Sekvante la aro da homoj, la urbestro grimpis sur la vastan tegmenton de la konstruaĵo, kie li trovis, ke lia filino kaj ŝiaj samklasanoj jam survenis. Ronda ŝultre portis la cirklegon, kaj bankuvego antaŭ ili plenis je la solvaĵo mikista de ŝi. Du uloj de la Guinness-libro komencis starigi du mezurstangojn kun skalo de longeco, li sciis nur poste, ke tion oni uzas por mezuri la diametron de la sapveziko.
Post kiam ĉio estis preta, Ronda etendis la cirklon en la bankuvon, poste eltiris ĝin, kiam tavolo de likvo jam alfiksiĝis sur la faco de la cirklo. Ŝi singarde fiksis la cirklon kun likva tavolo al la pinto de longa stango, iris al la rando de la tegmento, balancis la longan stangon, ke la cirklo faris cirklegon aere, elblovante gigantan sapvezikon. La vezikego tremetante ŝanĝis sian formon aere, kvazaŭ dancante. Oni sciis poste, ke ĉi tiu vezikego eĉ havas diametron de kvar komo ses metroj, rompinte la rekordon en Guinness-libro de tri komo naŭ metroj posedita de belgo Kelis.