Ranidoj serĉis sian panjon
作者:方惠珍、盛璐德
世译:al la
池塘里有一群小蝌蚪,大大的脑袋,黑灰色的身子,甩着长长的尾巴,快活地游来游去。
En la lageto vivis amaso da ranidoj kun kolosa kapo kaj korpo nigra kaj griza. Svingante longajn vostojn, ili gaje naĝis tien kaj reen.
小蝌蚪游哇游,过了几天,长出两条后腿。他们看见鲤鱼妈妈在教小鲤鱼捕食,就迎上去,问:“鲤鱼阿姨,我们的妈妈在哪里?”鲤鱼妈妈说:“你们的妈妈四条腿,宽嘴巴。你们到那边去找吧!”
La ranidoj naĝis kaj naĝadis. Post kelkaj tagoj ili elkreskigis postajn krurojn. Kiam ili vidis, ke panjo de karpidoj lernigis al siaj idoj ĉasadon, ili naĝis renkonte al ŝi, kaj demandis: "Onjo Karpo, ĉu vi bonvolas diri al ni, kie estas nia panjo." La panjo de karpidoj respondis: "Via panjo havas kvar krurojn kaj larĝan buŝon. Iru tien serĉi ŝin!"
小蝌蚪游哇游,过了几天,长出两条前腿。他们看见一只乌龟摆动着四条腿在水里游,连忙追上去,叫着:“妈妈,妈妈!”乌龟笑着说:“我不是你们的妈妈。你们的妈妈头顶上有两只大眼睛,披着绿衣裳。你们到那边去找吧!”
La ranidoj naĝis kaj naĝadis. Post kelkaj tagoj ili elkreskigis antaŭajn krurojn. Kiam ili vidis, ke testudo naĝis per siaj kvar kruroj en la akvo, ili tuj kuratingis ŝin, kaj vokis: "Panjo, panjo!" Kun rideto, la testudo diris: "Mi ne estas via panjo. Via panjo havas paron da grandaj okuloj surkape kaj verdan veston surdorse. Iru tien serĉi ŝin!"
小蝌蚪游哇游,过了几天,尾巴变短了。他们游到荷花旁边,看见荷叶上蹲着一只大青蛙,披着碧绿的衣裳,露着雪白的肚皮,鼓着一对大眼睛。
La ranidoj naĝis kaj naĝadis. Post kelkaj tagoj iliaj vostoj mallongiĝis. Post kiam ili naĝis apud lotusfloron, ili vidis, ke sur la lotusfolio kaŭris granda rano vestita en smeralde verda vesto surdorse, kun neĝblanka ventro kaj paro da elstarantaj okuloj.
小蝌蚪游过去,叫着:“妈妈,妈妈!” 青蛙妈妈低头一看,笑着说:“好孩子,你们已经长成青蛙了,快跳上来吧!” 他们后腿一蹬,向前一跳,蹦到了荷叶上。
La ranidoj tuj alnaĝis tien, kaj vokis: "Panjo, panjo!" Klininte la kapon, panjo de ranidoj diris kun rideto al ili: "Bonaj infanoj, jen vi jam metamorfoziĝis en ranojn, venu ĉi tien!" Per forta eksalto ili saltis antaŭen sur la lotusfolion.
不知什么时候,小青蛙的尾巴已经不见了。他们跟着妈妈,天天去捉害虫。
Nerimarkate la vostoj de ranidoj jam malaperis. Ĉiun tagon ili sekvis sian panjon kaj kaptis malutilajn insektojn.
————
(译自小学一年级语文课本 (下册)151页34课)