春雨的色彩
La koloro de printempa pluvo
作者:楼飞甫
世译:al la
春雨,像春姑娘纺出的线,轻轻地落到地上,沙沙沙,沙沙沙......
Kiel fadeno elŝpinita de printempa knabino, printempa pluvo delikate faladas surteren, susurante, susurante...
田野里,一群小鸟正在争论一个有趣的问题:春雨到底是什么颜色的?
En la kampo okazas interesa disputo inter birdoj: kiukolora estas la printempa pluvo efektive?
小燕子说:“春雨是绿色的。你们瞧,春雨落到草地上,草就绿了。春雨落到草地上,草就绿了。春雨淋在柳树上,柳枝也绿了。”
Hirundo diras: "La printempa pluvo estas verda. Vidu! Kiam ĝi falas sur la herbejojn, la herboj verdiĝas. Kaj kiam ĝi verŝas sin sur la salikojn, la branĉoj ankaŭ verdiĝas."
麻雀说:“不对,春雨是红色的。你们瞧,春雨洒在桃树上,桃花红了。春雨滴在杜鹃从中,杜鹃花也红了。”
Pasero diras: "Vi eraras. La printempa pluvo estas ruĝa. Vidu! Kiam ĝi disverŝas sin sur persikarbojn, la persikaj floroj ruĝiĝas. Kaj kiam ĝi gutas sur la rododendrojn, la rododendraj floroj ankaŭ ruĝiĝas."
小黄莺说:“不对,不对,春雨是黄色的。你们看,春雨落在油菜地里,油菜花黄了。春雨落在蒲公英上,蒲公英花也黄了。”
Oriolo diras: " Vi ambaŭ eraras. La printempa pluvo devas esti flava. Vidu! Kiam ĝi falas en la kolzkampojn, la kolzaj floroj flaviĝas. Kaj kiam ĝi falas sur la leontodojn, la leontodaj floroj ankaŭ flaviĝas."
春雨听了大家的争论,下得更欢了,沙沙沙,沙沙沙......
Stimulata de la disputo, la printempa pluvo falas pli forte, susurante,susurante...
————
(译自小学一年级语文(下册)6页2课)