此主题相关图片如下:
Guozhu:
LINGVA STAFETO(07)
7.
> En plej kriza momento Lena helpas
> Larsson laboras serioze klere.
Tiel forpasis ankoraux duonjaro kaj la tempo jam estis en la lasta tagdeko de aprilo 2008. Guozhu dense kaj multe intersxangxis retposxtajxojn kun s-ino Madeleine de Zilah (Lena), redaktoro de revuo <La Gazeto>, pri mia kontribuo la eseo <MALFACILA DECxIFRADO PRI TANG-POEMOJ kasxitaj en la simfonia poemo Kanto de la Tero>. Vespere de la 22-a de aprilo, fininte la labormesagxon, Guozhu skribis superflue pri sia lastatempa afliktigxo pro la stagno de la lingva stafeto. S-ino Madeleine de Zilah estas vere bonkora kaj komprenema favoranto. Sxi senhezite etendis sian helpeman manon. Per sia klarvideco S-ino Madeleine de Zilah trovis elinter svedaj legantoj de La Gazeto s-ron Larsson. Sxi detale skribis al s-ro Larsson cxion pri la plano lingva stafeto, kun demando cxu li volontus partopreni en la laboro por helpi al la sveda muzeo. S-ino Madeleine de Zilah ecx promesis doni libron el stoko de LG-libroservo kiel premion. Ho, aperis nova elturnigxo por la afero! S-ro Larsson konsentis fari la svedigon el la Esp-a malneto far Guozhu. Post studo pri la dokumentoj, s-ro Larsson sendis retposxtajxon al Guozhu kun pluraj demandoj pri fakaj terminoj kaj la familia, propra, adoltigxa kaj respekta nomoj de cxinoj. S-ro Larsson diris ke li jam konsultis la artikolon <La Nomoj de Cxinoj> en malnova numero de EPCx. Guozhu faris detalajn respondojn al li.
(dauxrigota)