157. Pli bone estas amikiĝi kun montloĝantaj ermitoj, ol kun urbaj filistroj. Pli bone estas kamaradiĝi kun ordinaraj homoj kaj malriĉaj kleruloj, ol vizitadi la domegojn de riĉuloj aŭ potenculoj. Pli bone estas aŭskulti kantojn de arbohakistoj kaj knabopaŝtistoj, ol stratajn onidirojn kaj klaĉojn. Pli bone estas rakonti pri belaj vortoj kaj virtaj agoj de la antikvuloj, ol babiladi pri la dekadenco kaj malvirtoj de nuntempuloj.
交市人,不如友山翁;谒朱门,不如亲白屋;听街谈巷语,不如闻樵歌牧咏;谈今人失德过举,不如述古人嘉言懿行。