Klinante sin sur la ŝultro de paĉjo, Ronda vidis la “ĉasistan kabanon” ekflugi kun tondra bruo, kaj al la aviadilo ŝi elblovis ĉenon da sapvezikoj, rigardante ĝin ĝis ĝi malaperis en aero plena de sablopolvo.
Tenante Ronda-n, paĉjo eliris el al flughaveno, staris ĉe aŭtobusa haltejo por atendi aŭtobuson revenontan al la urbo, kiam Ronda sensis, ke la korpo de paĉjo subite ektremas.
“Paĉjo, ĉu vi malvarmas?”
“Ne… Ronda. Ĉu vi aŭdis ion?”
“Nu… neion.”
Sed li aŭdis tion, kio estis eksplodo kun basa sono, veninta de malproksimo, al kie la aviadilo flugis. La sono estis malklara, kiun li aŭdis preskaŭ per la sesa sensaĵo. Li tuj turnis sian kapon por rigardi al tiu direkto, dume antaŭ li kaj la filino, la seka tero de la vasta nordokcidenta regiono senkompate fiksrigardis la ĉielon.