dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区王崇芳老师帖子专区 Afiŝejo por s-ro Wang Chongfang → [原创] Peza estas la ŝarĝo, longa la vojo...

您是本帖的第 2454 个阅读者
树形 打印
标题:
[原创] Peza estas la ŝarĝo, longa la vojo...
WCF
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:722
积分:5614
门派:无门无派
注册:2006年11月24日
楼主
 用支付宝给WCF付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给WCF

发贴心情
[原创] Peza estas la ŝarĝo, longa la vojo...

 

Sub Peza Ŝarĝo, Tintil’ Kamela Sonadas Tutan Vojon

— Skribite ĉe la eldoniĝo de Granda Vortaro Ĉina-Esperanta

 

Wang Chongfang

 

 

 

En la 50-jaroj de la lasta jarcento, kiam mi estis deksep-jara, mi hazarde trovis en iu librobrokantejo du malnovajn Esperantajn librojn: La Tuta Kurso de Esperanto kaj Esperanta-Ĉina Vortareto, kiuj interesis min. Aĉetinte ilin mi tuj komencis memlernadon. Poste mi kolektis al mi kelkajn aliajn Esperantajn librojn, inter kiuj estas Fundamenta Krestomatio kaj Fabeloj de Andersen ktp kaj ankaŭ la vortaron Plena Vortaro de Esperanto, kiu estis praa formo de Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV) kaj la Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (NPIV). Mi avide legis ĉiujn Esperantajn librojn, kiujn mi tiam havis, kaj samtempe korespondis Esperante kun alilandaj esperantistoj kaj ankaŭ provis verki ion simplan en Esperanto. Feliĉe iuj el miaj verketoj aperis en alilandaj Esperantaj gazetoj, kio vekis en mi ankoraŭ pli grandan intereson pri Esperanto. En la longa periodo de la lernado mi konvinkiĝis ke, kvankam Esperanto estas lingvo tre facila, tamen tia facileco estas nur relativa kompare kun naciaj lingvoj. Esperanto estas lingvo vivanta, altagrade esprimiva, kapabla esprimi ĉiajn ideojn, eĉ komplikajn, kaj ĉiajn nuancojn de homaj pensoj, sekve sen persista diligenteco oni neniel povas ĝin ellerni ĝis la grado de libera uzo. Juĝate laŭ la baza vortoprovizo kaj la gramatiko Esperanto apartenas al la sistemo de la Okcidentaj lingvoj, tre diferenca de tiu de la ĉina lingvo, kaj tial por ni ĉinoj ĝi ne estas tiel facila, kiel por Okcidentanoj. La malfacileco kuŝas ne nur en tio, ke ni devas parkere ellerni pli da vortoj ol Okcidentanoj, sed ankaŭ en la diferenco inter lingvaj kutimoj kaj esprimmanieroj. Se ni esprimas nin nur en la pensmaniero, al kiu ni ĉinoj kutimas, alilandaj esperantistoj ne povas bone kompreni, kion ni diras aŭ skribas, kaj certe tiam estas neebla la interkompreniĝo inter ni kaj alilandaj esperantistoj. Por pli bone posedi Esperanton kaj kapti la veran stilon de Esperanto, ke mi povu min esprimi per skribaĵoj kompreneblaj al alilandaj esperantistoj, mi foj-refoje legadis verkojn originalajn kaj tradukitajn de Zamenhof kaj aliaj Esperantaj stilistoj, kaj ankaŭ tralegis Plenan Ilustritan Vortaron de Esperanto (PIV) kaj Plenan Analizan Gramatikon de Esperanto  (PAG), kiujn donacis al mi alilandaj korespondantoj. El la legado mi lernis diversajn vivajn kaj pitoreskajn lingvaĵojn kaj disponigis al mi la rimedojn esprimi diversajn nuancojn de komplikaj pensoj.

 

Mi havas tian kutimon: mi neniam faras legadon sen krajono en la mano. Kion ajn mi legas, akademian verkon aŭ beletraĵon, mi tralegas ĝin de la unua paĝo ĝis la lasta, notante utilajn vortojn kaj vivajn, pitoreskajn esprimojn sur slipojn aŭ metante provizore markojn sur la libron apud tiaj vortoj aŭ esprimoj por poste fari notojn pri ili sur slipojn. Kiam la slipoj akumuliĝis ĝis konsiderinda nombro, mi klasis kaj aranĝis ilin laŭorde, por ke ĉiu el ili estu tuj konsultebla tiam, kiam mi havas dubon kaj serĉas informon. Tiamaniere, post sufiĉe longa tempo, kontraŭ atendo mi jam posedis “vortareton” mempretigitan, kiu povis servi al mi kiel suplemento al PIV. Ĉar tiu “vortareto” registris la vortojn kaj esprimojn kolektitajn dum mia vasta legado, nekonatajn al mi kaj tamen netrovitajn en PIV, tial ĝi estas tre utila al mi. Ofte okazis, ke mia demando aŭ dubo pri uzado de iu vorto, pri kiu mi ne trovis solvon en PIV, povis perfekte solviĝi ĉe konsulto de mia “vortareto”. Dum dekoj da jaroj ĝi multe helpis al mi en mia skribado kaj tradukado en Esperanto.

 

