Ŝuflikisto Faris Sin Kuracisto
Ŝuflikisto, povra ĝisdespere, ne povis sin vivteni per sia metio, tiel ke li iris aliurben, kie li estis konata de neniu kaj sekve faris sin kuracisto. En la nova urbo li ĉarlatanis pri ia panaceo pretendita de si mem, per kio li gajnis konfidon kaj famon.
Iufoje li mem falis en seriozan malsanon. Tiakaze la urba prefekto intencis primezuri lian kuracarton kaj alportis al li glason da akvo, mensogante ke ĉi akvo estas miksaĵo de lia panaceo kaj veneno, kaj, kun la promeso lin rekompenci per mono, ordonante ke li prenu la likvaĵon.
La ĉarlataninto bone sciis, ke lia medikamento tute ne povas esti efika kontraŭ la veneno. La timo pri la mortiga veneno pelis lin al la konfeso, ke li estas laika en medicino, kaj lia famo venas nur el lia ĉarlatanado kaj onia blinda konfido.
La urba moŝto kunvokis amaskunvenon kaj diris al la civitanoj: “Tiom transcende malsaĝaj, vi ĉiuj, ke sen ia ajn suspekto vi submetiĝis al la dispono de tia noculo kiu, se en alia urbo, ne havus eĉ
ŝanceton fari ŝuojn por homoj.”
Ke oni ne facilanime kredu ĉarlatanon.