泉水
Fonto
世译:al la
丁冬,丁冬,是谁在山上弹琴? 哦,原来是一股清泉从石缝里冲出来,来到这阳光灿烂的世界。
Tintas, tintas...
Kiu ludas liuton sur la monto? Ho, estas kristala fonto, kiu plaŭde torentas el rokfendo kaj alvenas al la sunbrila mondo.
泉水流进山腰的水池,山里的姐姐提着瓦罐来打水。泉水说:“来吧,来吧! 我的水很多很多,山上有一座天然水塔。”
La fonto fluas en lageton sur la montoflanko. Portante terpoton en la mano, fratinoj el monto alvenas por ĉerpi akvon. Fonto diradas: Ĉerpu, ĉerpu laŭvole! Mia akvo estas neelĉerpebla, ĉar la monto estas natura akvoturo."
泉水流过山间的平地,火红的杜鹃花照见了自己美丽的身影。泉水说:“照吧,照吧! 我的水很清很清,像一面明亮的大镜子。”
Kiam la fonto trafluas la ebenejon inter montoj, fajroruĝaj alpaj rozoj vidas siajn ĉarmajn figurojn en la akvo. La fonto diradas: "Bone aprezu vin en mi, bone aprezu vin en mi! Mia akvo estas tre klara samkiel granda spegulo."
泉水流到山坡的果园里,果树大口大口地喝水。泉水说:“喝吧,喝吧! 我的水很甜很甜,喝饱了,你们能结出更大更甜的果子。”
Kiam la fonto fluas en la fruktoĝardenon sur la montodeklivo, fruktarboj eksuĉegas ĝin. La fonto diradas: "Trinku, trinku kiel eble plej multe! Mia akvo estas tre dolĉa. Ĝissate trinku, por ke vi povu produkti pli grandajn kaj dolĉajn fruktojn."
泉水穿过静静的山谷,画眉鸟在尽情地歌唱。泉水说:“唱吧,唱吧! 我的琴声很美很美,正好为你清脆的歌声伴奏。”
Kiam la fonto fluas inter la kvietajn valojn, ĉinaj garuloj ekkantas kun plena korĝojo. La fonto diradas: "Kantu, kantu! Mia tono estas tre bela por akompani vian klaran kaj melodian kantsonon."
丁冬,丁冬,欢快的泉水弹着琴跑下山去。跑呀,跑呀,一路上遇到了好多同伴。他们互相问候:你好! 你好! 他们互相约定:大海里见! 大海里见!
Tintas, tintas...
Ludante liuton, la fonto gaje kuras plu malsupren laŭ la deklivo al la piedo de la monto. Survoje ŝi renkontas siajn multajn kunulojn. Ili salutas unu la alian: Saluton! Saluton! Kaj ankaŭ ili diras adiaŭ unu al la alia: Ĝis la revidon en la maro! Ĝis la revidon en la maro!
丁冬,丁冬…...
Tintas, tintas...
————
(小学二年级语文 (下册)19页5课)