Muelisto Kaj Lia Filo Kaj Azeno
Muelisto kaj lia filo pelis sian azenon por vendi en bazaro. Post nelonge, ili renkontis virinojn, kiuj kolektiĝis ĉe la puto, parolante kaj ridante. Unu el ili diris, "Vidu, ĉu vi vidis tiajn homojn, kiaj piediras anstataŭ rajdi la azenon." Aŭdinte tion, la maljunulko rajdigis sian filon sur la azenon. Plue poste, ili renkontis kvelerantajn maljunulojn. Unu el ili diris, "Jen vidu. Tio pruvas tion, kion mi ĵus diris. Nuna socia moro ne temas pri respekto al la maljunaj. Vidu, tiu mallaborema infano rajdas sur la azen, dum lia grandaĝa patro piediras. Malsupreniru, vi etulaĉo! Kial vi ne lasu vian maljunan patron ripozigi liajn lacajn krurojn!" La maljuna muelisto malsuprenirigis sian filon el la azeno, kaj li mem rajdas sur ĝin anstataŭe. Post nelonge, ili renkontis grupon da virinoj kaj infanoj, kelkaj el kiuj kriis, "Vi sentaŭgula maljunulo, kial vi rajdas sur la azeno, dum la kompatinda infano elĉerpiĝis pro kurado?" La honesta muelisto tuj rajdigis sian filon malantaŭ lin.
Proksime al la bazaro, vidante ilin, urbano demandis, "Amiko, respondu, ĉu la azeno apartenas al vi?" La maljunulo respondis, "Jes." La urbano diris, "Oni ne povas imagi tion. Laŭ via maniero de rajdado sur la azeno, estus pli bone por vi porti la azeno ol vi rajdas sur ĝi." La maljunulo konsentis, "Ni agu laŭ via admono." Tiel, li kaj lia filo desaltis de sur la azeno. Ili kunligis lakrurojn de la azeno kaj portis ĝin per ligna stango sur siaj ŝultroj. Kiam ili preteriris la pon ton ĉe la bazaro, multaj alvenis ĉirkaŭ ili kaj primokis ilin. Bruo kaj stranga portado malĝojigis la azenon. Ĝi plenforte streĉrompis la ŝnuron kaj stangon kaj falis en la riveron.
Tiam, la maljunulo, kolera kaj honta, forkuris rapide laŭ la mallarĝa vojo al la hejmo.
"Ĉio ajn ne povas kontentigi ĉiujn. Se oni volas kontentigi ĉiujn, la rezulto estas, ke neniu dume ne kontentiĝas."