Estas pluvonta
作者:罗亚
世译:al la
小白兔弯着腰在山坡上割草。天气很闷,小白兔直起身子,伸了伸腰。
Kun dorso kurbigita, Eta Blanka Kuniklo falĉas herbojn sur la montdeklivo. La vetero estas terure sufoka. Eta Blanka Kuniklo rektigas kaj etendas sin.
小燕子从他头上飞过。小白兔大声喊:“燕子,燕子,你为什么飞得这么低呀?”
Eta Hirundo glisas super lia kapo. Eta Blanka Kuniklo krias al ŝi per plena voĉo: "Hirundo, Hirundo, pro kio vi flugas tiel mallalte?"
燕子边飞边说:“要下雨了。空气很潮湿,虫子的翅膀沾了小水珠,飞不高,我正忙着捉虫子呢!”
Flugante, Hirundo respondas: "Estas pluvonta. Mi okupas min per kaptado de flugilhavaj insektoj, ne povantaj alte flugi pro flugilloj kun akveroj en la tre humida aero."
是要下雨了吗?小白兔往前边池子里一看,小鱼都游到水面上来了。
Ĉu vere estas pluvonta? Direktante siajn okulojn antaŭen al la lageto, Eta Blanka Kuniklo vidas, ke fiŝetoj suprennaĝadas super la akvon.
小白兔跑过去,问:“小鱼,小鱼,今天怎么有空出来呀?”
Eta Blanka Kuniklo alkuras tien kaj demandas: "Fiŝeto, Fiŝeto, kiel vi havas liberan tempon elakviĝi hodiaŭ?"
小鱼说:“要下雨了。水里闷得很,我们到水面上来透透气。小白兔,你快回家吧,小心淋着雨。”
Fiŝeto diras: "Estas pluvonta. Estas tiel sufoke en la akvo, ke ni ne povas ne elnaĝi el la akvo por enspiri la freŝan aeron. Eta Blanka Kuniklo, rapidu hejmen, kaj atentu, ke vi ne malsekiĝu de la pluvo."
小白兔连忙挎起篮子往家跑。他看见路边有一大群蚂蚁,就要把下雨的消息告诉了蚂蚁。一只大蚂蚁说:“是要下雨了,我们正忙着搬东西呢!”
Je tio, kun korbo sur la brako, Eta Blanka kuniklo tuj kuregas en la direkto al la hejmo. Ĉe la vojrando li vidas amason da formikoj. Apenaŭ li estas preta sciigi al formikoj la novaĵon pri la venonta pluvo, pli granda formiko diras: "Estas malfalse, ke baldaŭ pluvos. Jen ni estas okupataj de transmovado de objektoj."
小白兔加快步子往家跑。他一边跑一边喊:“妈妈,妈妈,要下雨了!”
Eta Blanka Kuniklo plirapidigas siajn paŝojn kaj rekte direktas sin hejmen. Li kuras kaj krias: "Panjo, panjo, estas pluvonta!"
轰隆隆,天空响起了一阵雷声。哗,哗,哗,大雨真的下起来了!
Post tio, aŭdiĝas sur la ĉielo la tondrobato. Kaj sekve, densa pluvego vere ekfalas, susurante, susurante.
————
(译自小学一年级语文(下册)68页16课)