dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区王崇芳老师帖子专区 Afiŝejo por s-ro Wang Chongfang → 修订后的《论语》第九篇(WCF)

您是本帖的第 1490 个阅读者
树形 打印
标题:
修订后的《论语》第九篇(WCF)
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
楼主
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
修订后的《论语》第九篇(WCF)
ĈAPITRO IX ZI HAN
子罕篇第九
(El tridek unu sekcioj)
(共三十一章)
(En tiu ĉi ĉapitro estas registritaj la paroloj de Konfuceo pri la rekomendo por la ceremoniaj reguloj kaj la instigo al senlaca lernemo; kaj registrita ankaŭ tio, pri kio Konfuceo ne volis paroli aŭ fari.)
(本篇主要讲孔子提倡礼制,鼓励人们好学不倦;以及记述孔子不肯说什么,不肯做什么。)
 
§09
 
§09-01
La Majstro malofte parolis pri la profito, la volo de la Ĉielo kaj la perfekta virto130
子罕言利,与命与仁。
 
§09-02
Iu el Daxiang131 diris: “Granda ja estas Konfuceo! Liaj scioj estas vastaj, sed bedaŭrinde li ne posedas specialan lertecon, kiu povus lin renomigi.” Aŭdinte pri tio, la Majstro diris al siaj disĉiploj: “Pri kio do mi min okupu? Ĉu pri ĉaro-veturigo? Ĉu pri arkpafado? Mi do min okupu pri caro-veturigo.”
达巷党人曰:“大哉孔子!博学而无所成名。子闻之,谓门弟子曰:“吾何执?执御乎?执射乎?吾执御矣。”
 
§09-03
La Majstro diris: “Laŭ la ritaj reguloj la ceremonia ĉapo devus esti farita el kanabtolo, sed nun oni portas la silkan anstataŭe. Tio estas pli ŝpara, kaj mi sekvas la ĝeneralan kutimon. La ritaj reguloj preskribas, ke oni riverencu malsupre de la perono de la palaco kaj ankaŭ antaŭ la trono, sed nun oni riverencas nur antaŭ la trono post eniro en la palacan ĉambregon. Tio estas arogantaĵo. Mi preferas riverenci malsupre de la perono kaj ankaŭ antaŭ la trono, kvankam tio ne estas konforma al la nuna ĝenerala kutimo.”
子曰:“麻冕,礼也;今也纯,俭。吾从众。拜下,礼也;今拜乎上,泰也。虽违众,吾从下。”
 
§09-04
La Majstro estis tute libera de la kvar mankoj: kaprica konjektado, absolutan jesigo, obstino, egocentrismo.
子绝四:毋意,毋必,毋固,毋我。
 
§09-05
Kiam la Majstro estis retenita en Kuang132, li diris: “Post la morto de Reĝo Wen129, ĉu la tutaj heredaĵoj de la kulturo ne konserviĝas ĉi tie ĉe mi? Se la Ĉielo vere intencus pereigi la kulturon, kial do mi povas posedi tiom da scioj? Kaj se la Ĉielo ne intencas pereigi la kulturon, kion do tiuj homoj de Kuang povos fari al mi?”
子畏于匡,曰:“文王既没,文不在兹乎?天之将丧斯文也,后死者不得与于斯文也;天之未丧斯文也,匡人其如予何?”
 
§09-06
Iu altranga regna oficisto demandis Zigong9: “Ĉu via Majstro estas sankta saĝulo? Kial li estas kapabla por tiom multe da aferoj?” Zigong respondis: “Estas la Ĉielo, kiu faris lin saĝa kaj kapabla por diversaj aferoj.”
Aŭdinte pri tio, la Majstro diris: “Kiel tiu altranga regna oficisto povus min vere koni? Kiam mi estis juna, mi estis malriĉa, kaj tial mi akiris al mi la kapablon fari multajn praktikajn aferojn. Ĉu altranga klerulo en la vera senco de la vorto povus esti tiel diverskapabla? Certe ne!”
太宰问于子贡曰:“夫子圣者与?何其多能也?”子贡曰:“固天纵之将圣,又多能也。”子闻之,曰:“太宰知我乎?吾少也贱,故多能鄙事。君子多乎哉?不多也。”
 
§09-07
Lao133 diris: “La Majstro diris: “Ĉar mi ne estis dungita kiel regna oficisto, mi ellernis multajn artojn.’”
牢曰:“子云:‘吾不试,故艺。’”
 
§09-08
La Majstro diris: “Ĉu mi rigardas min kiel erudiciulon? Ne. Iam iu simpla terkulturisto demandis min pri iu afero, kaj mi havis nenian ideon pri ĝi. Mi funde esploris la aferon kun ĉiuj ĝiaj ‘por’ kaj ‘kontraŭ’ kaj laŭeble klarigi ĝin al li.”
子曰:“吾有知乎哉?无知也。有鄙夫问于我,空空如也。我叩其两端而竭焉。”
 
§09-09
La Majstro diris: “La Feng-birdo134 ne alflugas, la Rivero ne aperigas Ok Diagramojn135— jam restas al mi nenia espero!”
子曰:“凤鸟不至,河不出图,吾已矣夫!”
 
