凌霄和月季
凌霄和月季
Bignonio kaj Ĉina Rozujo
世译:al la
凌霄和月季一起从地里探出头来。
Bignonio kaj Ĉina Rozujo kune elŝovas la kapojn el la tero.
月季花开了,红艳艳的,大伙赞美她。月季花只是微笑着摇头,默默地散发着花香。
Kiam Ĉina Rozujo disfloras, ĉiuj laŭdas ŝin pro ŝiaj brile ruĝaj floroj. Aŭdinte tion, Ĉina Rozujo nur skuetas la kapon kun rideto kaj silente verŝas delikatan aromon.
凌霄也开花了,一朵朵橙红色的花,像一只只喇叭。她攀上一棵大树,顺着树干往上攀,一直攀到树顶。凌霄花感到自己上天了,往下看看,花儿草儿多么矮小啊!她嘲笑着伙伴们:“哈哈哈,你们都在我的下面。”
Ankaŭ Bignonio ekfloras per oranĝruĝaj floroj kiel trumpetoj. Ŝi alkroĉiĝas al granda arbo kaj grimpadas supren laŭ la trunko ĝis la verto de arbo. Bignonio sentas sin kvazaŭ troviĝi sur la ĉielo. Rigardante malsupren, ŝi vidas, ke la aliaj floroj kaj herboj aspekas tiel malaltaj kaj malgrandaj. Ŝi do ekmokas ilin: "Hahaha, vi ĉiuj estas sub mi."
花儿草儿们羡慕地看着这高耸入云的凌霄花,都说:“凌霄花真了不起。”唯独月季一声不响。
Kun envio, la floroj kaj la herboj rigardas supren al Bignonio, kiu estas alta ĝis la nuboj, dirante: "Bignonio, vi estas vere admirinda!" Nur Ĉina Rozujo diras nenion.
凌霄花听着声声赞美,越加得意,她高傲地对月季花说:“喂!朋友,你怎么一句赞美的话都没有,不想让我摘朵云彩给你吗?”
Stimulita de la laŭdo, Bignonio fariĝas pli fiera. Arogante ŝi diras al Ĉina Rozujo: "He, mia amiko! Kiel vi silentas? Ĉu vi ne esperas min deŝiri pecon da nubo por vi?"
月季淡淡地说:“我长得虽矮,是靠自己的根立在地上的,你凭借了大树的高,炫耀自己,没啥稀奇。”
Ĉina Rozujo respondas per indiferenta tono: "Kvankam mi estas malalta, tamen mi staras sur la tero per miaj radikoj, dum vi apogas vin sur la arbo kaj pavas. Tio tute ne estas admirinda!"
凌霄花哼了一声,没再理睬月季。
Anstataŭ respondon, Bignonio faras al Ĉina Rozujo malestiman voĉbruon tra la naztruoj.
一天,伐木队选中了这棵大树,电锯沙沙沙,大树倒了,凌霄一下跌落在地上。那些为她唱赞歌的花儿草儿又都讥笑她。
Iutage, la arbo estas elektita de skipo de arbohakistoj. Post sibla bruo de ĉensegilo, la arbo falas, kaj Bignonio ankaŭ falas surteren. La herboj kaj floroj, kiuj iam laŭdis ŝin, nun komencas priridi ŝin.
月季花却安慰她说:“朋友,应该学会自立。”凌霄花惭愧地低下了头!
Anstataŭ priridi, Ĉina Rozujo konsolas ŝin: "Amiko, vi devas esti sendependa." Aŭdinte tion, Bignonio honteme mallevas sian kapon.
————
(2015.6.15于大连 译自小学语文补充教材4年级上(2010年7月第1版)50页)