al la学译(42)
————
鹦鹉学舌
Papago lernis paroli
世译:al la
总策划:vejdo
责任编辑:eto
人们用网捕到鹦鹉后,便训练它模仿人说话。日久天长,鹦鹉就能跟人学舌了。它每天颠来倒去就那么几句话,但是却自以为了不起,把谁都不放在眼里。
Kiam oni kaptis papagon per reto, ili trejnis ĝin por paroli kiel homo. Post sufiĉe longa tempo la papago povis paroli nur iomete. Ĉiutage ĝi ripetadis nur kelkajn simplajn frazojn. Tamen ĝi tre fieris pro tio kaj rigardis aliajn kiel nenion.
一天,一只蝉在院子里不停地叫着,鹦鹉听到蝉的叫声后,便对它说:“喂,歇会儿行不行?就会发出单调难听的叫声,叫起来还没完没了,我会说人话,也没像你那么炫耀。” 蝉微微一笑说:“你能模仿人说话,这固然很好,然而你说的不是自己的话,实际上等于没说。我虽然叫得单调一些,可这些毕竟都是我自己的意思啊!”
Iun tagon cikado senĉese ĉirpadis en la korto. Aŭdinte tion, la papago malpacience diris al ĝi: "He! Ĉu vi povas ripozi momenton? Vi nur povas eligi monotonajn kaj malagrablajn sonojn senfine. Jen mi povas paroli kiel homo, tamen mi neniam paradas kiel vi." La cikado montris ekrideton kaj diris: "Estas tre bone, ke vi imitas homan paroladon. Tamen, tio, kion vi diras, ne estas viaj propraj vortoj. Tio fakte egalas al nenio. Kvankam mia voĉo estas monotona, tamen ĝi povas esprimi, kion mi volas diri!"
鹦鹉听了这席话,满脸通红,羞愧地低下了头。从此以后,鹦鹉再也不跟主人学舌了。
Aŭdinte tiujn vortojn, la papago tuj ruĝiĝis ĝis la oreloj de embaraso, kaj honteme mallevis la kapon. Ekde tiam ĝi ne plu lernis de sia mastro paroli kiel homo.
————
(2015.7.17 于大连 译自《中华寓言故事》76页)