dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区胡国柱老师帖子专区 Afiŝejo por Guozhu → 可爱的中国(04) Aminda Cxinio

您是本帖的第 2281 个阅读者
树形 打印
标题:
可爱的中国(04) Aminda Cxinio
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
楼主
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
可爱的中国(04) Aminda Cxinio


图片点击可在新窗口打开查看此主题相关图片如下:
图片点击可在新窗口打开查看
Fang Zhimin(1899-1935)
AMINDA CXINIO (04)

    Iutage, mi iras kapkline sur strato. Subite auxdis avertajn kriojn "Flanken! Flanken!" por forpeli vojirantojn. Mi levis kapon, kaj vidis kvar posxtistojn en verda uniformo. Ili prenas enmane kvar oblongajn platajn lanternojn. Sur la lanternoj vidigxas rugxaj ideogramoj "Posxtestro". la kvar posxtistoj iras en paroj, donante antauxe la avertajn kriojn. Post ili sekvas alia kvaropo de posxtistoj, en verda uniformo, kun malplenaj manoj. Sekve aperas granda palankeno, verde vestita, portita de kvar portistoj, ankaux en verda vesto. Ambauxflanke de la palankeno iras po du posxtistoj, protektante per manoj al la portstangoj. Post la granda palankeno sekvis alia kvaropo de posxtistoj en verda uniformo. Kapkline mi refoje rigardis al la interno de la palankeno, tie sidas fremdulo kun bluaj pupiloj, blonda hararo kaj alta nazdorso. Li busxtenas grandan cigaron. Sur lia vizagxo nagxas suficxe aroganta kaj memkontenta mieno.
    "Ho! Kiel impona!" pretervole mi ellasis tiun parolon.
    Posxto ne estas io tre mistera aux mirinda afero. Cxu ekskluzive nur fremduloj kapablas fari tion? Kaj, kial donu la cxinan posxton sub regado de fremduloj?
   Poste, mi veturis al urbo K por lerni. Tie la situacio estis ankoraux pli malsama. En urbo K estas t.n. koncesioj, kie ni cxinoj simple ne povas havi etan mismovon, alie, ni suferos batojn aux areston. Sur la teritorio de Cxinio fondigxis koncesioj por fremduloj kaj sub regado de fremduloj. Cxu tia fenomeno ne sentigas al mi iom da gxenoj?
   Kelkafoje, mi staras cxe la rivera bordo rigardi malproksimen, kaj vidis ke multaj fremdaj sxipoj, cxu militaj aux civilaj veturas aux ankras en Jangzi-rivero. Cxu estas permesate, ke fremdaj militsxipoj kaj komercaj sxipoj rajtas libere veturi sur la enlandaj akvovojoj de Cxinio? Cxu estas cxinaj militsxipoj kaj civilaj sxipoj kiuj libere veturas sur enlandaj akvovojoj de fremdaj landoj?
Se neniu cxina sxipo rajtas fari tion, cxu ne estas tre evidente ke fremduloj intence ofendas Cxinion? Cxu cxinoj devas kun mallevita kapo toleri la intencajn ofendojn far la fremduloj?


  有一天,我在街上低头走着,忽听得“站开!站开!”的喝道声。我抬头一望,就看到四个绿衣邮差,提着四个长方扁灯笼,灯笼上写着:“邮政管理局长”几个红扁字,四人成双行走,向前喝道;接着是四个徒手的绿衣邮差;接着是一顶绿衣大轿,四个绿衣轿夫抬着;轿的两旁,各有两个绿衣邮差扶住轿杠护着走;轿后又是四个绿衣邮差跟着。我再低头向轿内一望,轿内危坐着一个碧眼黄发高鼻子的洋人,口里衔着一枝大雪茄,脸上露出十足的傲慢自得的表情。“啊!好威风呀!”我不禁脱口说出这一句。邮政并不是什么深奥巧妙的事情,难道一定要洋人才办得好吗?中国的邮政,为什么要给外人管理去呢?
  随后,我到K埠读书,情形更不同了。在K埠有了所谓租界上,我们简直不能乱动一下,否则就要遭打或捉。在中国的地方,建起外人的租界,服从外人的统治,这种现象不会有点使我难受吗?
  有时,我站在江边望望,就看见很多外国兵舰和轮船在长江内行驶和停泊,中国的内河,也容许外国兵舰和轮船自由行驶吗?中国有兵舰和轮船在外国内河行驶吗?如果没有的话,外国人不是明白白欺负中国吗?中国人难道就能够低下头来活受他们的欺负不成?


