国学典籍每日一帖:《四书•大学》§06-01~02(WFC)
LA GRANDA LERNADO
大 学
Komentario de la filozofo Zeng
曾传
§06
§06-01
Tio, kio estas nomata la sincerigo de la pensoj, signifas, ke oni nepre ne trompas sin mem. Same kiel oni abomenas la fetoron kaj same kiel oni amas la virinan belecon, ĉio, kio venas el la koro, devas esti sincera — tio estas nomata la memdisciplino, la maniero fari sin kontenta. Tial la homo de alta moraleco devas esti singarda pri siaj manieroj eĉ tiam, kiam oni estas tute sola.
所谓诚其意者:毋自欺也,如恶恶臭,如好好色,此之谓自谦,故君子必慎其独也!
§06-01
Sed la homo vulgaranima kaptas ĉiun okazon, en kiu li estas sola, por fari senskrupule malmoralaĵon, sed kiam li aperas antaŭ homo de alta moraleco, li kaŝas siajn malbonajn agojn kaj elmontras nur siajn bonajn kvalitojn tute ne sciante ke, kiam aliaj rigardas lin, ili kvazaŭ povas vidi eĉ liajn pulmojn kaj hepaton. Tiuokaze, kian utilon do havas la kaŝado de la malbono kaj la elmontro nur de la bono? Ĉio profunde kaŝita en la koro neeviteble manifestiĝas ekstere, tial la homo de alta moraleco nepre devas esti singarda pri siaj manieroj eĉ tiam, kiam li estas tute sola.
小人闲居为不善,无所不至,见君子而后厌然,揜其不善,而着其善。人之视己,如见其肺肝然,则何益矣。此谓诚于中,形于外,故君子必慎其独也。