Fakto tre pensiga
La 21an de junio, la Ĝenerala Asembleo de UNo adoptis rezolucion, ke s-ro Ban Ki-Moon estu denove nomumita la ĝenerala sekretario de UNo. Poste, li faris sian paroladon de enoficiĝo, en kiu li citis faman diron de Laŭzi, unu el la saĝuloj de la antikva Ĉinio, ke "La Taŭo de la Ĉielo estas utila al ĉio kaj malutila al nenio / La Taŭo de la Saĝulo estas konkuri kontraŭ neniu en ĉio, kion Li faras", kaj promesis, ke li aplikos tian grandan ŝagecon de Laŭzi al sia estonta laborado.