[Komento] Preskaŭ ĉiuj frazoj en tiu ĉi lasta ĉapitro povas servi kiel paradoksaj aforismoj pri homaj vivprincipoj kaj kondutreguloj; aforismoj, kiuj disradias la brilon de la neelĉerpebla saĝeco de Laŭzi kaj estas plenplenaj de liaj nobla homamo kaj grandanimeco. “La Saĝulo rezervas al si nenion. / Ju pli Li helpas laŭeble al aliaj, des pli multe Li posedas; / Ju pli Li donas laŭeble al aliaj, des pli riĉa Li fariĝas.” Jes, ĝuste tia Saĝulo estas Laŭzi, la aŭtoro de tiu ĉi senmorta verko, — Homo saĝa, sincera, bona, erudicia, utila al ĉiuj kaj konkuras kontraŭ neniu en ĉio, kion Li faras.