En la 1980-jaroj mi estis invitita partopreni en la kompilado kaj kontrolado de Esperanto-Ĉina Vortaro (EĈV) sub la ĉefkompilado de la karmemora s-ano Honfan. La eldonado de EĈV markas la maturiĝon de la kompilado de Esperantaj vortaroj. Havante grandan amplekson kun precizaj tradukoj, ĝi povas esti konsiderata kiel la ĉinlingva eldono de PIV, kaj ĝis nun ĝi ankoraŭ estas la plej bona Esperanta-ĉina vortaro nepre necesa por ĉiu ĉina vera esperantisto. Ĝi ĉiam servas al ni kiel konsulta libro, kiam ni havas dubojn pri uzado de vortoj dum legado, sed, kiam ni skribas aŭ tradukas en Esperanto, la uzo nur de ĝi estas nesufiĉa: tiam ni bezonas konsulti PIV-on, ĉar EĈV donas al ni nur ĉinajn tradukojn de esperantaj vortoj sed preskaŭ neniajn klarigojn pri ilia uzado. PIV ne nur helpas al ni ĝuste kompreni la precizan sencon de ĉiu Esperanta vorto per Esperanta difino, sed ankaŭ liveras al ni detalajn klarigojn pri la uzado de Esperantaj vortoj en apartaj cirkonstancoj kaj pri diferencigo de sinonimoj. Krome, ĝi ankaŭ donas ekzemplojn cititajn el la verkoj originalaj kaj tradukitaj de Zamenhof kaj aliaj eminentaj Esperantaj stilistoj, kiuj povas esti imitataj kiel modelo en nia verkado kaj tradukado en Esperanto. EĈV kaj PIV estas du malsamspecaj vortaroj, kiuj ludas malsamajn rolojn kaj ambaŭ estas utilaj por nia legado kaj uzado de Esperanto. Sed por ĉinaj esperantistoj, kiuj skribas aŭ tradukas en Esperanto, estas nesufiĉe posedi nur la du specojn de vortaroj; ni devas disponi ankaŭ praktikan, fidindan vortaron ĉinan-Esperantan. La ideala vortaro ĉina-Esperanta devus esti tia, kia estus relative kompleta kun artikoloj precize tradukitaj kaj sufiĉe da ekzemploj kaj povus montri la diferencojn de uzado inter ĉinaj vortoj kaj ties Esperantaj ekvivalentoj. En 1986 Ĉina Esperanto-Ligo kompilis kaj eldonis Ĉinan-Esperantan Vortaron (ĈEV), kiu plenigis la mankon de taŭga ĉina-Esperanta vortaro, sed ĝi havas tri neperfektecojn. La unua neperfekteco estas, ke la nombro de la artikoloj entenataj en ĝi ne estas sufiĉe granda. Ĝia antaŭparolo diras, ke ĝi entenas 40 000 artikolojn unuideografiaĵajn kaj plurideografiaĵajn, sed laŭ mi la elektado de la artikoloj estis farita ne laŭ scienca metodo, kaj tial ne malmultaj ofte uzataj ĉinaj vortoj ne estas registritaj en ĝi pro neglekto. La dua neperfekteco estas, ke la sencoj de iuj unuideografiaĵaj artikoloj ne estas donitaj, nek komplete klarigitaj. Ni prenu por ekzemplo la artikolon “”. En Nuntempa Ĉinlingva Vortaro (la 5-a eldono) ĝi havas 25 sencojn, sed en ĈEV nur du sencoj estas al ĝi donitaj! Kiel konate, multaj ĉinaj ideografiaĵoj funkcias kiel memstaraj vortoj. Ili kutime ne nur havas plurajn sencojn, sed ankaŭ funkcias kiel elastaj vortofaraj elementoj kaj havas grandan kunuzeblecon kun aliaj ideografiaĵoj por formi aliajn vortojn kaj esprimojn, kaj tial, en tiu ĉi senco, la neglekto al la plursenceco de unuideografiaĵa artikolo ne povas ne esti kalkulata kiel konsiderinde granda neperfekteco. La tria neperfekteco estas, ke ĉiu artikolo en ĝi havas nur Esperanta(j)n traduko(j)n sed neniajn ekzemplojn, kaj pro tio la implicita(j) senco(j) de ĉiu ĉina vorto aŭ esprimo estas nesufiĉe lumigita(j), sekve ĝi ne povas servi al la uzanto por forigi dubojn en elektado de vortoj kaj konstruado de frazoj por sin esprmi. La ĉi-supraj tri neperfektecoj limigas la praktikan uzeblecon de la vortaro. Kompare kun vortaroj Esperantaj-ĉinaj, la kompilado kaj eldonado de vortaroj ĉinaj-Esperantaj estas relative malfortaj. Tio estas iagrade bedaŭrindaĵo. La malon ni povas konstati najbare de ni, en Japanio: tie antaŭ longe oni jam eldonis plurajn japanajn-Esperantajn vortarojn, kaj en 1983 aperis ankorŭ alia nova, sufiĉe grandampleksa, japana-Esperanta vortaro, nome Vortaro Japana-Esperanta kompilita de s-ano Miyamoto Masao. Ĝi estas grandampleksa kun precizaj difinoj, kaj la preso kaj bindaĵo estas tre belaj. Ĝi registris en si interalie abundon da vortoj propraj al la japana kulturo kaj kiom eble donis al ili adekvatajn tradukojn, kio formas ĝian alian apartan trajton. Vortaroj estas gravaj, bazaj il-libroj kiel por praktika uzo, tiel ankaŭ por akademiaj esploroj; ilia kompilado kaj eldonado spegulas la altecon de kulturo kaj civilizacio atingitan de iu lando aŭ iu nacio. Ĝenerale dirite, ĉi-rilate ni ja devos fari multon por esti egalaj al la japanaj esperantistoj.

 

Por plenumi la bezonon de ĉinaj esperantistoj je sufiĉe granda ĉina-Esperanta vortaro kaj ankaŭ por levi la ĝeneralan akademian nivelon de Esperanto, mi decidis kompili GrandanVortaron Ĉinan-Esperantan surbaze de la leksikona materialo akumulita dum mia longa studado. Mi bone konsciis, ke tio estos malfacila, ekstreme peniga laboro kaj ke, unu fojon entreprenite, la laboro forglutos la plejparton aŭ eĉ la tuton de la restaj jaroj de mia vivo kaj senigos min je la rajto ĝui liberan tempon kaj ĉiajn amuzojn. Por tio mi devos havi tian firman volon koncentri la tutan menson al mia laboro, volon, kian havis siatempe Bodhidharma* por la dekjara meditsidado kontraŭ muro, elteni la longatempan solecon kaj sidadi sur “malvarma benko”, t.e. fari laboron enuigan kaj penigan, sed sendankan, alie mi neniel povos daŭrigi la laboron ĝis la fino. Komence mi ankaŭ ŝanceliĝis, ne pro tio, ke al mi mankis volforto, sed pro timo, ke eble mi ne povos elporti la grandan konsumon al miaj korpo kaj menso dum la longatempa laboro (ĉar tiam mi suferis kardiovaskulan malsanon, havante altan sangopremon kaj troan sangograson, kun malsupraj membroj ŝvelintaj). Sed mia timo finfine estis venkita de mia decidemo kaj firma volo. Senhezite, senkonsidere pri la sekvoj, mi komencis la maratonan, penigan laboron, kiu elmetis al provo miajn volon, intelektan kapablon kaj ankaŭ fizikan forton.