§09-10
Kiam la Majstro vidis personon en funebra kostumo, aŭ iun en ceremoniaj ĉapo kaj vesto, aŭ blindulon, kvankam tiu estis pli juna ol li, li ĉiam stariĝis, kaj se li devis preterpasi tiun, li ĉiam rapidigis siajn paŝojn136.
子见齐衰者,冕衣裳者与瞽者,见之,虽少,必作;过之,必趋。
 
§09-11
Yan Yuan81, kun admiro al la Majstro pri liaj doktrinoj, diris: “Ju pli supren mi levas miajn rigardojn al ili, des pli altaj ili ŝajnas fariĝi; ju pli mi penas trapenetri ilin, des pli firmaj ili ŝajnas fariĝi; mi vidas, ke ili estas antaŭ mi, kaj subite ili ŝajnas esti malantaŭe. La Majstro pacience gvidas homojn paŝo post paŝo sur la vojo de lernado. Li pliklerigas mian menson per vasta antikva literaturo kaj bridas mian konduton per la decreguloj. Kaj eĉ se mi dezirus ĉesi studi liajn doktrinojn, mi neniel povus tion fari. Mi devas persisti en la studado ĝis la elĉerpiĝo de mia tuta forto. Ŝajnas, ke antaŭ mi staras io altega; sed, kvankam mi deziras ĝin surgrimpi, mi trovas neniun vojon al ĝia supro.”
颜渊喟然叹曰:“仰之弥高,钻之弥坚;瞻之在前,忽焉在后。夫子循循然善诱人,博我以文,约我以礼,欲罢不能,既竭吾才。如有所立卓尔,虽欲从之,末由也已。”
 
§09-12
Kiam la Majstro estis serioze malsana, Zilu62 deziris, ke oni faru preparojn por grandiozaj funebraĵoj. Post mildiĝo de sia malsano la Majstro diris: “Jam longe daŭras la trompa konduto de You20! Kiun do mi trompus per pretendo pri grandiozaj funebraĵoj, kiajn mi ne meritas? Ĉu mi trompus la Ĉielon? Cetere, mi preferus morti en la manoj de vi, miaj disĉiploj, ol en la manoj de preparantoj de funebraĵoj. Kaj eĉ se mi ne povos esti solene enterigita, ĉu eblos al mi morti sur la vojo?”
子疾病,子路使门人为臣。病间,曰:“久矣哉,由之行诈也!无臣而为有臣。吾谁欺?欺天乎?且予与其死于臣之手也,无宁死于二三子之手乎?且予纵不得大葬,予死于道路乎?”
 
§09-13
Zigong9 diris: “Ĉi tie estas peco da bela jado. Ĉu mi metu ĝin en keston por konservo, aŭ mi serĉu ion jad-konanton kaj ĝin vendu?” La Majstro diris: “Vendu ĝin! Vendu ĝin! Mi atendas iun jad-konanton.”
子贡曰:“有美玉于斯,韫椟而藏诸?求善贾而沽诸?”子曰:“沽之哉!沽之哉!我待贾者也!”
 
§09-14
La Majstro deziris transloĝiĝi al loko loĝata de la naŭ barbaraj triboj de la oriento. Iu diris: “Ili estas krudaj. Kiel vi povus loĝi tie?” La Majstro diris: “Se noblulo loĝos tie, kia krudeco povus resti tie?”
子欲居九夷。或曰:“陋,如之何?”子曰:“君子居之,何陋之有?”
 
§09-15
La Majstro diris: “Post kiam mi revenis de la regno Wei al la regno Lu, mi reformis la muzikon, por ke la pecoj en la Kortegaj Kantoj kaj Oferceremoniaj Kantoj ĉiu trovu sian ĝustan lokon.”
子曰:“吾自卫反鲁,然后乐正,《雅》《颂》各得其所。”
 
§09-16
La Majstro diris: “Ekstere, servi al la princo kaj liaj ministroj; hejme, servi al siaj gepatroj kaj pli aĝaj fratoj; rilate funebraĵojn, ne kuraĝi ne fari sian plejeblon; kaj ne esti venkita de vino — pri ĉiuj ĉi aferoj, ĉu mi jam havas la trankvilan konsciencon?”
子曰:“出则事公卿,入则事父兄,丧事不敢不勉,不为酒困,何有于我哉?”
 
§09-17
Starante ĉe rivero, la Majstro diris: “La tempo pasas kaj pasas, kiel la akvo en ĉi tiu rivero, kiu senĉese fluas tage kaj nokte!”
子在川上曰:“逝者如斯夫,不舍昼夜。”
 
§09-18
La Majstro diris: “Mi neniam vidis homon, kiu amus la virton kiel la belon.”
子曰:“吾未见好德如好色者也。”
 
§09-19
La Majstro diris: “La lernado povas esti komparata kun ter-amasigo. Se mi ĉesigas la laboron antaŭ ol almeti la lastan korbon da tero, la fakto estas, ke mi mem ĉesas (kaj la laboro restas por ĉiam nefinita). Ĝi povas esti komparata ankaŭ kun ebenigo de grundo per terĵeto. Kvankam ĉiun fojon nur unu korbo da tero estas ĵetita, tamen la fakto estas, ke mi ja progresigas la ebenigadon.”
子曰:“譬如为山,未成一篑,止,吾止也。譬如平地,虽覆一篑,进,吾往也。”
 
§09-20
La Majstro diris: “Tiu, kiu neniam laciĝas de aŭskultado de miaj instruoj, certe estas neniu alia, ol Hui17.”
子曰:“语之而不惰者,其回也与!”
 
