dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区王崇芳老师帖子专区 Afiŝejo por s-ro Wang Chongfang → 修订后的《论语》第八篇(WCF)

您是本帖的第 1522 个阅读者
树形 打印
标题:
修订后的《论语》第八篇(WCF)
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
楼主
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
修订后的《论语》第八篇(WCF)
ĈAPITRO VIII TAI BO
泰伯篇第八
(El dudek unu sekcioj)
(共二十一章)
(En tiu ĉi ĉapitro estas registritaj la paroloj de Konfuceo kaj Majstro Zeng kaj la laŭdaj taksadoj  de konfuceo pri antikvuloj.)
(本篇主要讲孔子、曾子的言论,以及孔子对古人的评赞。)
 
§08
 
§08-01
La Majstro diris: “Taibo118 povas esti kalkulata kiel homo jam atinginta la plej altan gradon de la virto. Trifoje li cedis la tronon al Jili119, kaj pro tio la popolo preskaŭ ne povis trovi ĝustajn vortojn por laŭdi lian konduton.”
子曰:“泰伯其可谓至德也已矣,三以天下让,民无得而称焉。”
 
§08-02
La Majstro diris: “Respekto, sen la decreguloj, fariĝas io laciga; singardo, sen la decreguloj, fariĝas timemo; kuraĝo, sen la decreguloj, fariĝas malobeo; malkaŝemo, sen la decreguloj, fariĝas parolpikeco. Kiam tiuj, kiuj okupas altajn postenojn, bone plenumas ĉiujn siajn devojn al siaj parencoj, tiam la popolo estas vekita al la virto. Kiam la malnovaj amikoj ne estas neglektataj de ili, tiam la popolo ne tenas sin fremda unu kontraŭ alia.”
子曰:“恭而无礼则劳,慎而无礼则葸,勇而无礼则乱,直而无礼则绞。君子笃于亲,则民兴于仁;故旧不遗,则民不偷。”
 
§08-03
Kiam Majstro Zeng5 estis malsana, li vokis al si siajn disĉiplojn kaj diris: “Rigardu miajn piedojn! Rigardu miajn manojn! Estas dirite en Libro de Poezio10: “Ni estu singardaj kaj atentemaj, kvazaŭ ni starus sur la rando de abismo, aŭ irus sur maldika glacio sur akvo.’ Nun, miaj karaj disĉiploj, mi jam scias, ke mi baldaŭ sekure alvenos en la havenon.” (Laŭ konfuceismo, la fila devo postulis, ke oni, ĉe sia morto, devu prezenti en kompleta integreco sian korpon, kiun oni ricevis de siaj gepatroj ĉe sia naskiĝo. — Trad.)
曾子有疾,召门弟子曰:“启予足,启予手!《诗》云:‘战战兢兢,如临深渊,如履薄冰。’而今而后,吾知免夫。小子!”
 
§08-04
Kiam Majstro Zeng estis malsana, Meng Jing120 iris viziti lin. Zeng diris: “Kiam birdo estas mortanta, ĝiaj kantoj estas malgajaj; kiam homo estas mortanta, liaj vortoj estas afablaj. En sia konduto la altrangulo devas konsideri aparte gravaj la jenajn principojn: li seriozigu sian sintenon por esti libera de krudeco kaj malrespekto; li sincerigu sian mienon por ĝui alies konfidon; kaj li afabligu siajn parolojn por eviti malĝentilaĵojn kaj malagrablaĵojn. Koncerne tiajn aferojn, kiaj estas la detaloj de oferado, lasu specialajn taskitojn zorgi pri ili.”
曾子有疾,孟敬子问之。曾子言曰:“鸟之将死,其鸣也哀;人之将死,其言也善。君子所貴乎道者三:动容貌,斯远暴慢矣;正颜色,斯近信矣;出辞气,斯远鄙倍矣。笾豆之事,则有司存”。
 
§08-05
Majstro Zeng diris: “Esti dotita per kapablo kaj tamen modeste meti demandojn al tiuj, kiuj estas nekapablaj; posedi multajn sciojn kaj tamen meti demandojn al tiuj, kiuj posedas malmultajn; havi, kvazaŭ li ne havus; esti plena, kvazaŭ li estus malplena; esti ofendita, kaj tamen esti pardonema — jen la manieroj, en kiuj kondutis unu el miaj antaŭaj amikoj121.”
曾子曰:“以能问于不能,以多问于寡;有若无,实若虚;犯而不校。昔者吾友尝从事于斯矣。”
 
§08-06
Majstro Zeng diris: “Se troviĝas persono, al kiu oni povas konfidi la prizorgon de juna orfo kaj komisii la aŭtoritaton super regno de cent lioj122, kaj kiun nenio povas fleksi en kriza momento de vivo aŭ morto: — ĉu tia homo estas noblulo? Li ja vere estas noblulo!”
曾子曰:“可以托六尺之孤,可以寄百里之命,临大节而不可夺也。君子人与?君子人也!”
 
§08-07
Majstro Zeng diris: “La klerulo devoscia ne devas malhavi grandanimecon kaj firman volo, ĉar lia ŝarĝo estas peza kaj lia vojo estas longa. Li prenas la efektivigon de la perfekta virto kiel sian taskon: — ĉu lia ŝarĝo ne estas peza? Lia vojirado ĉesas nur kun lia morto: — ĉu lia vojo ne estas longa?”
曾子曰:“士不可以不弘毅,任重而道远。仁以为己任,不亦重乎?死而后已,不亦远乎?”
 
