Leono, Prometeo kaj Elefanto
Leono ofte plendadis kontraŭ Prometeo. Kvankam tiu lasta kreis ĝin fortika kaj impona, ekipis ĝin per akraj dentegoj kiel armiloj, almuntis al ĝiaj piedoj fortajn ungojn kaj faris ĝin pli forta ol aliaj bestoj, ĝi tamen diris, "Mi tamen timas la kokon." Prometeo diris, "Kial vi senbaze riproĉas min? La avantaĝojn, kiujn mi kapablas krei, vi jam posedas. Vi havas malfortan karakteron." La leono lamentis senĉese, riproĉante sin mem pri sia malforteco, kaj volis mortigi sin. Ĝuste tiam, ĝi renkontis elefanton. Post salutado ili ekbabilis. Vidante la elefanton senĉese svingi siajn orelojn, ĝi demandis, "Kio okazas al vi?Kial vi svingas viajn orelojn sen ripozo dum momento?" Tiu respondis, "Ĉu vi vidas tiujn zumantajn moskvitojn? Se ili enŝovas en miajn orelojn, mi finiĝas." Aŭdinte tion, la leono tute kompreniĝis: "Do, kial mi devas serĉi morton? La koko estas multe pli granda ol moskitoj, kaj mi pli feliĉa ol la elefanto."