 

Mi faris la firman decidon kompili relative grandampleksan ĉinan-Esperantan vortaron ja ne el mia blinda memfido, nek el aroganta malmodesteco. Sur la enirejo de Templo de Apolo en la helena urbo Delfo estis skribita la frazo: “Konu vin mem!”, kiu signifas, ke oni devas ĝuste taksi sin mem aŭ koni siajn limojn. Mi faris analizon de miaj avantaĝoj kaj malavantaĝoj koncerne la kompiladon de la vortaro. Miaj avantaĝoj estis: unue, mi lernis Esperanton dekojn da jaroj, tralegis PIV-on, PAG-on, la Esperantan tradukon de Biblio, la plejparton el Zamenhofaj verkoj kaj multajn verkojn de aliaj Esperantaj klasikuloj; due, mi faris grandan kvanton da notoj sur slipoj pri uzado de Esperantaj vortoj, kiuj povos servi kiel fontmaterialo por la kompilado; trie, mi sisteme studis Esperantajn idiotismojn kaj proverbojn kaj tradukis ilin en la ĉinan lingvon, kiuj ankaŭ povos servi kiel fontmaterialo; kvare, mi partoprenis la kompiladon kaj kontroladon de Esperanta-Ĉina Vortaro kaj estis certagrade sperta pri vortar-kompilado; kvine, mi havis certagrandan lingvistikan klerecon: la fako, kiun mi studis kiel studento en supera lernejo, estis la ĉina lingvo kaj mia profesio estis anglalingva mezlerneja instruisto kaj, krome, mi ellernis ankaŭ la rusan, francan kaj japanan lingvojn, kaj iomete sciis la latinan lingvon, kun la kapablo konsulti il-librojn en la supremenciitaj lingvoj kaj kun sufiĉe da konado de la kulturoj Orienta kaj Okcidenta; sese, mi havis sufiĉajn tradukajn lertecon kaj praktikadon kaj Esperantigis Analektojn de Konfuceo, la romanon Kamelo Ŝjangzi, la biografion Profilo de Zhou Enlai kaj aliajn librojn; sepe, mi, kiel libroamanto, havis hobion de librokolektado kaj posedis multajn diverslingvajn fakajn kaj nefakajn vortarojn kaj referencajn librojn, kiuj povos servi al mi por konsultado. Miaj malavantaĝoj estis: unue, malgraŭ ĉio, miaj personaj kapabloj, tempo, energio kaj ankaŭ miaj lingvaj klereco kaj ekzerciteco kaj enciklopediecaj scioj estis limigitaj kaj sekve nesufiĉaj por kontentigi la postulojn de la kompilado de granda vortaro; due, mankis al mi ideala medio, t.e. mankis bonaj materialaj kondiĉoj por vortarkompilado kaj mi, en mia izoliteco, iafoje neeviteble estos atakata de animsoleco; kaj kiam mi havos kaprompajn demandojn, mi povos turni min al neniu kun peto por konsulto aŭ helpo (ĉi-lasta malavantaĝo malaperis tiam, kiam mi komencis uzi komputilon kaj la interreton por la kompilado). Por venki malfavorajn faktorojn kaj certigi la sukcesan finkompiladon, mi povis fari nenion alian dum la kompilado, ol plifirmigi mian memfidon kaj peni kompensi la nesufiĉecon de miaj kapabloj, klereco kaj inteligenteco per diligenta laboro, plene utiligante ĉiun minuton el mia vivo tiam, kiam aliaj ĝuas ripozon aŭ amuzojn, por labori super mia kompilado kaj samtempe diligente lernadi. Mi ellaboris la planon: en la unua stadio, kiu daŭros du jarojn, mi kolektos kaj ordigos materialon por la kompilado; en la dua, kiu daŭros ses jarojn, mi verkos la artikolojn de la vortaro; kaj en la tria, kiu daŭros du jarojn, mi faros korektojn al la manuskripton kaj poste netigos ĝin.

 

Feliĉe, mia sanstato kontraŭ atendo iom post iom reboniĝis dum la kompilado. Eble miaj firma decido kaj obstina volo tuŝis la Ĉielon, kaj Li kaŝe helpis min. La stabileco de mia sanstato estis la ĉefa garantio de la sukcesa finplenumo de la plano. En la komenca periodo mi ne uzis komputilon kaj eĉ nenia ideo pri ĝia uzo venis al mi en la kapon. Iutage s-ro Lin Liyuan, mia Esperanta amiko, vizitis min kunportante komputilon el Guangzhou kaj donacis ĝin al mi. Li persvadis min uzi komputilon en la kompilado. Dank’ al lia instigo mi ellernis tajpadon de ĉinaj ideografiaĵoj kaj la uzon de la komposta programaro Fangzheng, kiu estis tre potenca programaro, povanta plenumi ĉiajn funkciojn de tekstotraktado kaj kompastado de komplikaj ĉinlingvaj kaj alilingvaj tekstoj. Mi estis devigita ellerni uzi ĝin, ĉar nur ĝi povis kontentigi la teknikajn postulojn de kompostado de mia vortaro. Ekuzinte la komputilon, mi havis tian senton, kvazaŭ tigro ricevus flugilojn, kaj de tiam la kompilado multe plirapidiĝis kaj mia laborefikeco evidente plialiĝis, kio evitigis al mi ripetadan laboron en la posta netigo de la manuskripto. Sen la helpo de la komputilo, por tiel diri, estus preskaŭ neeble finkompili laŭplane la vortaron nur per mia persona penado.

 

Pri la uzo de la programaro Fangzheng mi volas diri ankoraŭ kelkajn vortojn. La tiama Fangzheng estis funkciigata pere de la operaciada sistemo DOS, kaj la uzo de la programaro, kiu estis destinita por profesiaj fakuloj de eldonejo aŭ presejo, estis tre komplika. Por funkciigi ĝin mi devis parkerigi multajn komandojn kaj instrukciojn, kio estis por mi, maljunulo pli-ol-60-jara, ne facila afero. Tiam mi havis neniun alian elekton, ol uzis tiun programaron, ĉar la kompilado de mia vortaro estis diferenca de kaj pli komplika ol tiu de ordinaraj libroj. En la vortara teksto estis uzataj diversaj signoj kaj diverstipaj literoj kaj ĉinaj ideografiaĵoj kun malsamaj grandecoj, kaj la ĉinaj ideografiaĵoj de la artikoloj devis esti indikitaj per apudmetitaj fonetikaj signoj kaj, krome, ankaŭ estis necese doni al ĉiu paĝo apartan paĝosupron propran al la vortaro, ktp. ktp., kaj tial ĉiuj ĉi tiuj teknikaj problemoj estus nesolveblaj, se mi uzus la tekstotraktan programaron WORD en mia kompilado. Por solvi la suprediritajn problemojn mi povis fari nenion alian ol diligente lerni la uzon de la komposta programaro Fangzheng malgraŭ mia maljuneco. Imagu nur: se mi tiam entajpus la tekston de la vortaro en la komputilon per WORD anstataŭ per Fangzheng, mi poste ne povus fari kompostadon laŭ la normoj postulataj de vortar-presado kaj devus peti fakulon denove fari entajpadon kaj kompostadon per Fangzheng (ĉar en Ĉinio preskaŭ ĉiuj presejoj akceptas por presado nur prespretaĵojn faritajn per Fangzheng) kaj poste fari kontroladon kaj rekontroladon, korektadon kaj rekorektadon, ĝis la teksto definitivigita tute taŭgus por presado. Se tiel estus, la tuta laborprocezo estus terure longa, kaj la elspezoj por tio estus tiel grandaj, ke ni neniel povus ilin pagi.

