[原创] 《菜根谭》(147)
147.Tiu, kiu kutime faras al si memekzamenon, povas turni ĉion, kion li tuŝas, en medikamenton sobrigan; dum tiu, kiu ofte riproĉas aliajn, turnas ĉiun sian penson en lancon pikvundantan. Memekzameno servas kiel vojo al ĉio bona, dum riproĉado al aliaj estas kiel fonto de ĉiaj malbonoj. Tiuj ĉi du estas tiel diferencaj inter si, kiel la ĉielo kaj la tero.
反己者,触事皆成药石;尤人者,动念即是戈矛。一以辟众善之路,一以浚众恶之源,相去霄壤矣。