭ vidus, ke la grundo sub iliaj piedoj fariĝas nesondeble profunda abismo, dum objektoj traksitaj kiel vivaĵoj de la ondo-fasko konservas la originalajn formojn, ke homoj, arboj kaj herboj fariĝas aparte distingebla en ĉi tiu kristala mondo. Sed ĉi tiu efiko nur daŭris duonsekundon, dum kiu la detektanta ondo-fasko plenumis sian iniciaton, kaj poste ĉiuj renormaliĝis. Spektantoj certe pensus, ke ili havis momentetan iluzion. Sed nun, kiam estis profunda nokto ĉi tie, oni nature nenion perceptis.
这所山村小学,正好位于检测波束圆形覆盖区的圆心上。
La montvilaĝa element-lernejo bonŝance situis en la centro de la cirkla areo kovrita de la detektanta ondo-fasko.
“1号随机点检测,结果……绿色结果,绿色结果!
蓝84210号舰报告,目标编号:500921473 ,第3号行星发现生命!“
“Testo de hazarda punkto numero 1, la rezulto… estas verda, verda! La ŝipo Blu84210 raportas, ke en celnumero 500921473, sur la tria planedo eltroviĝis vivaĵoj!”
检测波束对覆盖范围内的众多种类生命体进行分类,在以生命结构的复杂度和初步估计的智能等级进行排序的数据库中,在一个方形掩蔽物下的那一簇生命体排在首位。于是波束迅速收缩,会聚到那座掩蔽物上。
Detektanta ondo-fasko klasifikis multe diversajn vivaĵojn en kovrita areo. En la datumbazo, kiu ordigis vivaĵojn per struktura komplekseco kaj saĝ-nivelo traksita malnete, kaj aro da vivaĵoj sub ortangula kaŝejo rangis kiel la unua. Tial la ondo-fasko rapide mallarĝiĝis, fokusante sur la kaŝejo.
最高执政官的智能场接收到从蓝84210号舰上发回的图象,并把它放大到整个太空背景上,那所山村小学的影像在瞬间占据了整个宇宙。图象处理系统已经隐去了掩蔽物,但那簇生命体的图象仍不清晰,这些生命体的外形太不醒目了,几乎同周围行星表面的以硅元素为主的黄色土壤溶为一体。计算机只好把图象中所有的无生命部分,包括这些生命体中间的那具体形较大的已没有生命的躯体,全部隐去,这样那一簇生命体就仿佛悬浮在虚空之中,即使如此,它们看上去仍是那么平淡和缺乏色彩,象一簇黄色的植物,一看就知是那种在他们身上不会发生任何奇迹的生物。
La saĝ-kampo de la ĉefdirektoro ricevis la bildon senditan el la ŝipo Blu84210, kaj pligrandigis ĝin en fonon de la tuta kosmospaco. Bildo de la montvilaĝa element-lernejo post momenteto okupis la tutan kosmon. La bild-prilaboranta sistemo jam malaperigis la kaŝejon, sed la bildo de la aro da vivaĵoj ankoraŭ ne estis klara. La formo de tiuj vivaĵoj estis tro nedistingebla, ke ili preskaŭ unuiĝis kun la ĉirkaŭa flava grundo, kiu estis sur la surfaco de la planedo kaj konsistis el silicio plejparte. La komputilo povis nur entute malaperigis ĉiujn senvivajn partojn en la bildo, kiuj inkluzivis la senvivan korpon kun pli larĝa formo inter tiuj vivaĵoj, tiel ke la aro da vivaĵoj kvazaŭ ŝvebus en nenieco. Eĉ post tio, ili ankoraŭ aspektis tiel ordinaraj kaj senkoloraj, kvazaŭ aro da flavaj plantaĵoj, pri kiuj oni scius unuavide, ke neniu miraklo okazos el ili.
一束纤细的四维波束从蓝84210号舰发射,这艘有一个月球大小的星际战舰正停泊在木星轨道之外,使太阳系暂时多了一颗行星。那束四维波束在三维太空中以接近无限的速度到达地球,穿过那所乡村小学校舍的屋顶,以基本粒子的精度对这十八个孩子进行扫描。数据的洪流以人类难以想象的速率传回太空,很快,在蓝84210号舰主计算机那比宇宙更广阔的内存中,孩子们的数字复制体形成了。
Maldika ondo-fasko de la kvara dimensio lanĉiĝis el la ŝipo Blu84210, interstelara batalŝipo samlarĝa kiel luno, kiu nun restis ekster la orbito de Jupitero, kaj aldonis dumtempe unu planedon al la Sunsistemo. La ondo-fasko de kvara dimensio atingis la terglobon tra tri-dimensia spaco je la rapido proksima al infinito, trapasis la tegmento de dormejo en la montvilaĝa element-lernejo, kaj skanis la dekok infanojn je precizeco de elementaj partikloj. Torento de datumoj sendiĝis je rapido neimagebla de la homaro revenante al la kosmospaco. Baldaŭ, en la ĉefmemoro pli vasta ol la kosmo apartenanta al la ĉefkomputilo sur la ŝipo Blu84210, ciferaj duplikatoj de la infanoj formiĝis.