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2009/9/8 1:23:28
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
2
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情

    Mi lernis en lernejo establita de misiistoj, kie oni plenforte disvastigis la kristanismon, lauxdire karakterizitan per "egaleco kaj fratamo". Do, du homoj, ambaux estas instruistoj, ambaux estas kristanoj, laux rezono ili devas havi egalan traktadon. Tamen, la fremdaj instruistoj cxiumonate havas salajron de 200 gxis 300 dolaroj, dume cxinaj instruistoj enspezis nur dekojn cxiumonate.
Ankoraux pli mizera estas la instruisto de cxina lingvo, ili enspezas nur iom pli ol 20, por ili almozpeti ja estas preferinde. Amikoj, cxu en la regno de Kristo oni praktikas tian egalecon?
    Cxu okcidentuloj vere estas la filoj dorlotataj de la Dio, dume cxinoj efektive estas malindaj trampoj forjxetitaj de la Dio?
   Amikoj, pensu, nur se vi ne estas mortinto jam sen spiroj, aux malkuragxulo kiu volontas rigardi pereon de sia patrujo, se vi cxiutage renkontis tiujn gxenajn problemojn, cxu estas homo kiu povus malhelpi vian levigxon kaj lukton por la malforta Cxinio? Desplie, tiam mi estas junulo sangvina kaj tre memfida!
   
    Amikoj,cxar mankas al mi mono por dauxrigi lernadon, mi migris al Sxanhajo --- la pumpilo kiu elsxucis sangojn de Cxinio. Kaj la evento, kiu plej provunde vundis min, estis mia ekskurso al la Franca Parko en Sxanhajo. Mi vojagxis al Sxanhajo, ja kun la revo tie duonlabori kaj duonstudi. Sed ekster mia atendo, Sxanhajo ja suferas la pletoron de personaro, kaj, trovi laborsxancon estas pli malfacile ol ascendi cxielon. Mi klopodis kelkajn tagojn, rikoltis nenian sukceson. Dum mi sentas aflikton, kelke da malricxaj amikoj invitis min kune viziti al la Franca Parko por distri nin. Kiam ni venas al la parko, ni trovis antaux la pordo anonctabulon kun okulpika skribo "Eniri estas malpermesite al cxinoj kaj hundo".
    Kiam tiu skribo trafis miajn okulojn, mi eksentas tutkorpe brulon kiu rugxigis min gxis vangoj. Mi sentas honton neniam travivitan! Ni permesis ke ili konstruis parkon en Sxanhajo, teritorio de Cxinio, tamen ili malpermesis ke ni cxinoj eniru la parkon, ecx vicigante nin cxinojn humilige kun la besto hundo. Cxu tiel senracie aroganta ofendo al cxinoj estas inda ago por homoj venintaj el la t.n. "civilizitaj landoj"? Cxu ankoraux trovigxas loko por ke ni cxinoj staru tie en la mondo? Cxu cxinoj ankoraux havas la eblecon vivi en la mondo? Pensante pri tio, mi jam tute ne havas bonhumoron por ekskursi parkon kaj tuj returnin min reveni al mia logxejo.

  就在我读书的教会学校里,他们口口声声传那“平等博爱”的基督教;同是教员,又同是基督信徒,照理总应该平等待遇;但西人教员,都是二三百元一月的薪水,中国教员只有几十元一月的薪水;教国文的更可怜,简直不如去讨饭,他们只有二十余元一月的薪水。朋友,基督国里,就是如此平等法吗?难道西人就真是上帝宠爱的骄子,中国人就真是上帝抛弃的下流的瘪三?!
  朋友,想想看,只要你不是一个断了气的死人,或是一个甘心亡国的懦夫,天天碰着这些恼人的问题,谁能按下你不挺身而起,为积弱的中国奋斗呢?何况我正是一个血性自负的青年!
  朋友,我因无钱读书,就漂流到吸尽中国血液的唧筒——上海来了。最使我难堪的,是我在上海游法国公园的那一次。我去上海原是梦想着找个半工半读的事情做做,那知上海是人浮于事,找事难于登天,跑了几处,都毫无头绪,正在纳闷着,有几个穷朋友,邀我去游法国公园散散闷。一走到公园门口就看到一块刺目的牌子,牌子上写着“华人与狗不准进园”几个字。这几个字射入我的眼中时,全身突然一阵烧热,脸上都烧红了。这是我感觉着从来没有受过的耻辱!在中国的上海地方让他们造公园来,反而禁止华人入园,反而将华人与狗并列。这样无理的侮辱华人,岂是所谓“文明国”的人们所应做出来的吗?华人在这世界上还有立足的余地吗?还能生存下去吗?我想至此也无心游园了,拔起脚就转回自己的寓所了。


