IV.
Tempo flugis plu. Ronda ekvizitadis la mezlernejon. Ŝi ankoraŭ amis sapvezikojn.
Ĉi tiun tagon, juna ĉefinstruistino de la klaso de Ronda vizitis ŝian hejmon. Ŝi transdonis ludilan pafilon novstilan kaj belaspektan, dirante ke Ronda ludis ĝin dum leciono, kaj ĝin forprenis la instruisto de fiziko. La pafilo havis ventregon, kun anteno-aspekta cirklo fiksita ĉe la pinto de tubo. Paĉjo ekzamenis ĝin je dorso kaj fronto, tre konfuziĝante pri
La instruistino de la klaso diris al paĉjo, ke la Ronda ĉiam ricevas pli altajn notojn ol aliaj en klaso, sed ŝia plej granda avantaĝo estas ŝia tre forta kreema pensmaniero. La instruisto diris, ke ŝi la unuan fojon vidis studenton kun tia vigla penso, kaj la paĉjo zorgu pri tia burĝono.