十八个孩子悬浮在一个无际的空间里,那空间呈一种无法形容的色彩,实际上那不是色彩,虚无是没有色彩的,虚无是透明中的透明。孩子们都不由想拉住旁边的伙伴,他们看上去很正常,但手从他们身体里毫无阻力地穿过去了。孩子们感到了难以形容的恐惧。计算机觉察到了这一点,它认为这些生命体需要一些熟悉的东西,于是在自己的内存宇宙的这一部分模拟这个行星天空的颜色。孩子们立刻看到了蓝天,没有太阳没有云更没有浮尘,只有蓝色,那么纯净,那么深邃。孩子们的脚下没有大地,也是与头顶一样的蓝天,他们似乎置身于一个无限的蓝色宇宙中,而他们是这宇宙中唯一的实体。计算机感觉到,这些数字生命体仍然处于惊恐中,它用了亿分之一秒想了想,终于明白了:银河系中大多数生命体并不惧怕悬浮于虚空之中,但这些生命体不同,他们是大地上的生物。于是它给了孩子们一个大地,并给了他们重力感。孩子们惊奇地看着脚下突然出现的大地,它是纯白色的,上面有黑线划出的整齐方格,他们仿佛站在一个无限广阔的语文作业本上。他们中有人蹲下来摸摸地面,这是他们见过的最光滑的东西,他们迈开双脚走,但原地不动,这地面是绝对光滑的,磨擦力为零,他们很惊奇自己为什么不会滑倒。这时有个孩子脱下自己的一只鞋子,沿着地面扔出去,那鞋子以匀速直线运行向前滑去,孩子们呆呆地看着它以恒定的速度渐渐远去。
Dekok infanoj ŝvebis en senlima spaco, kiu montriĝis en iu nepriskribebla koloro, kiu fakte ne estis koloro, ĉar nenieco havis neniun koloron, nenieco estis la travidebla inter la travidebla. Nevole ĉiuj infanoj volis ekkapti kamaradojn ĉeflankajn, kiuj kvankam aspektis normale, la mano tamen trapasis tra iliaj korpoj sen rezisto. La infanoj eksentis nepriskribeblan teruron. La komputilo sensis tion, kaj ĝi opiniis, ke ĉi tiuj vivaĵoj bezonas kelkajn konatajn aĵojn, tial ĝi simulis la ĉielan koloron de ĉi tiu planedo en la parto de sia memora kosmo. La infanoj tuj vidis bluan ĉielon, sen suno, sen nubo, certe sen polvo, nur estis bluo, tiel pura, kaj tiel profunda. Sub la piedoj de la infanoj ne estis tero, sed la sama blua ĉielo super la kapoj, kvazaŭ ili troviĝus en senfina blukosmo, kaj ili estus la sola realaĵo en ĉi tiu kosmo. La komputilo sensis, ke tiuj ciferaj vivaĵoj ankoraŭ estas terurataj. Ĝi pensis por dek miliardonoj da sekundo kaj fine komprenis: la plimulto de vivaĵoj en la Laktovojo ne timis ŝvebi en la nenieco, sed ĉi tiuj vivaĵoj malsamis, ĉar ili estis vivaĵoj sur la tero. Tial ĝi donis al la infanoj teron, kun senso de gravito. Infanoj mire vidis la subite ekapreintan teron sub la piedoj, kiu estis purblanka, kun netaj kvadratoj pentritaj per nigraj linioj, ke ili kvazaŭ starus sur senlime vasta kajero por la leciono de la ĉina lingvo. Oni el ili kalkane sidis por palpi la grundon, kiu estis la plej glita aĵo inter ĉiuj, kiujn ili vidis. Ili eklevis la piedojn por marŝi, sed restis samloke, ĉar la grundo estis absolute glita, kun nula froto, kaj ili miris pri kial ili ne glitfalis. Tiam iu infano demetis unu el siaj ŝuoj kaj forĵetis ĝin laŭ la grundo. La ŝuo glitis je uniforma rapido laŭ rekta linio antaŭen. La infanoj gapis al ĝi, kiu foriris iom post iom je konstanta rapido.
他们看到了牛顿第一定律。
Ili vidis la unuan leĝon de Neŭtono.