此主题相关图片如下:
李商隐
Li Shangyin(813?-858?):
§233无题
相见时难别亦难,东风无力百花残。
春蚕到死丝方尽,蜡炬成灰泪始干。
晓镜但愁云鬓改,夜吟应觉月光寒。
蓬山此去无多路,青鸟殷勤为探看。
233-1 Sentitole
Renkontiĝo kaj disiĝo malfacilas.
Vent’ eosta feblas, floroj cent gracilas.
Forbrulinte, ne plu larmas la kandelo;
La silkraŭp’ ĝis morto amfadenon spilas.
Pro grizhar’ matene tristas mi kun veo;
Sub fridlun’ vespere versas pri paseo.
Mia domo al vi ne tro malproksimas,
Min pri via fart’ sciigu per Birdfeo.
Trad. Shi Chengtai
233-2
Senfortas l’ orienta vento, velkas ĉiuj floroj
Silkraŭpo ŝpinas ĝis la morto silkon de sopiro,
Ĝis la cindriĝo ĉiam daŭras larma kandelploro.
Matene la spegulo timas ŝanĝon tempiharan,
Kaj lunlum-froston nokte sentas la poeta koro.
Ne longas vojo al la fea land’ de Penglai-Monto,
La blua birdo1) diligentas kun vizitfervoro.
Trad. Laŭlim
233-3
Por ni kunveni malfacilas – kaj disiri same.
Malfortas vent' el oriento, velkis flor' post flor'.
Silkraŭpfadenojn dum printempo finos nur mortrompo.
Ĝis vaksa torĉo fine cindros, ne sekiĝos plor'.
Ŝi, nokte deklamante, sentas lunradiojn frostaj;
matenspegule bedaŭrindas nur nubhartransform'.
Ek, diligente, Blua Birdo, provu ŝin retrovi –
Peng-monton de la senmortuloj ne tro longe for.
Trad. Kris Long