 

Laŭ rutina kutimo la eldonado de granda vortaro procedas tiele: unue la kompilinto liveras mane netigitan aŭ tajpitan manuskripton, poste la redaktistoj de eldonejo faris (aŭ petis kompetentulojn fari) unuan kontrolon al la manuskripto, pli poste la profesiaj tajpistoj kaj kompostistoj entajpis la tutan tekston kaj faris kompostadon per komputilo, kaj ankoraŭ pli poste oni presis per komputila presilo la manuskripton, por ke la kontrolistoj kaj korektistoj faru foj-refojajn kontroladojn kaj korektadojn, ĝis fine la manuskripto estas definitivigita kaj la lasta provaĵo estas farita. La tuta procezo de la kruda manuskripto ĝis la prespreta kutime daŭras du aŭ tri jarojn. Tiaj normalaj kondiĉoj al mi neniel povis esti liveritaj por eldonado de tiel granda vortaro; kaj tamen, malgraŭ miaj mizeraj kondiĉoj, mi nepre devis fari ĉion, kion diktas al mi mia devosento. Mi estis devigita preni sur min ĉian laboron koncernantan la eldonadon de la vortaro: mi estis ne nur la kompilanto, sed ankaŭ la entajpisto, la kompotisto, eĉ la redaktoro, la kontrolisto, la korektisto ktp. La samtempa plenumo de pluraj funkcioj ebligis, ke ĉio ĉi tio estu plenumita de mi en unu fojo kaj tiel ŝparis multan tempon kaj multe reduktis la eldonkoston. Imagu nur: se mi tiam liverus manuskripton nur manskribitan aŭ simple tajpitan, la procezo de la eldonado certe estus maratone longa kaj malfacilega, la kosto de la eldonado certe estus tiel granda, kiel astronomiaj ciferoj. Tiuokaze eldoni tiel grandan vortaron estus, por tiel diri, tute simple fantaziaĵo kiel la rakonto La Mil kaj Unu Noktoj. Kaj tamen, malgraŭ ĉio, la realo estis, ke la teksto de la vortaro tiam jam estis entajpita kaj kompostita per la programaro Fangzheng kaj, korektite kaj definitivigite, jam prespreta. Se iu eldonejo volos eldoni mian vortaron, mi transmetos ĝian definitivan tekston en la komputilon de la eldonejo kaj la teksto, iom traktite de redaktoro, jam povos esti tuj sendita al la presejo.

 

