Hermeso kaj Teresias
Por pruvi, ĉu la antaŭdiro de Teresias estas taŭga, Hermeso ŝtelis du bovojn el la paŝtejo. Li fariĝis homo kaj eniris la urbon por esti gasto ĉe ties hejmo. Sciiĝinte pri forŝtelado de bovoj, Teresias kondukis Hermeson al antaŭurbo por observi simptomojn de ŝtelado, kaj diris, se li vidas kian ajn birdon, diru tuj al li. Kiam Hermeso vidis agalon flugi de maldekstre al dekstre, li tuj raportis tion al li. Sed tiu diris, ke tio ne koncernas. Poste Hermeso vidis korvon flugi al la arbo, rigardante jen supren jen malsupren, kaj li kuris raporti al li. Teresias do diris, "La korvo ĵuras al Ĉieldio kaj Terdio, se vi volas, miaj bovoj povas esti trovitaj."
"Tiu ĉi rakonto povas esti diskonigita al ŝtelantoj."
Ĝisosta Esperantisto