dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区王崇芳老师帖子专区 Afiŝejo por s-ro Wang Chongfang → 世汉札记6:PIV的最大优点是例句丰富

您是本帖的第 2035 个阅读者
树形 打印
标题:
世汉札记6:PIV的最大优点是例句丰富
WCF
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:722
积分:5614
门派:无门无派
注册:2006年11月24日
楼主
 用支付宝给WCF付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给WCF

发贴心情
世汉札记6:PIV的最大优点是例句丰富

我们都有这样的体会:当我我们不知道怎样表达一个思想、该选用什么词、该和什么词搭配、该怎样组织和安排句子结构和语序的时候,最可靠、最有效的办法就是查阅原文词典,依据原文词典提供的释义选取最恰当的词并仿照所提供的例句尽可能得体地表达我们的思想。在这个意义上说,教会我们用世界语遣词造句的不是语法规则,而是词典中准确的释义尤其是丰富的例句,因为生动具体的例句所起的示范作用胜过语法规则的讲解。

 

世界语对所有民族的人来说,都是“外语”,它不可能像母语那样,给我们提供自然形成的语言习惯和语感。如果我们想要写出正确的、地道的世界语语句,除了学习基本语法规则外,主要还是要靠对例句的模仿。模仿是学习语言的最自然的、也是最有效的方法。这或许就是为什么PIV收有大量例句的原由吧。

 

整部PIV,例句所占篇幅超过释义,约占三分之二。这是一般外语词典所不及的。不信吗?请看看下面这两个词条吧(蓝色的斜体部分,均为例句):

 

*por.  I- Prep. (uzebla ankaŭ kun inf.), esprimanta ĝenerale la celon kaj pli precize montranta: 1 tion, kies efektivgo aŭ akiro estas celata: por kia celo?; bastoneto, sur kiu oni tenas plumon por skribado; la preparo por la venonta kongreso; ni diru tion por lia laŭdo; fari ion por ies honoro; vojaĝi por plezuro; permeso por elveturo; ni devas klarigi al ni, por kio ni kunvenas; dudek jaroj da laborado por Esperantismo; labori por komuna utilo; li riskas por la duba rezultato kuraĝe sian vivon; por kio vi venis al mi?; etendi la manon por almozo; 2 tion, al kio estas destinita aŭ adaptita io aŭ iu: glaso, kiun oni uzas por vino; ilo el oro taŭgas por ĉiu laboro; tio estas ĉambro por la gastoj; kampo por la eksperimentoj de aviadiloj; miaj sagoj, tro malmulte pezaj por tia vento, ne trafis la celon; ĉu vi opinias min kapabla por tiu malnobla ago?; kuracisto por virinoj; vestoj por infanoj; ne estis akvo por la popolo por trinki. Rim.1 En tiuj du sencoj, se la semantikaj subjektoj de la du agoj estas identaj, oni plejofte uzas inf-on anst.subst-on post por: por hundon dronigi, oni nomas ĝin rabia; preni plumon por skribi; li estis invitita por kanti; ili havis nenion por manĝi; havi multon por fari; ne estas ankoraŭ la horo por foriri; estas tempo por ĝemi kaj tempo por danci; unu fajrero estas sufiĉa, por eksplodigi pulvon; ne por baki, nek por haki; li estas tro fiera por obei ( tro). Rim.2 Post la predikatoj esporimantaj movon, oni povas ne uzi por: kiu rabi eliras, ofte nuda revenas; iru serĉi la azeninojn ŝi tuj kuris bati ŝin; ili veturis trarigardi la landon; ili venos vin viziti. Same, se la du subjektoj ne estas identaj: oni vokas la bovon ne festeni, sed treni; doni al iu manĝi kaj trinki; mi sendos venigi kuraciston. Rim.3 tamen, oni uzas esceptokaze por ĉe neidenteco de subjektoj en la esprimoj: por tiel diri, por ne paroli pri tio ks. 3 la objekton de interŝanĝo: pagi cent frankojn por sia palto; tiu drapo kostas po dek markoj por metro; por ĉiu tago mi ricevas kvin frankojn; por du monatoj mi ŝuldas 30 frankojn (de luprezo); abonpago, tio estas pago por la abono; (f) pagas maljunaj jaroj por junaj eraroj; tiuj ĉi tagoj rekompencas lin por la malfacila pasinteĵo; por nenio oni faras nenion. Rim.4 Tie ĉi oni devas klasi la Zamenhofan uzadon de por post danki: mi dankas vin tre kore por via promeso dissendi ... ( pro). 4 La aĉet- aŭ vendo-prozon: aĉeti tion por unu franko; por tiu prezo la vesto ne estas kara; ĉu vi povas lasi la ĉambron por unu spesmilo?; tiu folerto povas esti ricevita por kelke da centimoj; vi kalkule enskribis lignon por dudek mil rubloj dum en efektiveco vi ne donis eĉ por cent rubloj; oni donacas por speso kaj laborigas por spesmilo; por la mono pastra preĝo, por la mono romp’ de leĝo; por sia oro ĉiu estas sinjoro. po. 5 la predikaton (kiel, kvazaŭ): mi prenis vin por iu pli merita; mi prenis la danĝeron por ŝerco; oni povus preni tiun ĉambron por laborejo de artisto; vi akceptas por kontanta mono vortojn, kiuj ne enhavas indon; ŝtono servis al ni por seĝo; mi donos al vi la landon por eterna posedaĵo. 6 la personon je kies profito aŭ kontentigo oni agas: voĉdoni por iu, kolekti monon por mizeruloj; aĉeti kukojn por la infanoj; tiu libro estas por vi; kanti por si mem; la naturo, kiu longan tempon batalis kontraŭ ni, batalas nun por ni; ĉiu por si, por ĉiuj Di’; la fervoro por Esperanto; la motivo por la akcepto de tiu propono; kiu por ĉiuj laboras, pri si mem ne memoras; diskuti la por kaj la kontraŭ; 7 personon, kiun koncernas la ago (rilate al): tio estas por mi indifernta; nia regimentestro estas por siaj soldatoj, kiel bona patro; asigni difinitan salajron por iu; tio estas granda perdo por ni; tiu ĉi grava tago restos por mi ĉiam memorinda; la kongreso esti vera triumfo por Esperanto; mia spiro fariĝis abomena por mia edzino; tri aferoj estas nekompreneblaj por mi. al 5, kontraŭ 6; 8 la estontan tempodaŭron, dum kiu devas daŭri la ago: forvojaĝi por tri semajnoj; pruntedonu al mi vian libron por unu momento; ŝi sidiĝis en la dometo por iomete da tempo; tiu manĝaĵo estis provizo por la lando por la sep jaroj. Rim.5 En tiu senco, oni ofte trovas por antaŭ adv.: foriri por ĉiam; leĝo valoras por poste, sed ne por antaŭe; vi faris vian popolon Izrael via popolo por eterne; la sola, unu fojon por ĉiam deviga por ĉiuj Esperantistoj, fundamento de la lingvo. II- Pref., kun la sencoj 1 kaj 8: porĉiama, portempa; porvivaĵo; ni trinkis unu kun la alia porfratiĝon.