Komence mi pensis ke, se mi estos preta elteni ĉiajn malfacilojn, diligente lernadi kaj koncentri mian tutan menson sur la kompiladon, laboron tre enuigan kaj penigan, spite la solecon kun firma volo kaj persisteco, mi certe povos krei sufiĉe bonan vortaron ĉinan-Esperantan. Kaj tamen, dum la kompilado mi iom post iom konsciiĝis, ke la malfacileco de la kompilado multe superas mian antaŭan imagon. La malfacileco kuŝas ne nur en la granda diferenco inter la lingvistikaj strukturoj de la ĉina lingvo kaj Esperanto, inter la ĉina kaj Okcidenta kulturoj, sed ankaŭ en la grandamplekseco de mia vortaro: en ĝi estas registritaj la nomoj kaj esprimoj de preskaŭ ĉiuj aferoj en la mondo: aferoj antikvaj kaj nuntempaj, enlandaj kaj eksterlandaj; terminoj astronomiaj kaj geografiaj, sciencaj kaj artaj; nomoj de herboj kaj arboj, insektoj kaj fiŝoj, ktp. ktp., precipe la vortoj kaj esprimoj havantaj profundan signifon propran al la ĉina kulturo, kiuj estas malfacile tradukeblaj precize en Esperanton. Ĝenerale dirite, por kompilantoj de dulingvaj vortaroj aliaj ol ĉina-Esperanta ekzistas abundo da samspecaj eldonitaj vortaroj, kiuj povas servi kiel konsultindaĵoj, el kiuj oni povas ĉerpi multon da materialo por sia kompilado, dum por mia vortaro ekzistas kompare malmulte da konsultindaĵoj kaj tial al multaj artikoloj de mia vortaro ofte mankas pretaj Esperantaj tradukoj por “pruntepreno”. El la eldonitaj vortaroj ĉinaj-Esperantaj la kompare pli valora estas Ĉina-Esperanta Vortaro eldonita de la Ĉina Esperanto-Eldonejo. Ĝi estas vortaro kun ne sufiĉe granda nombro da artikoloj kaj tute sen ekzemploj. Kvankam mi ĉerpis el ĝi certan kvanton da utiligebla materialo, tamen pro la limigiteco de amplekso kaj pro la fakto, ke ĝi eldoniĝis antaŭ pli ol dudek jaroj, multaj ĉinaj novaj vortoj kaj esprimoj spegulantaj la socian vivon kaj la terminoj sciencaj kaj teknikaj, kiuj aperis dum la lastaj dudek jaroj, estas neniel troveblaj en ĝi. Por doni al tiaj vortoj adekvatajn tradukojn, mi estis devigita serĉi taŭgajn konsultindaĵojn en alilingvaj literaturoj, referencaj libroj kaj vortaroj, kaj penis traduki tiujn ĉinajn vortojn kaj esprimojn en Esperanton, kaj tial, en tiu ĉi senco, la kompilado de mia vortaro estis multe pli malfacila ol la kompilado de la ĉinaj-alilingvaj, kiel ekz. vortaroj ĉinaj-anglaj, ĉinaj-rusaj kaj ĉinaj-francaj. Ofte, por precizigi en Esperanto la sencon de ĉina vorto aŭ esprimo dum la kompilado, ke ĝi estu komprenebla al la estontaj uzantoj de mia vortaro, mi devis unue konsulti ĉinlingvajn kaj alilingvajn vortarojn kaj referencajn librojn por profunde komprenigi al mi la originan sencon kaj poste peni koncize ĝin Esperantigi. Iafoje okazis, ke por verki unu vortaran artikolon mi devis dediĉi plurajn horojn aŭ eĉ tagojn da cerbumado ĝis fine mi trovis kontentigan solvon. Tio estis tiel malfacila, kiel iam diris Yan Fu, fama klerulo-tradukisto, ke “adekvata traduko de unu nomo estas trovita eĉ je la kosto de dekoj da cerbumado kaj hezitado”. Eĉ se tiel estis, iafoje mi ne povis trovi kontentigan solvon. Mia persona kapablo estas limigita, dum la vortaro ampleksas ĉiujn kampojn de la homaraj scioj. Alvizaĝante tiel malfacilan taskon, mi povis fari nenion alian ol plene uzi ĉiun minuton de mia ĉiu tago por lerni, lerni kaj ankoraŭ lerni kaj treege zorge, konscience fari mian kompiladon. La kompilado de vortaro ĝenerale estas tasko tre peniga kaj, ju pli la kompilanto estas konscienca, des pli peniga ĝi fariĝas. Oni iam diris, ke por puni iun la plej severa maniero estas ordoni al li kompili vortaron. Por eviti ĝenojn kaj distriĝon, mi rifuzis ĉiajn amuzojn kaj reduktis ĝis minimumo la sociajn rilatojn kaj kontaktojn. Ĉiutage mi utiligis ĉiujn horojn kaj ĉiujn minutojn, krom la tempo por dormo, manĝado kaj nepre necesaj viv-prizorgoj, por la kompilado. Mia ĉiutaga labordaŭro estis ne ok horoj, sed duoble ok horoj, kaj iafoje eĉ pli. Mi ne havis dimanĉon, nek festotagon, nek ferion. Por la kompilado de la vortaro mi preferis suferi “punon” kaj sange ŝvitadis super la tasko. Mi dediĉis miajn tutajn energion, kapablon, saĝon kaj sciojn al la kompilado. Ekstere la strata bruo, belsona muziko, amuzoj kaj eĉ ĉarmaj virinoj por mi kvazaŭ tute ne ekzistis. Nur la sonoj de skrapeto de plumo sur papero, de tajpado kaj de iafoje murmureta legado de vortoj akompanis mian penlaboron. Tuttage sidiante sinkline super la skribotablo, mi konsultadis vortarojn, librojn, slipojn ktp, zorge serĉis taŭgajn vortojn kaj pesis ĉiun trovitan vorton, por verki artikolon post artikolo de la vortaro, jen pri astronomio, jen pri geografio, jen pri botaniko, jen pri zoologio, jen pri scienco kaj tekniko, jen pri artoj… ĉiuj ĉi tiuj svarmoj da vortoj kaŭzis al mi kapturnon. La laboro, ŝarĝita per bagatelaj detaloj, estis longa, malfacila, monotona kaj teda, sed en ĝi mi tamen penis trovi al mi plezuron kaj akiri rekompencon. Tutajn tagojn mi promenadis en arbaro da vortoj, ĝue naĝadis en maro da vortoj, kun pensoj vagantaj tra kvinmil-jara tempospaco kaj dekmil-kilometra vasto, jen al aferoj antikvaj aŭ nuntempaj, enlandaj aŭ eksterlandaj, jen al supernatura mirlando, jen al la homa mondo… La vortoj kaj esprimoj estis kiel belaj poemoj, vivaj bildoj, interesaj fabeloj kaj historiaj rakontoj kun komplika intrigo, tiel ankaŭ sendubaj kaj nerefuteblaj sciencaj faktoj. La ĉina lingvo kaj Esperanto apartenas al du malsamaj gramatika kaj leksikologia sistemoj kaj estas regataj de malsamaj pensmanieroj kaj kutimoj. Sama afero, sama ideo aŭ sama sento ofte estas esprimita en malsama maniero en la du lingvoj, kaj en Esperanto ĝi povas esti esprimita per aparte konciza kaj lerta frazkonstruo kaj tre pitoreska dirmaniero tute alia ol en la ĉina lingvo. Tian senliman plezuron kaj senfinan dolĉecon povas gustumi nur tiu, kiu propravole metas sian tutan menson en la labirinton de la vortoj. Tiamaniere, post longaj dek jaroj da penlaboro, finfine mi sukcese finplenumis la planon en 2003, nome mi finis la unuan krudan manuskripton de la tuta vortaro kaj faris al ĝi la unuan revizion. En la postaj kvar jaroj mi faris al ĝi aliajn dufojajn reviziojn.

 

Dum tiu tempo miaj familianoj donis al mi grandan helpon. Mia edzino prenis sur sin preskaŭ ĉiujn mastrumajn aferojn. Ŝi faris ĉiajn laborojn interne kaj ekstere de la domo ludante la rolon kiel de virino, tiel ankaŭ de viro. Multaj emeritaj mezlernejaj instruistoj dediĉas siajn restantajn jarojn al la plua laboro, dungite kiel privata instruisto. Por mi, kiu estis anglalingva instruisto de abiturienta klaso en supera mezlernejo antaŭ la emeritiĝo, labori kiel privata instruisto de la angla lingvo por kroma enspezo ja estas afero facila, tute senpena. Sed, por ke mi povu koncentri min sur la kompiladon de la vortaro, mi rezignis ĉian lukran okazon kaj rifuzis ĉiujn invitojn. Iuj diris, ke tiel agante mi estas tro stulta. Jes, stulta mi estas, kaj tamen, en tiu ĉi mondo nia, ĉu ne ĝuste dank’ al “stultuloj” multaj valoraj aferoj estas faritaj? Por plenumi ion gravan ofte oni ja bezonas ian “stultecon”. Tiun veron mia edzino komprenas kaj helpis min tute senplende. Mia filo servis al mi kiel “inĝeniero” pri vartado de komputilo. Kiam mi komencis uzi komputilon, ĝi ne obeis min kaj ofte paneis pro mia misfunkciigo. Ĉiufoje, kiam ĝi strikis kontraŭ mi, mia filo tuj venis forigi por mi la ĝenaĵon aŭ ripari la paneon, kio certigis, ke mia kompilado neniam estos damaĝita de komputila akcidento.

