国学典籍每日一帖:《中庸》§21(WCF)
LA DOKTRINO DE MEZECO
中 庸
§21
La akrevida inteligenteco en la distingado de aferoj, kiu rezultas el la sincereco en la plej interna koro, estas kunnaskita naturo; la sincereco en la plej interna koro, kiu rezultas el la akrevida inteligenteco en la distingado de aferoj, estas atribuita al la edifado. Kiam oni estas sincera en sia plej interna koro, oni povas esti tre akrevida en la distingado de aferoj; kaj kiam oni estas akrevida en la distingado de aferoj, oni povas esti tre sincera en sia plej interna koro.
自诚明,谓之性;自明诚,谓之教。诚则明矣,明则诚矣。
La supra estas la dudekunua ĉapitro. Zisi daŭrigas en ĝi la traktadon kaj klarigas la temojn “la virto de la Ĉielo” kaj “la virto de la homo”, menciitajn en la antaŭa ĉapitro. La sekvantaj dek du ĉapitroj ĉiuj estas el la vortoj de Zisi, ripetade ilustrante la signifon de tiu ĉi.
右第二十一章。子思承上章夫子天道、人道之意而立言也。自此以下十二章,皆子思之言,以反复推明此章之意。