“Ĝuste male, ĉar surfaca tensio de akvo estas tro granda, ke aervezikoj ne povu formi. Jen alia demando, ĉu vi scias, post formiĝo de sapveziko, kio estas la rilato inter ĝia surfaca tensio kaj diametro?”
“Nu… laŭ vi, ju pli malgranda estas tensio, des pli granda estas veziko.”
“
La prezentistino skuis sian kapon perdite. Ŝi apartenis al la speco kun bela formo, lerta lango kaj simpla cerbo, kion Ronda ekrimarkis, “Ni lasu tion, kaj denove elblovu kelkajn vezikegojn por la spektantoj!”
Do kelkaj pli sapvezikegoj kun diametro de kvar aŭ kvin metroj flosis laŭ vento sur la urbo. En ĉi tiu seka mondo plena je sablo kaj polvo, ili aspektis tiel ne realaj, kvazaŭ fantomoj el alia mondo.
Post semajno, Ronda foriris de ĉi tiu urbo en nordokcidento, kie ŝi naskiĝis kaj elkreskis, al la plej bona scienca universitato en Ĉinio por studi nanoteknologion.