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2009/9/8 1:27:03
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
3
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情


    Amikoj, poste mi informigxis, ke, pro forta rebato far multaj patriotaj literaturistoj per siaj verkajxoj, tiu anonctabulo ofendanta cxinojn jam estis forigita.
 Cxu vere forigita? Aux ankoraux ne? Amikoj, sciu, malgraux cxu la anonctabulo estas forigita aux ne, gxis nun neniom sxangxigxis la konduto de tiuj acxaj fremduloj, kiuj rigardas sin mem mastro kaj cxinojn bestoj.
   Amikoj, vivante en Sxanhajo, prefere restu kun kasxita kapo en via logxejo kiel kolombejo, tiam vi havus iom da kvieto.Male, se vi emas iri eksteren aux viziti al koncesio --- la lando en lando, do vi ne nur ofte renkontos la gxenojn kia la ofenda anonctabulo por "cxinoj kaj hundoj" ks, sed ankaux tion cxie videbla, ke irbastono de arogantaj fremdulaj mosxtoj fluge dancas sur la korpo de rikisxistoj kaj kulioj; ke mararmeanoj forte ebriigxintaj cxie sercxas laux strato vojirantojn bati; ke la bastonoj en mano de koncesiaj policanoj de tempo al tempo batas senorde sur la korpo de malfelicxaj homoj. Se vi iris auxskulti cxe la t.n. "koncesiaj malliberejoj", vi certe povas auxdi dolorajn kriojn de niaj samlandanoj sub turmentado de pugnaj kaj piedaj batadoj kaj cxia torturado far fremdaj detektivoj aux policanoj, jen ili punas laux rajto de eksterteritorieco cxinajn patriotojn kiuj oponas al ilia regado!
    Ho, mizera sorto de la popolamasoj en la duonkolonio! Ho, mizera sorto de la cxina nacio!

          (dauxrigota) Tradukis Guozhu

  朋友,我后来听说因为许多爱国文学家著文的攻击,那块侮辱华人的牌子已经取去了。真的取去了没有?还没有取去?朋友,我们要知道,无论这块牌子取去或没有取去,那些以主子自居的混蛋的洋人,以畜生看待华人的观念,是至今没有改变的。
  朋友,在上海最好是埋头躲在鸽子笼里不出去,倒还可以静一静心!如果你喜欢向外跑,喜欢在“国中之国”的租界上去转转,那你不仅可以遇着“华人与狗”一类的难堪的事情,你到处可以看到高傲的洋大人的手杖,在黄包车夫和苦力的身上飞舞;到处可以看到饮得烂醉的水兵,沿街寻人殴打;到处可以看到巡捕手上的哭丧棒,不时在那些不幸的人们身上乱揍;假若你再走到所谓“西牢”旁边听一听,你定可以听到从里面传出来的包探捕头拳打脚踢毒刑毕用之下的同胞们一声声呼痛的哀音,这是他们利用治外法权来惩治反抗他们的志士!半殖民地民众悲惨的命运呵!中国民族悲惨的命运呵!


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2009/9/9 2:22:00
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
4
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
735 可爱的中国(10) Aminda Cxinio 2009-9-23 5:11:30
http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=10&id=10729
734 可爱的中国(09) Aminda Cxinio 2009-9-21 4:18:52
http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=10&id=10681
733 可爱的中国(08) Aminda Cxinio 2009-9-19 4:51:10
http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=10&id=10637
732 可爱的中国(07) Aminda Cxinio 2009-9-17 5:19:15
http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=10&id=10598
731 可爱的中国(06) Aminda Cxinio 2009-9-15 3:51:28
http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=10&id=10547
730 可爱的中国(05) Aminda Cxinio 2009-9-11 16:26:50
http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardID=10&ID=10490
729 可爱的中国(04) Aminda Cxinio 2009-9-8 1:23:28
http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=10&id=10451
728 可爱的中国(03) Aminda Cxinio 2009-9-6 3:27:11
http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=10&id=10410
727 可爱的中国(02) Aminda Cxinio 2009-9-5 5:42:08
http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=10&id=10403
726 可爱的中国(01) Aminda Cxinio 2009-8-29 10:15:31
http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=10&id=10260

Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2009/9/24 3:38:12

 4   4   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.06250 秒, 4 次数据查询