Du gefratoj
Patro havas unu filon kaj unu filinon. La filo famiĝis pro sia bela aspekto, dum la filino pro sia malbeleco. Iutage, ili ambaŭ hazarde vidis sian aspekton en la spegulo. La frato laŭdis sian belecon, kaj la fratino tre koleris, malfacile eltenis la memlaŭdon de sia frato, kvazaŭ konsiderante, ke la memlaŭdo de ŝia frato signifas mokon al ŝi. Por venĝi sian fraton, ŝi surgenuiĝis antaŭ la patro kaj plendis, ke la frato estas knabo, sed prenas la belecon de knabino. La patro tuj ĉirkaŭprenis ilin ambaŭ kaj donis al ili kisojn kaj karesojn, dirante, "Mi volas, ke vi ambaŭ ĉiutage rigardas vin en la spegulon. Mia filo, ne malpurigu vian belecon per fiago. Mia filino, vi povu ripari vian malbelecon per viaj bonvirtoj."
"La kombinado de ekstera beleco kaj interna bonvirto igas onin vere bela."