此主题相关图片如下:
Fang Zhimin(1899-1935)
AMINDA CXINIO (02)
Finfine lia mensa energio venas al limo. Post horoj da sencxesa legado, li sentas fojon post fojo doloron en sxveligxanta kapo.
Li apogis sin per du kubutoj metitaj sur la tablo. Kunprenante per du manplatoj sian kapon en dolora sxveligxo, li ankoraux dauxrigas la legadon kiel antauxe. Samtempe li kunpremis al si dentojn kaj parolis al si mem: "Fi al cxi kapdoloro! Doloro! Dauxra doloro! Cerba hemoragio! Svenu for!"
Nur gxis la momento, kiam lia kapdoloro igxis ne plu tolerebla, li flanken forlasis la libron kaj starigxis cxe la tablo. Aux falis al la fera lito, kun disetenditaj membroj, fermis siajn okulojn iom ripozi. Aux li komencis promeni en la karcero, unue de interno al ekstero, kaj poste de ekstero al interno. Aux starante cxe la fenestro rigardis al la peceto da cxielo en sufoka pluvado, kun vaga penso.
Aux senpene rigardis al la saliko ekster muro, el kies brancxoj duono velkas kaj la alia duono vestas sin per verdaj folioj.
Ekrigardante la tufon da salikofolioj sub densa verdo, li konjektas ke versxajne nun kreskas fresxaj folioj al cxiuj arboj sur la vasta tero, karesata de la varma zefiro de printempo --- kaj li versxajne eksentas iomete da printempa odoro de tie.
Cxiutage li tiel vivas sensxangxe.
Li estas la plej grava malliberulo por la gardantaj soldatoj, kiuj devas transdoni lin laux dejxoraj vicoj. Hodiaux, kiam la gardanta soldato en dejxorsxangxo venas rigardi lin, trovis ke Xiangsong nek legas, nek promenas enkarcere. Li sidas cxe la tablo, apogante sian kapon per la maldekstra mano, kaj prenante plumon per la dekstra mano, skribas sur papero pensante. Hodiaux versxajne io ektusxas al Xiangsong, kaj li volas elskribi tion
Kion do li skribas? Ahx! Li skribas leteron al amikoj.
Karaj amikoj:
Fine mi estis kaptita kaj enfermita en karceron.
Kiel mi farigxis kaptito kaj malliberulo, vi povas legi en jxurnaloj kaj scias plejparton, do ne necesas mia parolo.
Post kiam mi estis kaptita, kiel oni ligis min per sxnuroj, kiel krocxis al mi dikajn kaj pezajn piedkatenojn, kiel fotis min je sennombraj fojoj, kiel transsendis min per kirasauxto, kiel publikigis min plurfoje en amasaj kunvenoj, kaj fine fermis min en karceron, cxio cxi tio, kvazaux filmaj scenoj preterflugas pecon post pecoj!
Mi ne plu volas rememori tion jam pasintan for.
Tia rememoro, povas nur pliigi al mi la netolereblajn honton kaj cxagrenojn!
Mi ankaux ne volas rakonti al vi pri mia vivo en malliberejo.
Amikoj, kiu ajn malliberulo, enirinte karceron, senescepte sentas cxagrenojn kaj humiligxon. Por tia sento estas ankoraux pli drasta. Tial mi ne povas doni al vi ion pli bonan novajxon. Hodiaux tamen mi volas paroli al vi pri alia problemo, pli urgxa kaj pli grava. Tio estas pri amo, protekto kaj savo de Cxinio. Eble vi volontas auxskuti ke mi parolu al vi pri tiu temo.
Post kiam mi vivas en la malliberejo, venis multaj homoj rigardi min. Kial ili venas rigardi min? Cxu eble kun la sama scivolemo de vizitantoj al zoologia gxardeno por rigardi novan kaj raran animalon?
Kiel ili komentis min postdorse, mi ne povas scii; kaj estas ne necese ke mi nepre sciu pri tio. Laux publikaj paroloj antaux mi, ili cxiuj konfesis ke mi estas revoluciulo.
Tamen, laux ilia opinio, mi pledas nur interesojn de laborista kaj kamparana klasoj, sed ignoras interesojn de nia nacio, do mi versxajne estas homo sen amo al Cxinio kaj al cxina nacio.
Amikoj, cxu tio estas vera? Cxu la interesoj de la laborista kaj kamparana klasoj estas kolizia kontraux tiuj de la tuta nacio?
Ne, absolute ne! Tiuj, kiuj sinofereme batalas por la emancipo de la laborista kaj kamparana klasoj, estas veraj batalantoj por liberigxo de la tuta nacio.
Kulpigi min ke mi amas nek Cxinion nek nacion, efektive estas cxiele granda maljusta akuzo al mi!
(dauxrigota) --- Tradukis Guozhu.