Vipuro kaj Akvoserpento
Vipuro ofte iris al la fonto por trinki. La akvoserpento, kiu loĝis tie, tre koleriĝis pro tio, ke la vipuro ne kontentiĝis pri sia propra teritorio kaj trinkis en alies teritorio, kaj eliris por bari lin. La disputado iter ili pli kaj pli intensiĝis, kaj ili akordiĝis pri la interbatalo: kiu gajnos, tiu akiros la tuton de ĉi tiu teritorio inkluzive de akvo kaj grundo. Post kiam la dato de interbatalo estis decidita, tiuj ranoj, kiuj malamis la akvoserpenton, iris al la vipuro por kuraĝigi lin kaj promesis doni helpon al li. La interbatalo ekis, kaj la vipuro faris violentan atakon, dum tiuj ranoj povis fari nenion krom kvakado. Post venkado, la vipuro riproĉis al ranoj, ke kvankam ili promesis helpi lin, ili ne donis ajnan helpon, sed senĉese kantadis. Rano diris al li, "Ho, amiko, sciu, ke ni helpis vin ne per mano, sed per voĉo."
"Kiam oni bezonas permanan helpon, eĉ la plej belaj vortoj utilas neniom."