Ĉina garulo
有一只画眉鸟在森林里飞来飞去,寻找食物。
En arbaro ĉina garulo flugis tien kaj reen por serĉi nutraĵon.
突然,他眼前一亮,原来前面有一棵又高又大结满果子的果树。他高兴极了,马上飞了过去,美美地吃起果子来。由于果子的味道美极了,他越吃越想吃,因此呆在那里半天也不想离开。
Subite aperis antaŭ li fruktarbo, alta kaj granda, plene ŝarĝita de fruktoj. Plena de granda ĝojo, li tuj atingis tien, kaj ekmanĝegis la fruktojn kun granda plezuro. Pro tio, ke la fruktoj estis tre bongustaj, ju pli li manĝis, des pli ili plaĉis al li, do li restadis tie dum longa momento ne dezirante foriri.
这时,有一个捕鸟人来到林子里,看到画眉鸟停在那棵树上久久不动,就用捕鸟器轻而易举地把他活捉了。
Ĝuste en tiu momento birdkaptisto envenis en la arbaron. Kiam li vidis, ke la ĉina garulo restadis senmova sur la arbo dum longa momento, sen ajna malfacilo li kaptis lin viva per birdkaptilo.
画眉鸟在临死的时候感叹道:
Ĉe sia morto la ĉina garulo eligis longan suspiron:
“唉,我是多么愚蠢啊!仅仅为了贪吃一些好吃的东西,就把自己的性命搭上了!”
"Ho ve! Kiel stulta mi estas, ke mi perdos mian propran vivon nur pro mia avideco je frandaĵo!"
————
(译自《伊索寓言》69页)