SE JAM “RIZO” ATINGITA, “TEO” ESTU ASPIRATA
— Anstatauxa antauxparolo por Rete-Afisxita Verketaro” (3) kaj (4)
Post kiam miaj “Rete-Afisxita Verketaro” (1) kaj (2) eldonigxis, mi intencis cxesigi la eldonadon de la sekvantaj. La intenco estis motivita de la konsidero, ke la kostoj de la eldonado (inkluzive de la kostoj por la libronumeroj) estis pagitaj el la persona posxo de s-ro Li Sen kaj, plie, la plimulto el la ekzempleroj de la verkaroj estis senpage donacitaj al esperantistoj. Mi miaflanke volus ne plu elspezigi lin tiom multe por tio. Kaj tamen s-ro Li Sen plurfoje instigis min dauxrigi tion, kio estis jam komencita. Vizagxe al lia tia persisteco mi povas fari nenion ol cedi.
Mi nun konsentas la pluan eldonadon ankaux el la konsidero, ke cxi-jare okazos la 88-jara datreveno de la naskigxo de nia respektata s-ro Li Sen. En la cxina tradicia kulturo la 88-jara agxo estas nomata “riza” agxo. Tiu cxi eleganta esprimo devenas de la cxina ideografiajxo 米 (rizo), kies formo povas esti komprenata konsisti el duobla八 (ok) en tia maniero, ke unu estas inverse metita sur la alia kun la centra 十. Laux la antikva maksimo “la amikeco inter nobluloj estas pura
En nia nuna epoko sepdekjaruloj ne plu estas maljunuloj “raraj”, kaj la agxo de okdek aux nauxdek jaroj estas plejofte atingebla por ordinaruloj. Sed malgrauxe, laux mi, la “riza” agxo de s-ro Li estas tute ne ordinara. Ordinaruloj en tia alta agxo kutime zorgas nur pri sia sankonservado, por ripoze kaj plengxue vivi sian naturan vivdauxron. Kaj tamen nia respektata s-ro Li Sen faras gxuste la malon. De sia juneco gxis la nuna tempo li cxiam plej efike ekspluatas sian vivon. Antaux sia emeritigxo li sin okupis pri sia profesio kaj farigxis unu el la plej eminentaj fakuloj sur la kampo de fervoja tekniko en CXinio. Post la emeritigxo li dedicxis sian liberan tempon kaj sian tutan menson al la afero de Esperanto, kiun li amas ekde sia juneco. li ne nur diligente studas Esperanton kaj aktive partoprenas en diversaj pri- kaj per-esperantaj agadoj kaj kunvenoj, sed ankaux, malgraux sia alta agxo, kompilis kaj eldonis plurajn grandajn fakajn Esperantajn vortarojn, ekz. Angla-CXina Fervoja Terminaro kaj CXina-Esperanta-Angla Fervoja Terminaro ktp. Nun li sin okupas ankoraux persiste pri kompilado de alia librego, kiu ampleksos preskaux cxiujn valorajn materialojn kaj dokumentojn pri Esperanto aperintajn en la Auxtonoma Regiono de la Interna Mongolio kaj en la tuta CXinio, kaj kies dikego lauxplane atingos ecx 1,700 pagxojn.
Kompilado de tia grandega libro fare de maljunulo en tia alta agxo ja estas granda heroajxo, kies plenumo estas super la povo de ordinaruloj kaj estas ecx neimagebla por ili. Tia spirito lia ja meritas esti lauxdata per cxina esprimo 老当益壮 (Esperante: esti fortika kaj ambicia malgraux sia maljuneco) kaj, en Esperanto, per la esprimo “esti ankoraux verda maljunulo”. CXe s-ro Li Sen “老当益壮” signifas, ke li en sia maljuna agxo ankoraux tiel fervore, kiel plenenergia junulo, dauxrigas fari tion, kion li sxatas kaj devas fari, tagon post tago, sencxese laborante super sia verkado kaj kompilado. La Esperanta esprimo “esti ankoraux verda maljunulo” oni povas legi en la tria senco de la artikolo “verda” de PIV:
Ankoraux juna, ne sekigxinta: … (f) ankoraux verda maljunulo. Tiu cxi Esperanta esprimo aparte placxas al mi, cxar “verda maljunulo” por ni maljunaj esperantistoj havas duoblan signifon. Unue, “verda” simbolas nevelkemecon de la vivo, kaj sekve “verda maljunulo” povas esti komprenata
S-ro Feng Youlan, la majstro pri la filozofio de CXinio, cxe la 88-jara datreveno de sia naskigxo, kaligrafie skribis por si versduon sur du longformaj paperpecoj, kiujn li pendigis sur la muro de sia kabineto. La versduo tekstis: CXu suficxas jam la agxo riza? / Mi aspiras al la agxo tea! En 2005, Pekina Universitato festis la 95-jaran datrevenon de la naskigxo de Prof. Lin Geng. Tiam s-ro Ji Xianlin, fama erudiciulo, estis malsana kaj ricevis kuracadon en hospitalo. Ne povante persone cxeesti la festadon, li skribis al Prof. Lin gratulan leteron, en kiu ankaux li esprimis belan bondeziron al Lin per la esprimo “volu aspiri al la agxo tea”. En la cxina skriba lingvo la ideografiajxo 茶 (teo) povas esti komprenata kiel iom deformita 米 cxapelita per 艹, kiu forme similas 廿. CXar la lasta havas la sencon “20”, do la “tea” agxo devas esti 108 jaroj. Nun do, cxe la 88-jara datreveno de nia respektata s-ro Li Sen, ankaux mi esprimas mian plej sinceran bondeziron per la jeno: SE JAM “RIZO” ATINGITA, “TEO” ESTU ASPIRATA.
Wang Chongfang