[原创] 《菜根谭》(146)
146. Kiam la kandela flamo flagretas kaj absoluta silento regas, tiam oni kvazaŭ jam eniris en kvietecon kiel dirite en budhismo. Ĉe la tagiĝo, kiam oni estas freŝe vekiĝinta el sia dormo kaj ankoraŭ nenio estas en moviĝo, oni estas kvazaŭ en ĵus-eliĝinteco el la praĥaoso antaŭ la apartiĝo de la tero kaj la ĉielo. Se ni profitas de tia momento por mediti pri ni mem, ni tiam havos la senton, kvazaŭ sunradioj falus sur nian animon, kaj konscios, ke ĉiuj niaj sensorganoj estas katenoj sur nia menso, kaj ke niaj sentoj kaj deziroj estas iloj por konfuzi nian veran naturon.
一灯萤然,万籁无声,此吾人初入宴寂时也;晓梦初醒,群动未起,此吾人初出混沌处也。乘此而一念迴光,炯然返照,始知耳目口鼻皆桎梏,而情欲嗜好悉机械矣。