§09-21
La Majstro diris pri Yan Yuan81: “Kiel bedaŭrinda estas lia morto! Mi vidis lian konstantan progresadon. Mi neniam vidis lian halton.”
子谓颜渊曰:“惜乎!吾见其进也,未见其止也。”
 
§09-22
La Majstro diris: “Estas plantidoj, kiuj elkreskas, sed ne floras; estas ankaŭ plantidoj, kiuj elkreskas kaj floras, sed ne donas fruktojn!”
子曰:“苗而不秀者有矣夫!秀而不实者有矣夫!”
 
§09-23
La Majstro diris: “La junulo estas timinda. Kiel do ni povas scii, ke lia estonteco ne estos egala al la nia! Se li atingos la aĝon de kvardek aŭ kvindek jaroj sen distingiĝo, tiam li ne plu meritos esti timinda.”
子曰:“后生可畏,焉知来者之不如今也?四十、五十而无闻焉,斯亦不足畏也已。”
 
§09-24
La Majstro diris: “Ĉu oni povus rifuzi la vortojn de severa admono? Tiuj, kiuj scias korekti sian konduton, estas homoj valoraj. Ĉu oni povus ne ĝojiĝi aŭdinte vortojn obeajn aŭ flatajn? Tiuj, kiuj scias fari analizon al ili, estas homoj valoraj. Se iuj ĝojiĝas pro tiuj ĉi vortoj sen fari analizon kaj akceptas alies admonojn sen korekti sian konduton, mi ja povas fari nenion kontraŭ ili.”
子曰:“法语之言,能无从乎?改之为贵。巽与之言,能无说乎?绎之为贵。说而不绎,从而不改,吾末如之何也已矣。”
 
§09-25
La Majstro diris: “Tenu fidelecon kaj sincerecon kiel unuajn principojn. Ne amikiĝu kun tiuj, kiuj estas malpli bonaj ol vi. Se vi faris erarojn, tiam ne timu ilin korekti.”
子曰:“主忠信。毋友不如己者。过则勿惮改。”
 
§09-26
La Majstro diris: “La komandanto povas esti kaptita for de sia armeo, sed la volo de eĉ ordinara homo ne povas esti prenita for de li.”
子曰:“三军可夺帅也,匹夫不可夺志也。”
 
§09-27
La Majstro diris: “Tiu, kiu ne sentas honton starante en ĉifona vatita robo ĉe la flanko de homoj vestitaj per peltaĵoj, probable estas neniu alia ol You20.”
Ekde tiam Zilu62 konstante ripetis la versojn el Libro de Poezio10: “Li estas nek envia, nek avida; kial li la prosperon ne atingas?” La Majstro diris: “Kiel do oni povus atingi ian prosperon nur per tio ĉi?”
子曰:“衣敝緼袍,与衣狐貉者立,而不耻者,其由也与?‘不忮不求,何用不臧?’”子路终身诵之。子曰:“是道也,何足以臧?”
 
§09-28
La Majstro diris: “Frostiĝas, kaj mi ekscias, ke la pinoj kaj cipresoj perdas siajn foliojn la lastaj.”
子曰:“岁寒,然后知松柏之后凋也。”
 
§09-29
La Majstro diris: “La saĝulo estas liberaj de perplekseco; la virtulo de maltrankvilo; kaj la kuraĝulo de timo.”
子曰:“知者不惑,仁者不忧,勇者不惧。”
 
§09-30
La Majstro diris: “Troviĝas homo, kun kiu oni povas kune studi, sed ne povas kune labori por la sama celo. Troviĝas homo, kun kiu oni povas labori por la sama celo, sed ne povas kune sin teni je la decreguloj. Troviĝas homo, kun kiu oni povas kune sin teni je la decreguloj, sed ne povas kune adapti sin al la ŝangiĝantaj cirkonstancoj.”
子曰:“可与共学,未可与适道;可与适道,未可与立;可与立,未可与权。”
 
§09-31
La floraj branĉoj de l’ sovaga pruno,
Kiel gracie ili sin balancas!
Ne ĉar mi forte al vi ne sopiras,
Sed ĉar tre fore vi de mi distancas.
La Majstro komentis: “Fakte li ne sopiras al ŝi. Se li vere sopirus, la distanco estus por li nenio.”137
“唐棣之华,偏其反而。岂不尔思,室是远而。”子曰:“未之思也,夫何远之有?”
ip地址已设置保密
2016/11/7 8:51:24

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04688 秒, 4 次数据查询