Sekvis la bildon Postskribo far Wang Ao (1450-1524 p.K.). S-ro Wang Ao estis logxanto de Lu'xiang. En Chenghua-erao (1465 - 1487) de Ming-dinastio, S-ro Wang Ao akiris cxampionecon inter la trapasintoj de gubernia kaj provinca ekzamenoj, kaj en la 11-a jaro de Chenghua-erao (1475 p.K.) li akiris la trian lokon en la metropola ekzameno. Poste li funkciis kiel la instruisto de la imperiestra filo, ministro kaj premiero.
S-ro Wang Ao skribis la daton je la 15-a tago de la deka monato de 1502, la monato estis lunkalendara kaj ni ne rajtas traduki per "oktobro" en la sunkalendaro.
el la tempoindiko “Vintre de la jaro renxu”la vorto “vintre”estas ne malfacile tradukebla. Sed“la jaro renxu”estas nomata laux jarindika sistemo de 10 Cxielaj Trunkoj kaj 12 Teraj Brancxoj. Post cxiu ses-jardeko revene estigxas denova "la jaro renxu". Ekz-e ni legas ke la fama odo <Unua Vizito al la Rugxa Klifo> de Su Shi (1037—1101) komencigxas per la diro“En la auxtuno de la jaro renxu, je la deksesa de la sepa monato,”,tiu "jaro renxu" ja estis 1082 p.K.. Cxar la vivlimo de Wang Ao estis de 1450 gxis 1524; kaj homo vivas ofte malpli ol centjara, tial estas malofte renkontebla por homo la samnomata jaro dum la tuta vivo de homo. Do, en la vivlimo de s-ro Wang Ao, ni povas kalkule dedukti ke tiu "jaro renxu" estis 1502, gxuste 7 ses-jardekoj ( = 420 jaroj) forpasis post kiam Su Shi verkis sian odon <Unua Vizito al la Rugxa Klifo>.
Bone studinte tiun fonon, Guozhu skribis en Esperanto respondon al la Sveda Nacia Scienca kaj Teknika Muzeo(NSTM) kun traduko de la postskribo kaj necesaj klarigoj.
(dauxrigota)
画后有“济之 王鳌”的题跋。按 王鏊(1450-1524)字济之,号守溪,明代陆巷人,成化年间乡试、会试第一,成化十一年(1475),一甲三名进士中探花。后为小皇帝老师,官为户部尚书至宰相,
王鳌题字于“十月之望”,就是阴历的十月十五日。阴历十月,不可使用公历的oktobro来翻译。
“壬戍冬”这三个字中的“冬”字不难翻译,但“壬戍”为干支纪年,每隔六十年就会有一个壬戍。例如苏轼名篇《前赤壁赋》一开始也是说“壬戌之秋,七月既望”,指的是公元1082年。为仇英这幅画写题跋的王鳌,其生卒年份为(1450-1524)。生年不满百,人的一生中很难有两次甲子重逢。所以,从王鳌生卒年份所界定的时间范围内,我们可以推断这个壬戍为1502年,上距苏轼写《前赤壁赋》的“壬戌之秋”,正好过去了七个花甲,420年。
搞清楚了这些背景以后,国柱用世界语写了一个给瑞典国家科技博物馆的回信,附有解释和题跋的翻译。
Guozhu
Kia laboro, tia valoro