dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区王崇芳老师帖子专区 Afiŝejo por s-ro Wang Chongfang → 修订后的《论语》第三篇(WCF)

您是本帖的第 1476 个阅读者
树形 打印
标题:
修订后的《论语》第三篇(WCF)
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
楼主
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
修订后的《论语》第三篇(WCF)
ĈAPITRO III BA YI
八佾篇第三
(El dudek ses sekcioj)
(共二十六章)
(En tiu ĉi ĉapitro estas registritaj la traktoj de Konfuceo pri la ritoj kaj la muziko.)
(本篇主要记孔子论礼乐之事。)
 
§03
 
§03-01
Parolante pri la ĉefo de Ji-familio28, Konfuceo diris: “Li ordonis al ok vicoj da personoj29 muziki kaj danci en lia korto. Se tion ĉi li aŭdacis fari, kion alian do li ne aŭdacus?”
孔子谓季氏,八佾舞于庭,是可忍也,孰不可忍也?
 
§03-02
La tri familioj30 uzis la odon Yong31 tiam, kiam la oferaĵoj estis forprenataj ĉe la fino de la oferceremonio. La Majstro diris: “Tiu odo kantas: ‘La princoj helpas ĉe la oferado; la Filo de Ĉiel’ solenaspektas.”32 — En kia senco do la du versoj estis aplikataj en la haloj de la tri familioj?”
三家者,以《雍》彻。子曰:“‘相维辟公,天子穆穆’,奚取于三家之堂?”
 
§03-03
La Majstro diris: “Kiel la homo senvirta povus agi laŭ la ritoj? Kiel la homo senvirta povus ami la muzikon?”
子曰:“人而不仁,如礼何?人而不仁,如乐何?”
 
§03-04
Lin Fang33 demandis pri la esenco de la ritoj. La Majstro diris: “Granda estas via demando! En festaj ceremonioj ŝparo estas preferinda al malŝparo. En funebraj ceremonioj profunda malĝojo estas preferinda ol atento al ĉiuj detaloj de la formalaĵoj.”
林放问礼之本。子曰:“大哉问!礼与其奢也,宁俭;丧,与其易也,宁戚。”
 
§03-05
La Majstro diris: “Kvankam la barbaraj triboj de la oriento kaj la nordo havas siajn estrojn, tamen ili estas malpli bonaj ol la regnoj de nia granda lando, eĉ se tiuj ne havus siajn suverenojn.”
子曰:“夷狄之有君不如诸夏之亡也。”
 
§03-06
La ĉefo de Ji-familio28 volis iri por fari oferadon al la monto Tai34
La Majstro diris al Ran You35: “Ĉu vi ne povas deadmoni lin de tia ago?” Li respondis: “Mi ne povas.” La Majstro diris: “Ho ve! Ĉu do oni eĉ povus diri, ke la dio de la monto Tai estas tiel senscia pri la ritoj, kiel Lin Fang33?”
季氏旅于泰山。子谓冉有曰:“女弗能救与?”对曰:“不能。”子曰:“呜呼!曾谓泰山不如林放乎?”
 
§03-07
La Majstro diris: “La nobluloj ne konkuras. Se ili ne povas eviti konkuron, ĝi okazas nur en la arkpafado. Sed eĉ tiuokaze ili salutas sin reciproke, antaŭ ol iri al la pafejo, kaj trinkas vinon post la pafado. Do eĉ dum sia konkurado ili restas nobluloj.”
子曰:“君子无所争。必也射乎!揖让而升,下而饮。其争也君子。”
 
§03-08
Zixia6 demandis: “Kion signifas la versoj: ‘Kiel bela la vizaĝ’ kun ridkavetoj! Kiel ĉarmaj la okuloj blankaj-nigraj!’ ‘La pure blanka fon’ por la koloroj buntaj’36?” La Majstro diris: “La pentrado sekvas la preparon de la blanka fono.”
Zixia demandis: “Ĉu do la ritoj estas afero, kiu sekvas la virton kaj la justecon?” la Majstro diris: “Estas Shang37, kiu kapablas elvolvi mian ideon. Nun mi povas ekparoli kun vi pri la Poemoj.38”
子夏部曰:“‘巧笑倩兮,美目盼兮,素以为绚兮。’何谓也?”子曰:“绘事后素。”曰:“礼后乎?”子曰:“起予者商也!始可与言《诗》已矣。”
 
