Sapvezikoj de Ronda (verkis Liu Cixin)
I.
Multaj homoj, tute sen kialo, estas denaske ensorĉitaj de aĵo, ke li aŭ ŝi naskiĝis kvazaŭ por rendevui kun ĝi. Ĝuste tiel, Ronda estis ensorĉita de sapvezikoj.
Ekde sia naskiĝo, Ronda restis senenergia, eĉ ploris kvazaŭ por plenumi taskon. Evidente ĉi tiu mondo multe elrevigis ŝin.
Ĝis la unuan fojon ŝi vidis sapvezikojn.
Ronda aĝis nur kvin monatojn kiam ŝi vidis sapvezikojn la unuan fojon, tiam ŝi tuj svingis siajn membrojn en la sino de sia panjo, ŝiaj okuletoj tiom ekbrilis, eĉ pli ol la Suno kaj steloj, kvazaŭ ŝi nur tiam vere vidis ĉi tiun mondon la unuan fojon.
Tiam estis tagmezo en la nordokcidenta regiono, sen pluvo jam dum monatoj. Ekster la fenestro, sablopolvo ŝvebis tra la urbo sub la forta Suno. En ĉi tiu eksterordinare seka mondo, la belegaj feinoj de akvo ŝvebantaj en aero ja estas plejbelaĵoj. Vidinte ke la filineto povas agnoski tian belecon, la paĉjo, kiu elblovis la sapvezikojn por ŝi, tre ĝojis, same kun la panjo, kiu tenis ŝin en la sino. La panjo de Ronda ĉesigis sian nask-ferion, kiu restis ankoraŭ unu monaton, kaj estis revenonta por labori en la laboratorio morgaŭ.