 

Kun la paso de la tempo miaj korpo kaj menso pli kaj pli malfortiĝis, des pli, ke la longatempa penlaboro trolacigis min. La eraroj kaj senatentaj preterlasoj en la vortaro, kiuj estis senĉese malkovrtaj en la foj-refoja reviziado, pli kaj pli klare konsciigis min, ke tio, kion mi prenis sur min, estas tasko tro peza por mi, tasko, kiu estos neniam plenumita en perfekteco, kaj mi estos por ĉiam obsedata de bedaŭro. Tre povas esti ke, post kiam la vortaro estos eldonita, mi fariĝos objekto de kritikoj kaj mallaŭdoj de la publiko, sed mi neniam pentos pri tio, ĉar, malgraŭ ĉio, mi ja finplenumis tion, kion mi devis entrepreni. Ĉiu afero devas esti prove farita de iu je la unua fojo. Sukceso aŭ malsukceso povos fariĝi sperto aŭ leciono por estontoj kaj, en tiu ĉi senco, ĉiaj penigaj laboroj kaj ĉiaj suferoj estas eltenindaj. Mi ne kuraĝas pretendi esti tiel oferema, kiel diras la sentenco: se mi ne iros en la inferon, kiu do? Sed almenaŭ la spertoj akumilitaj de mi kaj la eraroj en mia vortaro malkovritaj certe povos servi kiel averto por evitigi al la estontaj vortar-kompilantoj ĉirkaŭvojon. Estas certe, ke en mia vortaro ankoraŭ kaŝiĝas centoj da aŭ miloj da eraroj kaj senatentaj preterlasoj, sed, laŭ mi, post kiam ili estos malkovritaj, jam evidentiĝos la ĝustaĵoj. Eble tio estos mia sola “merito”. La novaj vortaroj estas ĉiam pli bonaj ol la malnovaj. Mi do volonte lasu al la estontoj grimpadi pli alten starante sur miaj ŝultroj.

 

Kvalito estas la vivo de la vortaro, kiu estas norma verko por konsultado. Ĝi ne nur devas esti uzata dum longa tempo, sed ankaŭ povas elteni kontroladon de uzantoj en sennombraj fojoj. Ĉiu el ĝiaj artikoloj povas esti konsultata kaj ĉiu el ĝiaj partetoj ekzamenata, komparata, sekve ĝi neniel toleras fuŝadon, nek falsadon. Mi bone konscias tion, ke ekde la komenco de la kompilado mi prenis la altan kvaliton kiel la unuan celon alstrebatan kaj volis fari penegon por tio, tial mi estis ĉiam singarda kaj atentema dum la kompilado, kvazaŭ mi starus sur la rando de abismo, aŭ irus sur maldika glacio sur akvo. Ĉiu el la artikolo de la vortaro estis verkita senescepte nur post zorga konsultado de pluraj ĉinaj kaj alilingvaj vortaroj kaj referencaj libroj kaj foj-refoja profunda pripensado. La elektado kaj tradukado de ekzemploj estas faritaj post foj-refoja vortopesado kaj frazopolurado, por ke miaj tradukoj estu kiel eble plej adekvataj kaj bonstilaj. Sed malgraŭ tio, kvankam mi faris mian plejeblon, kvankam mi jam korektis grandan nombron da eraroj kaj senatentaj preterlasoj dum la revizioj, tamen en mia vortaro certe restas ankoraŭ ne malkovritaj eraroj kaj preterlasoj en konsiderinda nombro.

 

Samuel Johnson, la kompilinto de la unua anglalingva vortaro Vortaro de la Angla Lingvo, iam diris: “Vortaroj estas kiel horloĝoj; la plej malbonaj estas pli bonaj ol nenia, kaj la plej bona ne povas esti konsiderata kiel tre preciza”. Tiu ĉi diro trafe metas en lumon la esencon de vortaro. Ĝenerale dirite, la vortaro funkcias kiel konsulta libro helpanta al la uzantoj forigi dubojn. Kaj tamen, malfeliĉe, la vera fakto estas, ke ĉia vortaro estas senescepte destinita kunekzisti kun eraroj en unu tuto. Ĝis nun estas ankoraŭ neniu vortaro, kiu estus absolute senerara. Ni prenu kiel ekzemplon la enciklopedian vortaron Cihai (Vorto-Maro), kiu estas universale rekonita kiel aŭtoritata il-libro. Ekde ĝia publikiĝo ĝis nun pasis jam dekoj da jaroj, dum kiuj ĝi estis plurfoje reviziita de dekoj da fakuloj, kaj ĉiu ĝia reviziata teksto ricevis foj-refojajn kontroladojn kaj korektadojn antaŭ reeldoniĝo, kaj tamen nun en ĝi estas trovitaj ankoraŭ novaj korektindaĵoj. Same statas alia aŭtoritata vortaro Nuntempa Ĉinlingva Vortaro, kiu jam de longe ĝuas bonan reputacion. En 2004 eldoniĝis libro titolita Fokusiĝo al Nuntempa Ĉinlingva Vortaro, kiu komentarias la vortaron kaj montras centojn da laŭ la aŭtoro neĝustaĵoj aŭ neadekvataĵoj por diskutado. Ĉi-rilate ankaŭ la Esperanta vortaro PIV (kaj eĉ NPIV) ne povas fari escepton. Post kiam la Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto eldoniĝis, multaj esperantistoj publikigis en Interreto kritikajn artikolojn pri ĝi, montrante multajn erarojn kaj senatentajn preterlasojn. En 2004 la ĉefredaktoro de NPIV publikigis erartabelon Nova PIV: Korektendoj, en kiu oni povas legi centojn da eraroj korektendaj. Krome, dum mia konsultado ankaŭ mi trovis en ĝi kelkajn pliajn erarojn, kiuj ankoraŭ ne estas registritaj en la erartabelo. Se la universale rekonitaj bonaj vortaroj ne povas esti liberaj de eraroj, kiel do ordinaraj vortaroj povus esti senerara? Jen kial la aserto de Samuel Johnson estas rigardata kiel ora diro.

 

