dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区王崇芳老师帖子专区 Afiŝejo por s-ro Wang Chongfang → 国学典籍每日一帖:《中庸》§20-06 (WCF)

您是本帖的第 874 个阅读者
树形 打印
标题:
国学典籍每日一帖:《中庸》§20-06 (WCF)
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
楼主
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
国学典籍每日一帖:《中庸》§20-06 (WCF)
LA DOKTRINO DE MEZECO
中 庸


§20-06
“Teni pian koron kaj dignan aspekton kaj rifuzi fari ĉion, kio estas kontraŭa al la deco, — jen estas por la reganto la maniero plialtigi sian kulturitecon. Teni sin for de tiuj, kiuj diras malicajn vortojn pri aliaj, distancigi sin de belaj virinoj, malŝati la riĉecon kaj ŝati la moralan karakteron, — jen estas por li la maniero instigi la virtajn kapablulojn al honesta devoplenumo. Doni al ili honoran pozicion kaj plialtigi ilian salajron kaj dividi kun ili la ŝatojn kaj malŝatojn, — jen estas por li la maniero igi siajn karajn personojn pli ami lin. Meti sufiĉajn subulojn sub la disponon de la ministroj, — jen estas por li la maniero pliefikigi ilian servadon al la regno. Teni sian vorton kaj plialtigi la salajron de la regnoficistoj, — jen estas por li la maniero instigi ilin al pli diligenta laboro. Servutigi la popolon en la ĝusta tempo kaj malpezigi la imposton, — jen estas por li la maniero altiri al si pli da popolanoj. Pagi al la metiistoj salajron kaj liveri al ili nutraĵon surbaze de ĉiutaga kaj ĉiumonata kontrolado de ilia laboro, — jen estas por li la maniero stimuli ilian entuziasmon en laboro. Deziri bonan vojaĝon al tiuj, kiuj forveturas, kaj bonvenigi tiujn, kiuj alvenas, laŭdi tiujn, kiuj faras bonojn kaj simpatii tiujn, kiuj estas malkapablaj, — jen estas por li la maniero montri mildecon al la popolo de la landlimaj regionoj. Daŭrigi la genealogian linion, kiu estas preskaŭ rompita, revivigi la dekadencintajn regnojn, kvietigi tumultojn, subteni tiujn, kiuj estas en malfacilo kaj danĝero, doni aŭdiencojn kaj akcepti senditojn en la difinita tempo, donaci pli da rekompencoj kaj postuli malpli da tributoj, — jen estas por li la maniero pacigi la feŭdajn dukojn kaj princojn. Ĉiuj, kiuj sin okupas je la regado de la imperio kun ĉiuj ĝiaj regnoj kaj familioj, devas sekvi la naŭ regulojn kiel normojn. Kaj la kondiĉoj necesaj por praktiki la naŭ regulojn estas la samaj.
齐明盛服,非礼不动,所以修身也;去谗远色,贱货而贵德,所以劝贤也;尊其位,重其禄,同其好恶,所以劝亲亲也;官盛任使,所以劝大臣也;忠信重禄,所以劝士也;时使薄敛,所以劝百姓也;日省月试,既禀称事,所以劝百工也;送往迎来,嘉善而矜不能,所以柔远人也;继绝世,举废国,治乱持危,朝聘以时,厚往而薄来,所以怀诸侯也。凡为天下国家有九经,所以行之者一也。
ip地址已设置保密
2016/6/20 8:24:20

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04688 秒, 4 次数据查询