dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区王崇芳老师帖子专区 Afiŝejo por s-ro Wang Chongfang → 国学典籍每日一帖:《四书•大学》§05(WCF)

您是本帖的第 991 个阅读者
树形 打印
标题:
国学典籍每日一帖:《四书•大学》§05(WCF)
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
楼主
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
国学典籍每日一帖:《四书•大学》§05(WCF)
LA GRANDA LERNADO
大 学

Komentario de la filozofo Zeng
曾传

§05
Tio estas nomata la konado de la radiko. Tio estas nomata la atingo de la perfektecon de la sciado.
此谓知本,此谓知之至也。

La supra kvina ĉapitro de la komentario klarigas la signifon de “la esplorado de la estaĵoj kaj la fenomenoj de la mondo por akiri sciojn”, sed nun ĝi estas perdita. Mi arogas al mi provi fari kompletigon sekvante la vidpunkton de la filozofo Cheng kiel la jenon:
La signifo de la frazo “la metodo akiri sciojn kuŝas en la esplorado de la estaĵoj kaj la fenomenoj de la mondo” estas la jena:
Se ni deziras perfektigi nian sciadon, ni devas esplori la principojn de ĉio, kun kio ni venas en kontakton, ĉar la homa inteligenta menso certe estas funkciigata por sciado, kaj ekzistas neniu estaĵo aŭ fenomeno, kiu ne havus sian propran principon, kaj tial, se nur ĉiuj principoj ne estas plene esploritaj, la homa sciado restas nekompleta.
右传之五章,盖释格物、致知之义,而今亡矣。闲尝窃取程子之意以补之曰:“所谓致知在格物者,言欲致吾之知,在即物而穷其理也。盖人心之灵莫不有知,而天下之物莫不有理,惟于理有未穷,故其知有不尽也。
Pro tio la Granda Lernado por plenaĝuloj, en la komenco de siaj lecionoj, instruas al la lernanto, rilate ĉiujn estaĵojn kaj fenomenojn en la mondo, komenci per tio, kion li jam scias pri la principoj, kaj daŭrigi sian esploradon, ĝis li atingas la ekstremecon. Post tia penado longatempa li povos iam subite trovi sin jam posedanta vastan kaj profundan penetron. Tiam la ecoj de ĉiuj estaĵoj, eksteraj aŭ internaj, substilaj aŭ krudaj, fariĝos ĉiuj komprenataj, kaj la menso, en sia tuta substanco kaj siaj rilatoj kun la estaĵoj, estos perfekte inteligenta. Tio estas nomata la esplorado de la estaĵoj. Tio estas nomata la perfekteco de la sciado.
是以大学始教,必使学者即凡天下之物,莫不因其已知之理而益穷之,以求至乎其极。至于用力之久,而一旦豁然贯通焉,则众物之表里精粗无不到,而吾心之全体大用无不明矣。此谓物格,此谓知之至也。”
ip地址已设置保密
2016/4/19 8:36:10

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.06250 秒, 4 次数据查询