Du Soldatoj kaj Rabisto
Du soldatoj vojiris. Dumvoje ili estis barita de rabisto. Unu el ili tuj fuĝis flanken, kaj la alia brave iris renkonte al la rabisto, luktis kontraŭ li kaj mortigis lin. Tiam la timema soldato alkuris, elingigis la spadon kaj forĵetis sian surtuton, kaj diris laŭte: "Lasu min batali kontraŭ li. Mi volas komprenigi lin, kiujn li rabis." Tiam la brava soldato diris: "Mi volus, ke vi helpis min antaŭ momento, eĉ se vi nur diris kelkajn vortojn. Ĉar mi kredas, ke tiuj vortoj estas veraj, kiuj plie kuraĝigis min lukti kontraŭ la malamiko. Sed nun bonvole eningigu vian spadon kaj regu vian senutilan langon. Vi nur povas trompi tiujn, kiuj ne scias pri vi. Mi propraokule vidis la rapidecon de via fuĝo kaj kredas, ke via braveco ne estas fidinda."
"Estas kelkaj, kiuj provas ornami sin por herooj,proksime al la sukceso aŭ post la sukceso, dum la procezo de sukceso, ili tamen apudrigardas sen helpo."