国学典籍每日一帖:《中庸》§12 (WCF)
LA DOKTRINO DE MEZECO
中 庸
§12
La filozofio de la vivo, kiun sekvas noblulo, estas ne nur komuna, sed ankaŭ profunda. Ĝia ĝenerala ideo estas konata al la malkleraj viroj kaj virinoj, sed ĝia profunda kvintesenco estas super la komprenkapablo eĉ de la saĝulo. Ĝia ĝenerala normo estas praktikebla por mezbonaj viroj kaj virinoj, sed ĝia plej alta postulo estas super la atingokapablo eĉ de la saĝulo. Grandioza estas la universo, tamen oni trovas en ĝi ion, pri kio oni ne estas kontenta. Tial la virto de altmorala homo, pri kiu noblulo parolas, estas tiel granda, ke la universo apenaŭ povas ĝin enteni; ĝi estas ankaŭ tiel malgranda, ke nenio en la universo povas ĝin disfendi. Estas dirite en Libro de Poezio (la plej frua antologio de poemoj kaj unu el la Kvin Klasikaĵoj — trad.): ‘Nizo flugas supren en la ĉielon, fiŝo naĝas malsupren en la abismon.’ Tio analogie esprimas, ke la virto de la saĝulo, en siaj simplaj elementoj, estas alte klara kiel sur la tero, tiel ankaŭ en la ĉielo. La filozofio de la vivo, kiun la noblulo sekvas, komenciĝas en la manieroj de la ordinaraj viroj kaj virinoj, sed ĝia perfekta manifestiĝo hele brilas en la universo.
君子之道费而隐。夫妇之愚,可以与知焉,及其至也,虽圣人亦有所不知焉;夫妇之不肖,可以能行焉,及其至也,虽圣人亦有所不能焉。天地之大也,人犹有所憾。故君子语大,天下莫能载焉;语小,天下莫能破焉。诗云:“鸢飞戾天,鱼跃于渊。”言其上下察也。君子之道,造端乎夫妇;及其至也,察乎天地。
La supra dekdua ĉapitro entenas la vortojn de Zisi kaj ilustras tion, kio estas dirita en la unua ĉapitro, nome “oni neniam forlasas la vojon”. En la sekvantaj ok ĉapitroj li citas, en diversaj manieroj, la vortojn de Konfuceo, por ilustri ĝin.
右第十二章。子思之言,盖以申明首章道不可离之意也。其下八章,杂引孔子之言以明之。