在此将老师修改过的部分整理后,陆续贴出,以便最终汇总。如有错误不当之处,仍请继续指正。多谢!
Skizo de
世界语文学概述
ANTAŬPAROLO
前言
Kien ajn en la mondo ni rigardis, ĉie ni konstatis la saman fakton: la
naciaj lingvoj unue longe ekzistas kaj nur post certa tempo “naskiĝas” en ili
literaturo.
放眼世界,处处都可以看到那同样的事实:首先是民族语的长期存在,只有在民族语存在一定时期后,文学才从中“诞生”。
Por la ekesto de literaturo ne estas necesa
skribo. Ja eĉ popoloj analfabetaj, plej ofte nomadaj, kie lingvo eĉ ne havas
alfabeton, popoloj senklera tavolo, havas sian literaturon, kiun plej ofte
kreis migrantaj kantistoj, rakontistoj kaj popolaj amuzistoj, kaj kiu vivas en
la buŝoj de la popolanoj. Kaj post certa tempo estiĝas la klera tavolo,
eventuale la nomada popolo loĝfiksiĝas, la neskribita literaturo estas fiksita
en libroj – kaj ekestas la laŭregula reciproka influado inter la lingvo kaj
literaturo: la lingvo tenas viva la literaturon kaj ĝi mem pliriĉiĝas el la
literaturo, jam arta, strebanta al pli altaj kvalitoj. Kaj tiu reciproka influo
restas porĉiama.
文学的存在并非一定要有文字记载。那些目不识丁的民族,尤其是以游牧为生的民族,他们根本没有自己的文字,还有各民族中没有受过教育的阶层,甚至他们也有自己的文学,这种文学常常是由流浪歌手、说书人和民间艺人创造、口口相传的。在经历一段时期之后出现了知识阶层,可能等到以游牧为生的民族定居下来以后,口头流传的文学才得以用文字写进书里。同时也产生了语言和文学之间的相互影响,其规律可以总结为:语言使文学保持着生命活力,而已经具有艺术性,不断取得高品质的文学则使语言更为丰富。这种相互影响是永恒的。