把酒问月Demandi al la luno
此主题相关图片如下:
Li Bai (701-762)
Demandi al la luno dum drinko
De kiam ekestis la lun' firmamente?
Mi volas demandi, ecx drinki nun cxesis.
Ne povis ni tusxi l' lunon manetende,
sed cxie nin sekvi la luno sukcesis.
Spegule albrilis palacon lunklaro
kaj lumis, kiam nub' disigxis, sorcxplene.
Levigxis vespere la lun' el la maro,
sed kien enfalis gxi cxiumatene?
La Jada Leporo pistadis jarmilojn,
solecis Chang'e, la Fein' sen kunuloj.
Ecx se ni vidis antikvajn lunbrilojn,
la nuna lun' lumis ja al antikvuloj.
Dum homoj forpasis, stafetis sen fino,
kaj spektis ja lunan kristaro.
esperis mi nur: se mi sidus cxe vino,
lunlumo versxigu en oran pokalon!
--- Esperantigis Guozhu