101. Kiam la menso de homo atingas la perfektan sincerecon, li povas emocii la Ĉielon kaj Teron: Prujno povas aperi eĉ en somero*, urbomuroj povas disfali**, kaj diamanteca roko povas esti skulptita. La falsema homo estas nenio alia ol malplena ŝelo: li perdis sian denaskan naturon, li havas aspekton malamindan en la okuloj de aliaj, kaj kiam li estas sola, li hontas pro sia propra abomenindeco.
*Dum la Periodo de Militantaj Regnoj, Zou Yan, altranga regna oficisto ĉiel penis montri sian lojalecon al sia reganto la reĝo Hui de Yan-regno, kaj tamen li estis false akuzita kaj ĵetita en malliberejon. Profunde emociite de liaj lamentoj, la Ĉielo aperigis prujnon eĉ en somero, por konfirmi lian lojalecon. Ĉi tie “prujno povas aperi eĉ en somero” signifas, ke sincereco povas emocii la Ĉielon.
**Dum la Periodo de Printempo kaj Aŭtuno estis altranga regna oficisto de Qi-regno, kiu estis nomata Qi Liang. Li mortis en batalo, kaj lia kadavro estis alportita al lia regno. Renkontante lian ĉerkon en la antaŭurbo de la Ĉefurbo de Qi, lia edzino eksplodis en ploregon, kiu daŭris dek tagojn, tiel ke la urbomuroj disfalis. Estas simila rakonto pri virino nomata Meng Jiangnü priploranta sian mortintan edzon ĉe la Granda Muro. Ĉi tie “urbomuroj povas disfali” havas la saman signifon kiel “prujno povas aperi eĉ en somero”.
人心一真,便霜可飞,城可陨,金石可镂。若伪妄之人,形骸徒具,真宰已亡。对人则面目可憎,独居则形影自愧。