La eraroj en vortaro ĉina-Esperanto ĝenerale estas klasitaj en tri kategorioj. Tiuj de la unua kategorio estas erare-skribitaĵoj aŭ mistajpitaĵoj, senatente preterlasitaj vortoj kaj gramatike malĝustaj frazoj. Tiaj eraroj estas evidentaj kaj sekve estas facile troveblaj. Al la dua kategorio apartenas tiaj eraroj, kiel ekz. erare-skribitaj malofte uzataj vortoj ĉinaj aŭ Esperantaj, erare-skribitaj latinaj nomoj de plantoj, animaloj ktp. (ĝenerale ili estas fremdaj al nefakuloj); tiaj eraroj ne estas facile rimarkeblaj. La tria kategorio ampleksas tiajn erarojn, kiel ekz. neprecizaj tradukoj, neĝustaj esprimmanieroj, netrafaj ekzemploj ktp. La eraroj de la unua kategorio estas relative facile malkovreblaj kaj facile korekteblaj, sed iafoje okazas ankaŭ, ke eĉ tre evidentaj tiaj eraroj estas preteratentitaj en kontrolado kaj korektado kaj sekve restas kaŝitaj en la teksto de la vortaro, kio fariĝos bedaŭrindaĵoj kiel por la kompilinto, tiel ankaŭ por la uzantoj de la vortaro. Ordinare oni juĝas la kvaliton de vortaro laŭ la kvanto de tiaj eraroj. Tio prezentas la fizionomion de vortaro. Se tiaj eraroj en iu vortaro estas kompare multaj, oni nature konsideras ĝin malbonkvalita kaj sekve dubas pri ĝia fidindeco. La eraroj de la dua kategorio ordinare ne estas facile malkovreblaj. Ili ofte trompas la okulojn de kontrolantoj. Ekz. la ideografiaĵo “” en la ĉina esprimo “扺掌” estis mistajpita kiel “” en la unua kruda manuskripto de mia vortaro, kaj tiu eraro ne esis rimarkita en la unua revizio, nek en la dua. Feliĉe en la tria revizio mi ĝin rimarkis kaj korektis, kaj evitis tiun eraron kaŝitan. Alia ekzemplo: la geografia nomo “天台” devas esti legata kiel “Tiāntāi”, sed en mia unua kruda manuskripto ĝi estis erare indikita per fonetikaj signoj “Tiāntái” pro mia nesciado. La eraroj de tiu ĉi kategorio estas kaŝitaj danĝeroj por la vortaro. Kiel malkovri kaj korekti la erarojn de la dua kaj la tria kategorioj estas problemo malfacile solvebla. Mi esperas, ke post plurfojaj reviziadoj kaj korektadoj mi povos redukti la erarojn ĝis minimumo, sed mi ne estas tute certa, ĉu la celo, al kiu mi strebas, povos esti atingita kaj ĉu miaj subjektivaj penoj povos rikolti deziratajn objektivajn rezultojn — mi atendas, ke oni faru objektivajn ekzamenon kaj juĝon.

 

Ĉeĥov, fama rusa verkisto, iam skribis novelon Veto. Ĝi rakontas, ke iu vetis kun bankiero je sumo da mono, ke li enfermos sin en dometo sen eliri eksteren dum 15 jaroj, kondiĉe ke li povos legi. Li persiste daŭrigis sian enfermiĝon preskaŭ ĝis la fino, tiel ke li povos eliri el la fermita dometo en la sekva tago kaj gajnos la sumon. Kaj tamen ĝuste antaŭ la mateniĝo li lasis letereton, en kiu estis skribite: “Min kruele turmentis la soleco… La dek kvin jaroj forpasis, kiel akvo malrapide forfluadis. Mi maljuniĝis, miaj haroj distaŭzitaj blankiĝis, kaj mia vizaĝo jam estas plena de faltoj… kiel kruele kaj ridinde estas suferi 15-jaran solecon nur pro la sumo da vetaĵo! Mi decidas tuj forkuri el ĉi tie.” Tiele li ne persistis ĝis la lasta minuto kaj eliris el la enfermiĝo antaŭ la tempolimo. La kompilado de mia Granda Vortaro Ĉina-Esperanta daŭris 14 jarojn. Retrorigardante al la longa procezo, mi estas atakata de mil sentoj. Nun mi neniel povas prezenti al mi, kiel mi eltenis la turmentadon de monotoneco kaj soleco dum la longa kaj malfacila kompilado, kiu similis vojaĝon de pli ol 5 000 tagoj en preskaŭ senlima dezerto, tagon post tago kaj jaron post jaro, ĝis la fina celo estis atingita. Somere, en la domo neklimatizita mi lasis min bani de ŝvito, kiu gutadis sur mian klavaron aŭ konsultatan libron; vintre, kiam la ĉambra temperaturo falis preskaŭ al la nulo, surmetinte duongantojn sur miajn frostoŝvelintajn manojn, mi daŭrigis skribadon aŭ tajpadon. Mia kara edzino, ne sukcesinte konsili al mi fari portempan ĉeson, sentoplene diris, ke mi similas kamelon, kiu, peze ŝarĝita, malrapide kaj malfacile vadas, paŝon post paŝo, en senlime vasta dezerto. Ĉiu litero, ĉiu signo en la manuskripto estas kvazaŭ sablero en la dezerto, kiu estas el sableroj sennombraj. “Sub peza ŝarĝo, tintil’ kamela sonadas tutan vojon…” Tiele kantata estas iu kanto de ŝi amata. Kaj tamen, ĉio ĉi jam fariĝis paseo, restas nur la ĉ. kvin milionoj da litersignoj! La idealo, kiun mi starigis al mi en la juneco, la diligenta legado, kiun mi ĉiutage faris dum dekoj da jaroj, mia kara vivotempo, mia energio kaj miaj intelektaj fortoj, ĉio, kion mi fordonis, kristaliĝis en la kvin milionoj da litersignoj. Estas ja vere malfacile al ni plenumi unu aŭ du aferojn efektive laŭdindajn por la socio, por la mondo, en kiu ni vivas. Tion povas plenumi nur tiuj, kiuj ĉiam diligente kaj konscience laboras dum sia vivo kun nefleksebla volo, konstanteco kaj persistemo, metante siajn tutajn fortojn fizikan kaj mensan en sian aferon entreprenitan, kiun li amas per sia tuta animo. El la aferoj, kiujn mi faris dum mia tuta vivo, la finkompilo de GrandaVortaro Ĉina-Esperanta estas la sola fierinda, ĉar en ĝi enkorpiĝis la fruktoj de miaj lernado kaj studado de Esperanto dum la plejparto de mia vivo; la dekkvar-jara kompilado estas nur la procezo de koncentrado. Kompare kun ĝi ĉiuj aliaj aferoj estas tro bagatelaj por mencio.

 

Tiu ĉi vortaro estas la frukto de akumuliĝo de kolektivaj scioj. Dum la kompilado mi konsultas dekojn da diversaj vortaroj kaj referencaj libroj, el kiuj la plej ĉefaj estas Nuntempa Ĉinlingva Vortaro eldonita de Komerca Eldonejo, Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto kaj la Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto eldonitaj de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), Esperanto-Ĉina Vortaro kompilita de s-ro Honfan, Ĉina-Esperanta Vortaro kompilita de Ĉina Esperanto-Ligo, Vortaro Japana-Esperanta (dua eldono) kompilita de Miyamoto Masao, Cihai (Vorto-Maro) eldonita de Shanghai-a Vortaro-eldonejo, Granda Ĉinlingva Vortaro eldonita de Eldonejo de Granda Ĉinlingva Vortaro, ktp. kaj, koncerne la aranĝmanieron de artikoloj, etimologian esploradon ktp., profitis de Ĉina-Angla Vortaro eldonita de Eldonejo de Fremdlingva Instruado kaj Esplorado, Ĉina-Franca Vortaro eldonita de Komerca Eldonejo kaj Ĉina-Rusa Vortaro eldonita de Komerca Eldonejo kaj aliaj vortaroj ĉinaj-fremdlingvaj kaj ĉerpis multe da valora materialo el ili. Nun mi sincere esprimas mian koran dankon al la aŭtoroj kaj kompilintoj de ĉiuj konsultitaj vortaroj kaj libroj (ili estas tro multaj por esti detale cititaj).