§08-08
La Majstro diris: “La Poemoj10 inspiras min; la ritoj firme starigas min; kaj la muziko perfektigas min.”
子曰:“兴于《诗》,立于礼,成于乐。”
 
§08-09
La Majstro diris: “Ni povas igi la ordinaran popolon sekvi nian vojon, sed ne povas igi ilin scii la kialon.”
子曰:“民可使由之,不可使知之。”
 
§08-10
La Majstro diris: “La homo, kiu estas aŭdaca kaj malkontenta pri sia malriĉa situacio, emas fari malordon. Tian emon havas ankaŭ la homo nevirta tiam, kiam vi havas troan abomenon kontraŭ li.”
子曰:“好勇疾贫,乱也。人而不仁,疾之已甚,乱也。”
 
§08-11
La Majstro diris: “Kvankam iu havas kapablojn admirindajn, kiajn la Duko de Zhou106 havis, tamen se li estas fiera kaj avara, la ceteraj kvalitoj de li ne meritas konsideron.”
子曰:“如有周公之才之美,使骄且吝,其余不足观也已。”
 
§08-12
La Majstro diris: “Estas malfacile trovi homon, kiu studas tri jarojn sen pensi pri enoficiĝo en registaro.”
子曰:“三年学,不至于谷,不易得也。”
 
§08-13
La Majstro diris: “Havu firman konvinkon, amu lernadon kaj, se necesas, estu preta morti por la doktrino bona. Ne eniru en regnon, kiu sekvas danĝeran politikon, nek loĝu en regno, kiu estas en malordo. Kiam la ĝustaj principoj venkas, vi vin montru; kiam ili senfortiĝas, vi vin kaŝu. Kiam la lando estas bone regata, hontu esti malriĉa kaj obskura; kiam la lando estas malbone regata, hontu esti riĉa kaj honorita.”
子曰:“笃信好学,守死善道,危邦不入,乱邦不居。天下有道则见,无道则隐。邦有道,贫且贱焉,耻也;邦无道,富且贵焉,耻也。”
 
§08-14
La Majstro diris: “Tiu, kiu ne okupas tiun postenon, ne enmiksiĝas en ĝiajn administrajn aferojn.”
子曰:“不在其位,不谋其政。”
 
§08-15
La Majstro diris: “De la komenco de la muziko ludata de la muzikmajstro Zhi123 ĝis Guan Ju47, kiu estis ĉe la fino, miaj oreloj estis plenplenaj de belaj harmoniaj sonoj.”
子曰:“师挚之始,《关雎》之乱,洋洋乎盈耳哉!”
 
§08-16
La Majstro diris: “Arogantaj kaj ne malkaŝemaj, naivaj kaj ne honestaj, sinceraspektaj kaj tamen ne fidindaj — pri tiaj homoj mi vere ne komprenas, kiel ili fariĝis tielaj.”
子曰:“狂而不直,侗而不愿,悾悾而不信,吾不知之矣。”
 
§08-17
La Majstro diris: “Lernu tiamamere, kvazaŭ vi ne povus atingi vian celon kaj ĉiam timus perdi tion, kio estas jam atingita.”
子曰:“学如不及,犹恐失之。”
 
§08-18
La Majstro diris. “Kiel sublimaj estis Shun124 kaj Yu125! Ili posedis ĉion sub la ĉielo nur por la bono de la popolo.”
子曰:“巍巍乎,舜、禹之有天下也,而不与焉。”
 
§08-19
La Majstro diris: “Granda ja estis Yao126 kiel suvereno! Kiel majesta li estis! Nur la Ĉielo estis plejalta, kaj nur Yao povis sekvi ĝian ekzemplon. Kiel vasta estis lia favoro! La popolo neniel povis trovi ĝustajn vortojn por lin laŭdi. Kiel grandaj estis liaj meritoj! Kaj kiel splenda estis la sistemo de lia ritaro, kiun li iniciatis!”
子曰:“大哉,尧之为君也!巍巍乎,唯天为大,唯尧则之。荡荡乎,民无能名焉。巍巍乎,其有成功也。焕乎,其有文章。”
 
§08-20
Shun124 havis kvin eminentajn ministrojn kaj la lando estis bone regata. Reĝo Wu127 diris: “Mi havas dek kapablajn ministrojn, kiuj helpas al mi regi la landon.” Konfuceo diris: “‘Talentuloj estas malfacile troveblaj’. Kiel prave dirite! Inter la epoko Tang kaj la epoko Yu128, precipe en la tempo de Reĝo Wu, talentuloj estis plej abundaj; sed inter la dek troviĝis unu virino, efektive estis nur naŭ eminentaj ministroj. Reĝo Wen129 posedis du trionojn de la lando, tamen li daŭre vasalis al la dinastio Yin25. Lia virto, oni povas diri, ja atingis la perfektecon.”
舜有臣五人,而天下治。武王曰:“予有乱臣十人。”孔子曰:“才难。不其然乎?唐虞之际,于斯为盛,有妇人焉,九人而已。三分天下有其二,以服事殷。周之德,其可谓至德也已矣。”
 
§08-21
La Majstro diris: “Mi povas trovi nenion neperfektan en la moralaj ecoj de Yu125. Li mem nutris sin per simplaj manĝaĵoj, sed li oferis abundajn bongustaĵojn al la spiritoj. Liaj ĉiutagaj vestoj estis tre malbonaj, sed li vestis sin luksege dum la oferadoj. Li vivis en la palaco tre modesta kaj dediĉis sian tutan forton al la konstruado de irigaci- kaj dren-sistemoj. Mi povas trovi nenion neperfektan en Yu.”
子曰:“禹,吾无间然矣!菲饮食而致孝乎鬼神;恶衣服而致美乎黻冕;卑宫室而尽力乎沟洫。禹,吾无间然矣!”
ip地址已设置保密
2016/11/5 21:06:17

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.03320 秒, 4 次数据查询