Mi preferas fari boradon nur en plej dikaj, plej malmolaj ferplatoj
Foje P. Frank, usona fizikisto de aŭstra deveno, parolis kun A. Ejnstejn pri iu fizikisto, dirante, ke tiu traktas ĉiam iajn ekstreme malfacilajn problemojn kaj sekve atingis neniajn sukcesojn en siaj esploroj. Aŭdinte tion, Ejnstejn tamen kontraŭ atendo diris: “Tian homon mi admiras. Malplaĉas al mi tiaj sciencistoj, kiuj volas elekti nur plej maldikajn lokojn en tabulo, kie li povas plej facile bori multajn etajn truojn.”
Estas ja necese, ke oni boru etajn truojn en maldikaj lokoj, tamen mi preferas fari boradon nur en plej dikaj, plej malmolaj ferplatoj, se tia laboro estas plenuminda. Jen kial mi elektis kaj esperantigis la verkojn Analektoj de Konfuceo, la Libro de Laŭzi, kompilis Grandan Vortaron Ĉina-Esperantan kaj nun ŝvite laboregas super la nova Vortaro Esperanta-Ĉina.
我宁愿只在最坚硬的铁板上打孔
美籍奥地利物理学家傅兰克有一次跟爱因斯坦谈起一位物理学家,说他老爱处理一些极困难的问题,因而始终没有研究成果。爱因斯坦听后竟说:“我佩服这种人。我看不惯那些只愿在一块木板上找最薄、最容易打孔的地方钻许多小洞的科学家。”
诚然,木板薄处的小孔是需要打的,但我宁愿只在最坚硬的铁板上打孔,如果这项工作值得做。这就是我为什么选择和翻译了《论语》、《老子》,编写了《汉语世界语大词典》,现在正在艰苦地编写着新《世界语汉语词典》的缘由。