     

Tiu ĉi vortaro estas ankaŭ la rezulto de mia diligenta laboro sub la kuraĝigo, subteno kaj helpo de esperantistoj junaj kaj maljunaj de Ĉinio. Ĉe la sukcesa finkompilo mi antaŭ ĉio volus danki la karmemorajn s-anojn Tikos kaj Honfan, veteranajn esperantistojn kaj miajn Esperanto-instruantojn. Dum la silentado de la Esperanta movado en Ĉinio en la tumulta jardeko (t.e. la periodo de la Kultura Revolucio 1966-1976) de la lasta jarcento, estis s-ano Tikos, kiu plifirmigis mian konvinkon pri la idealo de Esperanto per senĉesa korespondado kun mi, kaj dank’ al li mi fariĝis fidela esperantisto dumviva. Kiam mi akiris sukcesojn en mia lernado de Esperanto, estis s-ano Honfan, kiu kondukis min sur la vojon de vortaro-kompilado. Li ne nur invitis min partopreni en la kompilado de la fama Esperanto-Ĉina Vortaro, sed ankaŭ instigis min kompili alian vortaron, nome vortaron ĉinan-Esperantan kun sufiĉe granda amplekso. Mi devas danki ankaŭ al s-ro Qin Kaiji, kiu, aŭdinte ke mi kompilas ĉinan-Esperantan vortaron, bonvole donacis al mi kelkajn rarajn Esperantajn librojn por mia konsultado. En la procezo de la kompilado mi kopiis per komputila presilo parton de mia kompilata vortaro kiel specimenan manuskripton kaj sendis ĝin al kelkaj kompetentaj esperantistoj por peti iliajn opiniojn. Ili ĉiuj zorge kontrolis la specimenon kaj donis siajn opiniojn, kiuj helpis min en plibonigo de la kompilado. Al ili ĉiuj mi ŝuldas plej korajn dankojn. En la lasta stadio de la kompilado multaj esperantistoj-retamikoj esprimis en interretaj Esperantaj forumoj siajn zorgan priatenton kaj ardan deziron pri pli frua finkompilo de la vortaro kaj prezentis proponojn por solvi la problemon de la eldonado. Ĉiufoje, kiam mi rememoras iliajn entuziasmajn vortojn, mi sentas mian koron plena de varmeco kaj karesata de sincera konsolo. Mi ankaŭ publikigis parton de la manuskripto en Ĉina Esperanta Forumo por peti opiniojn de esperantistoj-retamikoj. Multaj el ili legis kaj donis siajn opiniojn por plibonigi la kompiladon, kaj pro tio mi volas danki inter aliaj s-ron Wen Jingen, kiu, malgraŭ sia multokupiteco, atente legis la tutan specimenan manuskripton de A ĝis F kaj skribis artikolon, en kiu li faris trafe altan taksadon pri la manuskripto kaj ankaŭ montris korektendaĵojn kaj plibonigendaĵojn en la specimeno. Liaj opinioj kaj proponoj ludis gvidan rolon en mia plua reviziado de la malneto de la vortaro. Miaj intimaj Esperanto-amikoj Hu Guozhu, Shi Chengtai, Zhang Danchen kaj aliaj ĉiam sekvis kun intereso la kompiladon de la vortaro de la komenco ĝis la fino kaj ofte sendis al mi varmajn retmesaĝojn, kiuj alportis al mi iliajn sincerajn kuraĝigojn kaj zorgemon.

 

Ĉar mia vortaro estas grandampleksa, en kiu multaj artikoloj, precipe la vortoj kaj esprimoj, kiuj havas profundan signifon propran al la ĉina kulturo, kaj la novaj vortoj spegulantaj la socian vivon kaj la terminoj sciencaj kaj teknikaj, kiuj estas unuafoje enmetitaj en Esperantan vortaron kaj tradukitaj de mi sen pretaj Esperantaj tradukmanieroj por pruntepreno, tial, en tiu ĉi senco, la kompilado de mia vortaro estas laboro esploreca kaj sekve pli malfacila ol tiu de ordinaraj vortaroj ĉinaj-fremdlingvaj. Kvankam mi faris mian plejeblon por la kompilado, tamen mi bone konscias, ke inter mia persona penado kaj la efektiva efiko estas ne malgranda distanco. Multo el tio, kion mi devas fari, estas ankoraŭ ne bone plenumita. Mi ne scias, kiom da eraroj kaj senatentaj preterlasoj en la vortaro ankoraŭ ne estas malkovritaj, kaj pro tio mi sentas maltrankvilon kaj bedaŭron. Sed mi jam ne havas la eblecon retiriĝi, nek povas heziti. Esperantaj amikoj atendas mian vortaron. Mi devas peni kiel eble plej frue liveri mian vortaron al la Esperanta publiko, farante ĉiujn preparojn por la eldonado. Ĉi-momente, kiam la vortaro estas aperonta, mi sentas min ĝuste en tia animstato, kian siatempe havis Zamenhof ĉe la publikigo de la unua libro: “Mi sentis, ke mi staras antaŭ Rubikono … kaj … mi transiris Rubikonon**.”

 

 

*Bodhidharma: Majahana budhisto, kiu venis en Ĉinion en la 6-a jarcento por disvolvi ĉinan budhisman skolon, nome skolon de djano aŭ ĉina zeno.

**Rubikono estas rivereto, inter la Roma teritorio kaj la Cisalpa Gaŭlio, kiun transpaŝi estis malpermesite al armitaj legioj. Kiam Pompeo, Roma generalo kaj regnestro konspiris kun la senato kontraŭ Cezaro, alia Roma generalo kaj regnestro, tiu ĉi lasta transiris la rivereton kaj atakis ilin, sekve la esprimo “transiri la Rubikonon” signifas, ke transpaŝi limon, post kiu oni estas senrevene ligita al iu entrepreno.

 

 

[此贴子已经被作者于2007-12-1 9:29:38编辑过]
ip地址已设置保密
2007/11/24 8:37:35

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.10938 秒, 3 次数据查询