§03-09
La Majstro diris: “La ritojn de la dinastio Xia26 mi povas priskribi, sed la regno Qi, kie regas la posteuloj de Xia, ne povas liveri sufiĉan ateston al mia priskribo. La ritojn de la dinastio Yin25 mi povas priskribi, sed la regno Song, kie regas la posteuloj de Yin, ne povas liveri sufiĉan ateston al mia priskribo. Ili ne povas tion fari, ĉar en la du regnoj mankas sufiĉaj dokumentoj kaj historio-konantaj saĝuloj. Se la dokumentoj estus sufiĉaj, mi povus citi ilin kiel apogon por miaj vortoj.”
子曰“夏礼吾能言之,杞不足征也;殷礼,吾能言之,宋不足征也。文献不足故也。足,则吾能征之矣。”
 
§03-10
La Majstro diris: “Ĉe la Granda Oferado39, post la unua oferverŝo de vino, mi jam ne volas plu ĝin spekti.”
子曰:“禘自既灌而往者,吾不欲观之矣。”
 
§03-11
Iu demandis pri la signifo de la Granda Oferado. La Majstro respondis: “Mi ne scias. Kiu scius ĝian signifon, tiu povus trovi la regadon de la imperio tiel facila, kiel meto de io ĉi tien.”40 Tion dirante, li fingromontris sian manplaton.
或问禘之说。子曰:“不知也。知其说者之于天下也,其如示诸斯乎! ”指其掌 。
 
§03-12
La Majstro faris oferadon al siaj prapatroj, kvazaŭ ili alestus. Li faris oferadon al dioj, kvazaŭ ili alestus. La Majstro diris: “Se mi ne povas persone ĉeesti la oferadon, tio estas por mi kvazaŭ okazus nenia oferado.”
祭如在,祭神如神在。子曰:“吾不与祭,如不祭。”
 
§03-13
Wangsun Jia41 demandis pri la signifo de la popoldiro “prefere flatu la dion de la kuirforno, ol la dion de la sudokcidenta angulo de la domo42”. La Majstro diris: “Ĝi ne estas ĝusta. Al tiu, kiu ofendas la Ĉielon, preĝoj neniel helpas.”
王孙贾问曰:“与其媚于奥,宁媚于灶。何谓也?”子曰:“不然。获罪于天,无所祷也。”
 
§03-14
La Majstro diris: “La ritaro de la dinastio Zhou27 estis starigita surbaze de tiu de la du antaŭaj dinastioj43. Kiel kompleta kaj eleganta ĝi estas! Mi sekvas la ritaron de Zhou.”
子曰:“周监于二代,郁郁乎文哉!吾从周。”
 
§03-15
Enirinte Grandan Templon44, la Majstro demandis pri ĉiu afero tiea. Iu diris: “Kiel oni povas diri, ke la filo de la Zou-ano45 konas la ritojn! Li eniris en Grandan Templon kaj demandis pri ĉiu afero tiea.” Aŭdinte tion, la Majstro diris: “Ĝuste tio estas la ritoj.”
子入太庙,每事问。或曰:“孰谓鄹人之子知礼乎?入太庙,每事问。”子闻之,曰:“是礼也。”
 
§03-16
La Majstro diris: “En arkpafado de rita ceremonio ne estas nepre necese trapafi la ledan celtabulon, ĉar ne ĉiu arkpafanto havas egalan forton. Tio ĉi estas regulo el la antikveco.”
子曰:“射不主皮,为力不同科,古之道也。“
 
§03-17
Zigong9 intencis ne uzi kapron kiel viktimon ĉe la oferado al la prapatroj okazigata en la unua tago de ĉiu monato. La Majstro diris: “kara Ci11, vi amas la kapron, kaj mi, la ritojn.”
子贡欲去告朔之饩羊。子曰:“赐也!尔爱其羊,我爱其礼。”
 
§03-18
La Majstro diris: “La plena observado de la ritoj en servado al la suvereno estas kalkulata de la aliaj kiel flatado!”
子曰:“事君尽礼,人以为谄也。”
 
§03-19
La princo Ding46 demandis: “Kiel la suvereno devas uzi siajn korteganojn? Kaj kiel tiuj devas servi sian suverenon?” Konfuceo respondis: “La suvereno devas uzi siajn korteganojn laŭ la decreguloj, kaj la korteganoj devas servi sian suverenon kun fideleco.”
定公问:“君使臣,臣事君,如之何?”孔子对曰:“君使臣以礼,臣事君以忠。”
 
