dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区王崇芳老师帖子专区 Afiŝejo por s-ro Wang Chongfang → [原创] Pri la Esperanta stilo

您是本帖的第 2136 个阅读者
树形 打印
标题:
[原创] Pri la Esperanta stilo
WCF
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:722
积分:5614
门派:无门无派
注册:2006年11月24日
楼主
 用支付宝给WCF付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给WCF

发贴心情
[原创] Pri la Esperanta stilo

Pri la Esperanta stilo

L. L. Zamenhof

En mia traduko de «La Revizoro» troviĝas iafoje frazoj ne tuj kompreneblaj; precipe ofte vi trovos tiajn frazojn en la paroloj de Osip. Tamen ne ĝusta estas via supozo, ke tiuj frazoj estas laŭvorta traduko de la rusa stilo. Osip parolas ne per stilo tute logika kaj literatura, sed per stilo de malklera rusa servisto, kaj mi devis almenaŭ iom konservi tiun stilon, por ne forpreni de liaj paroloj ilian tutan karakterecon. Li ofte simple kripligas la vortojn. Mi penis tion ĉi eviti, ĉar, se por la leganto oni povus doni klarigojn en la malsupro de la paĝo, al la aŭdanto en la teatro oni tion ĉi ne povas fari. Nur en unu loko mi devis uzi «registreto» anstataŭ «kolegia registratoro» (malalta ofica rango en Rusujo), kaj, anstataŭ doni enuigajn klarigojn, mi simple donis al la vorto signetojn de citado, por montri, ke la vorto estas ne normala. En aliaj lokoj mi uzis esprimojn ne ĝustajn, tamen ne kripligitajn (ekzemple mi intence uzis «kartetoj» anstataŭ «kartoj» (ludaj), «publikaĵo» anstataŭ «publikeco» k.t.p.) Mi esperas, ke la leganto aŭ aŭdanto facile komprenos, ke tio ĉi estas ne stilo de bona Esperanto, sed stilo de malklera homo, aŭ speciala stilo de tiu aŭ alia prezentata persono.

Kelkaj Esperantistoj pensas, ke mi uzas en miaj verkoj stilon slavan. Tia opinio estas tute erara. Estas vero, ke slavoj ofte posedas en Esperanto pli bonan stilon, ol germanoj aŭ romanoj; sed tio ĉi venas ne de tio, ke la stilo en Esperanto estas slava, sed nur de tio, ke la slavaj lingvoj havas vortordon pli simplan kaj sekve ankaŭ pli proksiman al la vortordo en Esperanto. La vera stilo Esperanta estas nek slava, nek germana, nek romana, ĝi estas aŭ almenaŭ devas esti nur stilo simpla kaj logika. (真正的世界语文体既不是斯拉夫语的,也不是日尔曼语的或罗曼语的,它只能是,至少应该是,简明而合乎逻辑的。)

Tamen ĉio devas esti en ĝusta mezuro. Ankaŭ en Esperanto troviĝas diversaj (ne multaj) idiotismoj, kaj tute malprave kelkaj Esperantistoj ilin kontraŭbatalas, ĉar lingvo absolute logika kaj tute sen idiotismoj estus lingvo senviva kaj tro peza; 然而凡事都应有个适当的限度。世界语中也存在——虽然为数不多——惯用语;有些世界语者反对惯用语是完全错误的,因为绝对合乎逻辑的、完全没有惯用语的语言是缺乏活力的,过于笨重的语言)sed kvankam kelkaj el la Esperantaj idiotismoj estas prenitaj ankaŭ el la lingvoj slavaj (dum aliaj estas prenitaj el aliaj lingvoj), ili tamen estas ne slavismoj, sed esperantismoj, ĉar ili fariĝis parto de la lingvo.

La stilo Esperanta ne imitas blinde la stilojn de aliaj lingvoj, sed havas sian karakteron tute specialan kaj memstaran, kiu ellaboriĝis en la daŭro de longa praktika uzado de la lingvo kaj pensado en tiu ĉi lingvo antaŭ ol la lingvo estis publikigita. Se iu slavo ne havas ankoraŭ sufiĉe da sperto en la lingvo kaj volos traduki en Esperanton laŭvorte el sia nacia lingvo, lia stilo estos tiel same malbona kaj sensenca, kiel la Esperanta stilo de nesperta romano aŭ germano. Por ekzemplo mi citos al vi pecon de unu el tiuj leteroj, kiujn mi ofte ricevas de rusoj, kiam ili ellernis la gramatikon kaj vortojn de Esperanto, sed ne konas ankoraŭ ĝian stilon kaj tradukas laŭvorte el sia nacia lingvo. Komparu la stilon de tiu ĉi peco (gramatike kaj vortare senerara!) kun la stilo Esperanta, kaj tiam vi tuj vidos, kiel erara estas la opinio de kelkaj personoj pri la «slaveco» de la Esperanta stilo:

«Favora Regnestro! Honoro havas alkuŝigi, kio laŭ kaŭzo de antaŭskribita al mi kun kuracisto kuraco mi en efektiva tempo ne en stato elpleni de donita kun mi al vi promeso; apud kio postaperigas, ke mi turnos sin al domo tra du monatoj, ne pli frue de fino de Aŭgusto».

Tiu ĉi sama peco en stilo Esperanta sonus tiamaniere:

«Estimata sinjoro! Mi havas la honoron raporti al vi, ke kaŭze de kuracado, rekomendita al mi de la kuracisto, mi en la nuna tempo ne povas plenumi la promeson, kiun mi donis al vi; mi ankaŭ sciigas vin, ke mi revenos hejmen post du monatoj, ne pli frue ol en la fino de Aŭgusto.»

 

ip地址已设置保密
2007/6/19 20:35:27

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04688 秒, 4 次数据查询