Ronda rigardis la lampojn sur la strato Changan10 en longa silento: “Kiu scius? Eble mia tuta vivo estus granda ŝerco, sed, paĉjo, mi pensas, ke tio ne estas malbona, se iu faras ŝercon per la tuta vivo, tio devus estas ia misio.”
“Elblovi vezikojn per cent milionoj da juanoj?
“Ĝi neniel utilos, tamen estos amuza. Sed, komparante kun tio, ke tiam per kelkdek miliardoj da mono, uloj
“Sed nun vi povas savi ĉi tiun urbon, ĝi estas ankaŭ via urbo, kie vi naskiĝis kaj elkreskis. Sed vi tamen uzos la monon elblovi sapvezikojn! Vi… estas tro egoisma!”
“Mi vivas mian vivon, kaj sindonemo ne senescepte povas antaŭenigi la historion, kion via urbo ja pruvis!”
Ĝis Ronda stiris la aŭton sur la straton Changan, patro kaj filino ne parolis.
“Pardonu, paĉjo.” Ronda diris mallaŭte.
“Lasttempe mi ofte ekmemoris tiujn tagojn, kiam mi tenis vian maneton, kiaj belaj tagoj.” En la lamplumo, la okuloj de la patro glimis, ŝajne iom malsekaj.
“Mi scias, ke mi ne plenumis vian esperon. Vi la tutan tempon deziris, ke mi fariĝu homo
Patro diris nenion. Kiam la silenta vojaĝo preskaŭ finiĝis, Ronda elprenis papersakegon por doni al patro.
“Kio?” Patro demandis nekomprenante.
“Atestilo de proprietaĵo kaj ŝlosiloj. Paĉjo, mi aĉetis vilaon por vi, apud Lago Tai11, por ke vi povu reveni al la sudo post emeritiĝo.”
Patro malforte puŝis la sakegon returnen: “Ne, infano, mi pasigos mian restan tempon en la ruino de Silkvoja Urbo. Juneco kaj idealo de mi kaj via panjo estis entombigitaj tie, kiujn mi ne povos forlasi.”