ip地址已设置保密
2011/12/17 7:53:58
WCF
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:722
积分:5614
门派:无门无派
注册:2006年11月24日
2
 用支付宝给WCF付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给WCF

发贴心情

por ke  Subjunkcio, montranta la celon de ago: subtenante la kruĉon, por ke la virino povu trinki; ili faris ĉion, kion ili povis, por ke ni elportu el la urbo la plej bonan rememoron; ni devas esti tre singardaj por ke, anstataŭ akceli la aferon, ni ĝin ne pereigu por ĉiam. Rim.6 Por ke principe sekvigas la u-modon, krom en maloftaj okazoj, kie ĝi montras ne la celadon, la intencon, sed nur la efektivan aŭ neintencitan rezulton: tiu ŝprucigo sufiĉas por tio, ke ili plu ne povas teni la okulojn nefermitaj; la ideo estas tro altiranta por ke la homoj rifuziĝus je ĝi; multe mankas, por ke li estus sukcesinta.

 

*pro.  I- Prep., montranta: 1 la kaŭzon de ago: pro multo da arboj li arbaron ne visas; pro najleto bagatela pereis ĉevalo plej bela; liaj okuloj ĉesis funkcii pro maljuneco; pro manko de loko mi ne povas ĉi tie ...; ŝi pro li perdis fianĉon (Kp: kiu perdis la fianĉon kaŭze de la nevenkebla A); miaj palpebroj malliviĝis pro stranga dormemeco; 2 la motivon de ago: mi venis pro serioza afero; mi ridas pro lia naiveco; li amas tiun ĉi knabinon pro ŝia beleco; mi timas pro la urbo; trinki pro ies sano; pro pano kaj mosto ili kunvenas; (oferojn) ili buĉas nur pro viando, por ĝin manĝi; restu, pro Dio! ( per); pro plezuro, pro ĝentileco; pro formo potenculon ni demandas; li demandis ŝin, pro kio ŝi ploras; 3 (ark.) la objekton kiun oni interŝanĝas kontraŭ alia: kion vi donos pro tio?; pro viaj komercaĵoj ili alportadis al vi tritikon kaj oleon; David aĉetis la bovojn pro 50 sikloj; manĝaĵon aĉetu de ili pro mono; ili vendu la bovon kaj dividu inter si la monon pro ĝi; kiu mortigos bruton, tiu pagu pro ĝi; ili demandis, kiom li postulas pro la feloj; okulon pro okulo, denton pro dento; niaj infanoj loĝos en la fortikigitaj urboj pro (anstataŭ) la loĝantoj de la lando; vi manĝos grenon malnovan, kaj vi elportos la malnovan pro (anstataŭ) la nova; ne prenu elaĉeton pro animo de mortiginto. kontraŭ 4, por 3, 4. Rim. La distingo inter kaŭzo kaj celo de ago ne estas ĉiam klara, kaj tial la prep-oj por kaj pro povas havi sencojn preskaŭ identajn. oni ne povas diri “morti por nesingardemo” anst. “morti pro nesingardemo”; sed inter “morti por la patrujo” kaj “morti pro patrujo” ekzistas nur nuanco: la unua esprimas plivole la entuziasmon, la dua la rezignacion. Same pri “pagi monon pro io” (oni insistas pri la elspezo) kaj “pagi monon por io” (oni insistas pri la akiro). En “ĉiuj egiptoj fosis pro akvo por trinki”, Zamenhofne skribis “por akvo” nur por eviti ripeton, sed por estus tie pli konvena. II- Pref. kun sencoj de la prep.: 1 prokulpa; promemora ofero; propeka kapro; promalĉastaj donacoj (donacoj pro malĉastiiĝo); niajn domojn ni donas proprunte (proprunto); 2 anĝelo proparolanta (parolanta anst. iu, favore pro iu); propeti iun (peti iun favore al aliaj).

pro tio, ke  Subjunkcio, esprimanta kaŭzon aŭ motivon: mi ne indulgos ilin pro tio, ke ili dishakis gravedulinojn; vi vidas do, ke vi ne devas kulpigi min pro tio, ke mi ne plenumis vian deziron. tial ke, ĉar.

 

ip地址已设置保密
2011/12/17 7:55:01

 2   2   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.07813 秒, 4 次数据查询