Pasero
作者:屠格涅夫(俄)
世译:al la
我打猎回来,走在林阴路上。猎狗跑在我的前面。
Mi iris sur ombrata pado hejmen post la ĉasado. Mia ĉashundo kuris antaŭ mi.
突然,我的猎狗放慢脚步,悄悄地向前走,好像嗅到了前面有什么野物。
Subite mia ĉashundo malrapidigis siajn paŝojn kaj ŝteliris antaŭen, kvazaŭ ĝi flarsentus ian ĉasaĵon.
风猛烈地摇撼着路旁的梧桐树。我顺着林阴路望去,看见一只小麻雀呆呆地站在地上,无可奈何地拍打着小翅膀。它嘴角嫩黄,头上长着绒毛,分明是刚出生不久,从巢里掉下来的。
Vento forte skuis apudpadajn vutong-arbojn. Direktante la okulojn antaŭen laŭ la pado, mi vidis paseridon stultigite staranta surtere kaj senhelpe batanta per siaj delikataj flugiloj. Kun helflavaj bekoanguloj kaj lanugoj surverte, la paserido evidente estis ĵus elkovita birdideto, falinta el nesto.
猎狗慢慢地走近小麻雀,嗅了嗅,张开大嘴,露出锋利的牙齿。突然,一只老麻雀从一棵树上飞下来,像一块石头似的落在猎狗面前。它扎煞起全身的羽毛,绝望地尖叫着。
Post alŝteliĝo al la paserido, la ĉashundo ekflaris ĝin kaj malfermis la buŝegon nudigante la akrapintajn dentojn. Senatendite, plenkreska pasero kiel ŝtono ĵetis sin de sur la arbo antaŭ la ĉashundon. La plenkreska pasero ekhirtigis siajn ĉiujn plumojn kaj eligis malesperajn akrajn kriojn.
老麻雀用自己的身躯掩护着小麻雀,想拯救自己的幼儿。可是因为紧张,它浑身发抖了,发出嘶哑的声音。它呆立着不动,准备着一场搏斗。在它看来,猎狗是个多么庞大的怪物啊!可是它不能安然地站在高高的没有危险的树枝上,一种强大的力量使它飞了下来。
La plenkreska pasero perkorpe ŝirmis la paseridon por savi ĝin, sed ĝi tutkorpe tremadis kaj eligadis raŭkajn kriojn pro nervozo. Ĝi restis aplomba sin preparante por lukto kontraŭ la ĉashundo. Kiel grandega monstro estis la ĉashundo en la okuloj de la plenkreska pasero! Tamen ĝi ne povis trankvile kaj senzorge resti staranta sur la alta branĉo for de la danĝero. Pelata de granda forteco, ĝi flugis malsupren.
猎狗愣住了,它可能没料到老麻雀会有这么大的勇气,慢慢地,慢慢地向后退。
La ĉashundo mirstultiĝis. Probable ĝi ne atendis ke la plenkreska pasero estis tiel kuraĝa, ke ĝi iom post iom retropaŝis.
我急忙唤回我的猎狗,带着它走开了。
Je tio, mi tuj revokis mian ĉashundon, kaj kondukis ĝin for.
————
(于大连 译自小学四年级语文(上册)168页)