§03-20
La Majstro diris: “La poemo Guan Ju47 esprimas ĝojon sen malĉasteco kaj malĝojon sen korŝira doloro.”
子曰:“《关睢》乐而不淫,哀而不伤。”
 
§03-21
La princo Ai22 demandis Zai Wo48 pri la altaroj de la terdio. Zai Wo respondis: “Ili estis faritaj el pina ligno en la dinastio Xia26, el la cipresa en la dinastio Yin25 kaj el la kaŝtanarba en la dinastio Zhou27. La kaŝtanarba ligno laŭkrede havis la efikon timtremigi la popolon.” Aŭdinte pri tio, la Majstro diris al Zai Wo: “Kio estas farita, farita; kio pasis, pasis! Ne estas necese fari riproĉon pri ĉi tio.”
哀公问社于宰我。宰我对曰:“夏后氏以松,殷人以柏,周人以栗,曰:使民战栗。”子闻之,曰:“成事不说,遂事不谏,既往不咎。”
 
§03-22
La Majstro diris: “Malgrandanima ja estis Guan Zhong49!” Iu demandis: “Ĉu do Guan Zhong estis ŝparema?” “Guan,” respondis la Majstro, “havis sian privatan tenejon, en kiu amasiĝis mono, kaj el liaj subuloj neniu plenumis duoblan oficon. Kiel do li povus esti kalkulata kiel ŝparema?”
“Do, ĉu Guan Zhong konis la ritojn?” La Majstro respondis: “La princoj de regnoj havas ĉiu ekranmuron kontraŭ sia pordego; ankaŭ Guan havis tian muron. La princoj de regnoj havas ĉiu en sia halo meblon uzatan por surmeti pokalojn dum akcepto de aliregna princo; ankaŭ Guan havis tian meblon. Se Guan konis la ritojn, kiu alia do ilin ne konus?”
子曰:“管仲之器小哉!”或曰:“管仲俭乎?”曰:“管氏有三归,官事不摄,焉得俭?”“然则管仲知礼乎?”曰:“邦君树塞门,管氏亦树塞门。邦君为两君之好,有反坫,管氏亦有反坫。管氏而知礼,孰不知礼?”
 
§03-23
Parolante pri la muziko kun la Granda Muzik-majstro de la regno Lu, la Majstro diris: “Estas konebla la muzikludado. Ĉiuj muzikpecoj komenciĝas per forta unisono. Baldaŭ ili fariĝas pure harmoniaj, klaraj, kontinue fluaj, kaj tiel venas al la fino.”
子语鲁大师乐,曰:“乐其可知也:始作,翕如也;从之,纯如也,皦如也,绎如也,以成。”
 
§03-24
La landlima gardisto en Yi50 petis la permeson viziti la Majstron, dirante: “Kiam ajn homo de alta virto venas ĉi tien, mi ĉiam petas la permeson lin vidi.” La disĉiploj, kiuj tiam sekvis Konfuceon, alkondukis lin al sia Majstro. Elirinte post la vizito, la homo diris al la disĉiploj: “Miaj amikoj, kial vi malĝojas pri tio, ke via Majstro perdis sian oficon? La mondo jam estas longe sen la principoj de vero kaj justo. La Ĉielo certe faros vian Majstron kvazaŭ sonorilo kun ligna lango51.”
仪封人请见,曰:“君子之至于斯也,吾未尝不得见也。”从者见之。出曰:“二三子何患于丧乎?天下之无道也久矣,天将以夫子为木铎。”
 
§03-25
Parolante pri la muzikaĵo Shao52, la Majstro diris: “Ĝi estas perfekte bela kaj ankaŭ perfekte bona. Sed pri la muzikaĵo Wu53 li diris: “Ĝi estas perfekte bela, sed ne perfekte bona.”
子谓《韶》:“尽美矣,又尽善也。”谓《武》:“尽美矣,未尽善也。”
 
§03-26
La Majstro diris: “Altaj postenoj okupataj sen grandanimeco; ceremonioj plenumataj sen respekto; funebraĵoj kondukataj sen malĝojo — ĉi tiujn aferojn mi ne toleras!”
子曰:“居上不宽,为礼不敬,临丧不哀,吾何以观之哉!”
 
ip地址已设置保密
2016/11/2 8:34:19

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04688 秒, 4 次数据查询