La Homo, Kiu Trovis la Oran Leonon
Antaŭe, timema kaj avida riĉulo trovis oran leonon. Li parolis al si, "Mi ne scias, kion fari por tio. Mi estas konfuzita en la koro kaj ne povas fari decidon. Unuflanke mi avidas je mono kaj aliflanke mi estas timema. Kiel pri ĉi tiu bonŝanco? Kiu dio kreis la oran leonon? Tiu ĉi afero plenigas mian koron per kontraŭdiroj. Mi amas oron, sed mi timas la leonon el oro. La deziro en la koro akcelas min por preni ĝin, sed mia temperamento persvadas min malantaŭeniri. Ve, bonŝanco venas, sed mi ne kuraĝas akcepti ĝin. La trezoro ne ĝojigas min. La dio donas al mi bonon, sed ĝi ne akirebla, kvankam videbla. Kio estas tio? Kiel mi devas fari? Kian metodon mi devas uzi? Mi devas reveni hejmen por kunporti familianojn kaj ili kaptos ĝin per sia forto, sed mi devas stari malproksime kaj observis."
"Temas pri tiuj, kiuj ne nur avidas je mono, sed ankaŭ timas katastrofon."