Digno
作者:李雪峰
世译:al la
一个寒冷的冬天,南加州沃尔逊小镇上来了一群逃难的人。他们面呈菜色,疲惫不堪。善良而朴实的沃尔逊人,家家烧火做饭,款待他们。这些逃难的人,显然很久没有吃到这么好的食物了,他们连一句感谢的话也顾不上说,就狼吞虎咽地吃起来。
Estis frosta vintro. En la urbeto Volsung en Suda Kalifornio alvenis amaso da rifuĝantoj kun mieno malsatega kaj lacega. La bonkoraj kaj honestaj Volsung-anoj ekokupis sin en preparado de manĝo por regali ilin. La rifuĝantoj, evidente ne ĝuintaj tiel bongustajn nutraĵojn jam de longe, tuj ekmanĝegis, eĉ sen unu danka vorto.
只有一个人例外,这是一个脸色苍白、骨瘦如柴的年轻人。当镇长杰克逊大叔将食物送到他面前时,他仰起头,问:“先生,吃您这么多东西,您有什么活需要我做吗?”杰克逊大叔心想,给逃难的人一顿饭吃,每个善良的人都会这么做。于是他回答:“不,我没有什么活儿需要您做。”
Sed la sola escepto estis la skeleteca junulo kun pala vizaĝo. Kiam la urbet-estro, onklo Jackson, prezentis manĝaĵon al li, li demandis kun kapo malantaŭen klinita: "Sinjoro, kian laboron vi atendas min fari por vi pro via manĝaĵo?" Onklo Jackson pensis en si ke doni manĝaĵon al rifuĝanto ĉiu bonkora homo povis. Li respondis: "Ne, mi havas nenian laboron por fari."
这个年轻人的目光顿时灰暗了,他的喉结上下动了动,说:“先生,那我不能吃您的东西,我不能不劳动,就得到这些食物!”杰克逊大叔想了想,说:“我想起来了,我家确实有一些活儿需要您帮忙。不过,等您吃过饭,我再给您派活儿。”
Aŭdinte tion, la okuloj de la junulo tuj perdis siajn brilojn. Kun supren-malsupren moviĝadanta gorĝpomo, li diris: "Sinjoro, mi ne povas manĝi vian manĝaĵon, ĉar mi ne povas akcepti ĝin sen laboro!" Post iom da pripenso, onklo Jackson diris: "Ho, mi memoras, ke mi ja havas laboron hejme kaj bezonas vian helpon. Sed mi ne difinos laboron al vi ĝis vi finis la manĝaĵon."
“不,我现在就做,等做完了您的活儿,我再吃这些东西!”年轻人站起来说。杰克逊大叔十分赞赏地望着这位年轻人,他知道如果不让他干活儿,他是不会吃东西的。思量片刻后,杰克逊大叔说:“小伙子,你愿意为我捶捶背吗?”说着就蹲在这个年轻人跟前。年轻人也蹲下来,轻轻地给杰克逊大叔捶背。
La junulo tuj stariĝis, dirante: "Ne, mi devas fari ĝin nun. Mi devas fini vian laboron, antaŭ ol manĝi tion!" Onklo Jackson tre admire direktis siajn okulojn al la junuo. Li sentis ke la junulo ne manĝos la manĝaĵon, se li ne lasis lin fari laboron. Post kelka meditado, Onklo Jackson diris: "Fraŭlo, ĉu vi bovolus marteli mian dorson per viaj pugniĝintaj manoj?" Post tio, li kaŭrigis sin antaŭ la junulon. La junulo ankaŭ kaŭriĝis, kaj donis delikatan marteladon sur la dorson de onklo Jackson.
捶了几分钟,杰克逊大叔感到十分惬意。他站起来,说:“好了,小伙子,您捶得好极了,刚才我的腰还很僵硬,现在舒服极了。”说着将食物递给了这个年轻人。年轻人立刻狼吞虎咽地吃起来。杰克逊大叔微笑着注视着这个年轻人,说:“小伙子,我的庄园需要人手,如果你愿意留下来的话,我太高兴了。”
Post kelkminuta martelado, Onklo Jackson sentis sin tre komforta. Li stariĝis, dirante: " Bone, fraŭlo, tre bone martelite. Ĵus antaŭe mia talio estis tre rigida, sed nun ĝi multe vigliĝis." Fininte tion, li pasigis la manĝaĵon al la junulo. La junulo tuj komencis manĝegi tion. Kun rideto, onklo Jackson fiksis sian rigardon sur la junulo, dirante: "Fraŭlo, mankas al mia bieno labormano. Mi tre ĝojos, se vi povus restigi vin ĉi tie."
年轻人留了下来,很快成了杰克逊大叔庄园里的一把好手。过了两年,杰克逊大叔把自己的女儿许配给他,杰克逊对女儿说:“别看他现在什么都没有,可他百分之百是个富翁,因为他有尊严!”
La junulo postrestis kaj baldaŭ fariĝis tre lerta laboristo en la bieno de onklo Jackson. Post du jaroj, onklo Jackson fianĉinigis sian filinon al li. La patro diris al sia filino: "Ne pensu ke li posedas nenion en tiu ĉi momento, sed li estas centpocente riĉulo, ĉar li havas dignon!"
二十多年后,这个年轻人果然取得了巨大的成功。他就是石油大王哈默。
Dudekkelke da jaroj poste, la junulo efektive akiris gigantan sukceson. Li estas neniu alia, ol Hamer, la magnato de la petrolo.
————
(2015.5.22 于大连 译自小学四年级语文(下册)25页第7课。)